Ueli Maurer

Ueli MAURER (naskiĝis la 1-an de decembro 1950 en Wetzikon Kantono Zuriko, civitano de Adelboden Kantono Berno) estas svisa politikisto kaj membro de la Svisa Popolpartio.

La 10-an de decembro 2008 li elektiĝis kiel membro de la Federacia Konsilio de Svislando. Kiel ĉefo de la Svisa Federacia Departemento de Defendo, Loĝantarprotekto kaj Sporto li estas la supera respondeculo por la Svisa Armeo.

Ueli Maurer
Ueli Maurer
Persona informo
Ueli Maurer
Naskiĝo 1-an de decembro 1950 (1950-12-01) (73-jaraĝa)
en Wetzikon
Lingvoj germanasvisgermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Partio Svisa Popolpartio vd
Infanoj 6
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Ueli Maurer
Ueli Maurer
vdr

Lia vivo

Maurer faris komercistan metilernadon kaj poste akiris la svisan federacian diplomon kiel librotenisto. Inter 1994 kaj 2008 li estis afergvidanto de la Zurika Kampara Asocio (germane Zürcher Bauernverband). Aktuale li prezidas la Svisajn Legomkamparanojn kaj la Svisan Maŝinringon (germane Schweizer Maschinenring). Maurer loĝas en Wernetshausen (municipo e la komunumo Hinwil. Li estas edziĝinta kaj patro de ses infanoj.

Politika kariero

De 1978 ĝis 1986 Ueli Maurer estis komunuma konsilanto de Hinwil. Ek de 1983 ĝis 1991 li estis membro de la kantona konsilio de Zuriko; en 1991 li estis prezidanto de la kantona parlamento. En 1991 Ueli Maurer elektiĝis al la Nacia Konsilio de Svislando. Samjare Maurer perdis la elekton al la kantona registaro de Zuriko kontraŭ Moritz Leuenberger. Ek de 1996 ĝis 2008 li estis prezidanto de la dekstra Svisa Popolpartio. Sub lia gvido la Popolpartio fariĝis la plej forta partio de Svislando.

La 21-an de Oktobro 2007 Maurer kandidatis kiel ŝatata konsilianto por reprezenti la Kantonon Zuriko en la malgranda ĉambro de la nacia parlamento. Li tamen malsukcesis la 25-an de novembro 2007 en la dua elektorondo kontraŭ la verdliberala Verena Diener.

La 26-an de oktobro 2007 Ueli Maurer anoncis, ke li retiriĝos en marto 2008 kiel prezidanto de Svisa Popolpartio. Lin sekvis la 1-an de marto Toni Brunner. Meze de aŭgusto Ueli Maurer kandidatiĝis kaj elektiĝis kiel prezidanto de la zurika sekcio de Svisa Popolpartio.

Federacia Konsilanto

Post la demisio de Samuel Schmid kiel membro de la Federacia Konsilio la Svisa Popolpartio anoncis la 27-an de novembro 2008, ke ili prezentos Ueli Maurer kune kun la en 2007 malektita Christoph Blocher kiel kandidato por la vaka posteno. La 10-an de decembro 2008 la Federacia Asembleo de Svislando elketis lin en la tria elektorondo kun 122 voĉoj kiel sekvanto de Samuel Schmid al la Federacia Konsilio de Svislando. Lia mandato finiĝis en 2022. Li estis prezidanto de Svisio en 2013 kaj 2019.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Ueli Maurer Lia vivoUeli Maurer Politika karieroUeli Maurer Vidu ankaŭUeli Maurer Eksteraj ligilojUeli Maurer1-a de decembro19502008AdelbodenFederacia Konsilio de SvislandoKantono BernoKantono ZurikoPolitikistoSvisa ArmeoSvisa PopolpartioSvislandoWetzikon

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Holocena kalendaro2026Kvadrata kilometroKalendaroManĝejoj en TjumenoEŭropoPapoIranoAnimoVikipedio en EsperantoRetejoOrgioMorgenthau-planoVikimedia KomunejoUnua MondmilitoVatikanoSpomenka ŠtimecElektroVideoludoLinus TolkeJohor BahruSollana9-a de martoEsperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontojTriopismo5-a de apriloĈeĥioMimusops laurifoliaFaktoHaitioTavernes de la ValldignaArnulf RainerRudolf Andorka (diplomato)Che GuevaraEŭropa identecoMisiista pozicioCulleraŜtalo1970SklavecoPatrujprotekta arkitekturoUnuiĝintaj Arabaj EmirlandojAnglioDenaskaj Esperanto-parolantojSankt-PeterburgoTeknologio1801TaksonomioKrystyna Łuczak-SurówkaMerloPornografioArkitekturoAlahoEŭkariotoj28-a de apriloBombaŭtoLos-AnĝelesoPopido1648SarajevoMoresnet neŭtralaPolemikoMozilla FirefoxĤususLibroEsperanta alfabetoL. L. ZamenhofMonda heredaĵo de UneskoNozemoArthur Bálint2013🡆 More