Judismo
Tu Biŝvat aŭ Tu BiShvat (en hebrea: ט״ו בשבט; tú bish'vat) estas juda festotago kiu okazas la 15-an tagon de la hebrea monato Ŝevato (en 2020 ekzemple, Tu Biŝvat ekis je la sunsubiro de la 9a de Februaro kaj finis vespere de la 10a de Februaro. Ĝi estas nomita ankaŭ Roŝ Haŝanah La'Ilanot (en hebrea: ראש השנה לאילנות), laŭvorte 'Novjaro de Arboj'. En nuntempa Israelo, la tago estas celebrata kiel ekologia konscitago, kaj oni plantas arbojn celebre. Dum tiu tago, multaj judoj, speciale en Israelo, kie estas la mezo de la pluva sezono kaj la unuaj arboj ekfloras, plantas arbetojn aŭ manĝas festenon kun multaj fruktoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tu Biŝvat, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.