Trodikeco aŭ trodikiĝo, aŭ ankaŭ obezeco (latine: adipositas aŭ obesitas), estas kronika malsano, kiu tre disvastiĝis tutmonde, ĉefe en riĉaj landoj.
Laŭ kalkuloj tiu malsano respondecas pri 5 % de ĉiuj kuracaj kostoj en la industriigitaj landoj.
Temas pri troa akumulado de la grasa histo en la homa korpo, tio estas, kiam la natura rezervo de energio de la homaj estaĵoj kaj de aliaj mamuloj — stokita en formo de korpa graso — pliiĝas ĝis punkto en kiu oni riskas jen la sanon jen la vivon. La obezeco estas la kvina ĉefa faktoro de risko je homa morto en la mondo. Ĉiujare mortas almenaŭ 2,8 milionoj de plenkreskaj personoj kiel konsekvenco de la obezeco.
La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) difinas obezecon kiam la korpomasa indico (KMI, kvociento inter la pezo kaj la alteco de individuo kvadrate) estas egala aŭ supera al 30 kg/m². Ĝi konsideras ankaŭ signo de obezeco ventran perimetron ĉe viroj egala aŭ supera ol 102 cm kaj ĉe virinoj egala aŭ supera ol 88 cm.
La obezeco formas parton de la metabola sindromo kaj estas konata riskofaktoro, tio estas, ĝi indikas la antaŭpreteco al diversaj malsanoj, kelkaj el kiuj korvaskulaj, diabeto tipo 2, dormapneo, ikto kaj ostoartrito, same kiel por kelkaj formoj de kancero, misordoj de haŭto kaj de la digestosistemo.
Kvankam la obezeco estas individua klinika kondiĉo, ĝi iĝis grava problemo de publika sano kiu pli kaj pli pliiĝas:
|
|
La tropezo estiĝas per plimultiĝo de la korpa graso krom la normala maso. Oni uzas por kalkuli ĝin la korpomasan indicon (KMI, angle mallongigite al ’’BMI’’), kiu rilatigas la korpopezon (en kilogramoj) al la korpogrando (kvadrato de la korpoalto en metroj).
La belga statikisto Adolphe Quételet enkondukis la korpomasan indicon en la 19-a jarcento kaj tial oni nomas ĝin en Belgio kaj Nederlando ankaŭ ofte Queteletindico (QI).
Por prijuĝi la riskon malsaniĝi, oni mezuras ankaŭ la ventran perimetron. Tiu optimumas ĉe virinoj sub 80 centimetroj, ĉe viroj sub 90 centimetroj.
Ekzemplo: Por 70-kilograma persono, la korpopezo dividatas per kvadrato de 1,70 m: BMI = 70 : 1,70² = 24,22
Oni parolas laŭ la KMI-nombro:
Ideala pezo ĉe virinoj estas KMI-nombro 22; ĉe viroj 24.
Tiu idelala pezo ne montras la diferencojn laŭ diversa korpostrukturo. Eble muskola homo (aŭ homo kun fortaj, dikaj ostoj) estas tropeza laŭ tiuj kriterioj. Tiel oni diras, ke gravas nur la bonfarto enkadre de la normalpezo kaj oni devas atenti pri la muskolaro je kalkuloj (muskolo pli pezas ol graso).
Malnova, ne plu uzata formulo de Paul Broca:
Formulo : Alto en cm − 100 = devas-pezo en kilogramoj
Ekzemplo : 170 cm alto − 100 = 70 devas-pezo en kilogramoj
La ideala pezo por virinoj estas ĉ. 15 % sub la devas-pezo, ĉe viroj 10 % sube. Ekde 20 % super la devas-pezo oni parolas pri trodikiĝo.
La trodikeco povas aperi en ĉiu lando, kie la sufiĉa nutraĵ-kvanto disponeblas al preskaŭ ĉiu persono. Eblaj genetikaj kaŭzoj ne havas tiom da influo, ĉar la genaro de la loĝantaro ne ŝanĝiĝis signife en la lastaj 1 aŭ 2 jarcentoj. La trodikeco estas kaŭzo de la plurmilion-jara genetika selektado, kiam la energioŝparuloj pli bone travivis la mizerajn tempojn; vivante en pli komforta medio, ili dikiĝis. Tiel eble oni povus konsideri la adoradon al dikaj personoj eĉ jam en la praepoko (Vilendorfa Venuso, kvankam kun aparta signifo), kaj en aliaj tra diversaj historimomentoj kiel en mezaj epokoj (Rubens ankaŭ kun aparta signifo rilate al estetiko) kaj tiu adorado ofte restis iel ĉe la naturproksimaj popoloj ĝis la 19-a jarcento (ĉefe en Afriko), kie la trodikiĝo montris riĉecon.
En la 20-a jarcento (precipe ekde la 1970-aj jaroj) la disvastiĝo de trodikeco okazis pro multiĝo de la sidligitaj laboroj, plia komforto, nesalubra nutrado (ĉi tiu lasta kaŭzis ankaŭ ĉe malriĉuloj trodikiĝon – ekz. troa alpreno de karbonhidratoj anstataŭ fruktoj kaj legomoj).
En la jaro 1995 estis ankoraŭ nur 200 milionoj da trodikaj plenkreskuloj, sed en 2000 jam 300 milionoj (+50 % dum 5 jaroj), el kiuj 115 milionoj en evoluintaj landoj. En Aŭstrio estis en 1991 ankoraŭ nur 8,5 % da trodikuloj, en 2000 jam 11 % (nur +2,5%). En Eŭropo 10-20 % de la viroj kaj 15-25 % de la virinoj estas trodikaj. Oni povas rimarki kreskon de la trodikiĝo sude kaj oriente de Aŭstrio kaj eĉ mem en Aŭstrio. Tio estas la sekvo de la kutimoj, ebloj ktp., kio foje rezultaj en sociaj sandiferencoj: malriĉuloj povas alpreni ofte la malmultekostajn karbonhidratojn anstataŭ fruktoj, legomoj; dume la riĉuloj havas monon por salubra nutrado, sportoj, sansistemo, operacioj (graso-forsuĉado) ktp.
Trodikeco estas tiom kreskanta problemo, ke la Monda Organizaĵo pri Sano kaj ankaŭ la Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj parolas intertempe pri tutmonda epidemio (pandemio), tiel aludante pri seriozeco de la afero. Ĉiujare, almenaŭ 2,8 milionoj de plenkreskuloj mortas pro la konsekvencoj sur la sano de trodikeco kaj obezeco. Samkadre, tiiuj estas responsaj pri inter 7 % kaj 41 % de kelkaj tipoj de kancero, de 23 % de la kazoj de arteria kormalsano kaj de 44 % de la kazoj de diabeto, kiu tuŝas nuntempe ĉirkaŭ 347 milionoj de personoj en la tuta mondo.
En Britio, la sondenketo pri publika sano antaŭvidis, ke pli ol 12 000 000 (dek du milionoj) de plenkreskuloj kaj 1 000 000 (unu miliono) de infanoj estos trodikaj en 2010 se oni ne kontraŭe agadas.
En Usono, la obezeco estas problemo de publika sano pro sia hegemonio, pro kosto (devigaj enspezoj) kaj pro la troa ŝarĝo en la sanservoj kaj la registaraj agentejoj, same kiel la privata medicinservaro ripete avertis dum jaroj pri la efikoj damaĝaj por la sano asociaj al la trodikeco kaj la obezeco. Spite al la avertoj, la problemo estas pli kaj pli pli malbona. En 2004, la Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj (CDC) informis, ke 66,3 % de plenkreskuloj en Usono havis trodikecon aŭ obezecon.
La kaŭzo de tiu malbonaĵo en la plimulto de la kazoj estas la stilo de sidloka vivmaniero; proksimume 40 % de la plenkreskuloj en Usono ne partoprenas en fizika aktiveco dum sia libera tempo kaj malpli ol unu triono de plenkreskuloj priokupiĝas pri la kvanto de la rekomendita fizika aktiveco. Usono havas la plej altan indicon de obezeco en la disvolviĝinta mondo. Ekde 1980 ĝis 2002, la obezeco duobliĝis en plenkreskuloj, kaj la hegemonio de trodikeco iĝis kronika en infanoj kaj adoleskuloj.
La statistiko montras rapidan kreskon de la obezepidemio en Usono inter 1985 kaj 2004 kaj de 2003 ĝis 2004, "en infanoj kaj adoleskuloj en aĝoj inter 2 kaj 19 jaroj, 17,1 % havis trodikecon... kaj 32,2 % de plenkreskuloj de 20 jaroj kaj super tio estis trodikaj". Tiu subita pliiĝo en la graveco de obezeco estis foje atribuita al faktoroj de la medio kaj de la populacio pli ol al individuaj kaj biologiaj kondutoj, deduktite el la rapida kaj kontinua pliiĝo en la nombro de individuoj kun trodikeco kaj obezeco.
En Ĉinio, la averaĝa enspezo pliiĝis pro la enorma eksplodo de la ĉina ekonomio. La populacio de Ĉinio ĵus komencis vivostilon multe pli sidlokan kaj samtempe ekkonsumadon de manĝaĵoj pli riĉaj en kalorioj. El 1991 ĝis 2004, la procento de plenkreskuloj kun trodikeco aŭ obezeco pliiĝis el 12,9 ĝis 27,3 %.
En Meksiko, laŭ la nacia sondenketo Encuesta Nacional de Salud y Nutrición 2012 (ENSANUT, 2012), la trodikeco kaj la obezeco tuŝas sep el ĉiu 10 meksikaj plenkreskuloj. La graveco kombinita de trodikeco kaj obezeco estas de 73 % ĉe virinoj kaj de 69,4 % ĉe viroj ĉiuj en plenkreska aĝo. La infanoj en aĝo de bazlernejo (ambaŭ seksoj), de 5 ĝis 11 jaroj, prezentis ŝtataran proporcion kombinitan de trodikeco kaj obezeco en 2012 de 34,4 %, 19,8 % ĉe trodikeco kaj 14,6 % ĉe obezeco. La 35 % de adoleskuloj de inter 12 kaj 19 jaroj prezentas trodikecon kaj obezecon. Unu de ĉiuj 5 adoleskuloj havas trodikecon kaj uno de ĉiuj dek prezentas obezecon. La ŝtatara proporcio kombinita de trodikeco kaj obezeco ĉe adoleskuloj estis de ĉirkaŭ 35,8 % por la ina sekso kaj 34,1 % por la maskla sekso. En malpli ol kvin karoj, ĝi pliiĝis inter 1988 kaj 2012, pasante el 7,8 ĝis 9,7 %, respektive. La ĉefa pliiĝo de la proporcio kombinita de trodikeco kaj obezeco observeblas en la norda regiono de la lando, je 12 %. Meksikurbo havis 39,9 % de trodikeco kaj 33,9 % de obezeco, kaj la suda zono de Meksiko prezentis 39,6 % de trodikeco kaj 31,6 % de obezeco. La norda regiono de la lando havis proporcion de trodikeco de 35,9 % kaj de obezeco de 37,2 %. La norda regiono estas pli influita de la usoan vivostilo, dum la suda regiono, pli mezamerika, estas pli rilata al tradiciaj agrikulturo, brutobredado kaj naturaj kutimoj.
La infana trodikeco estas unu de la problemoj de publika sano plej gravaj de la 21-a jarcento. Tiu problemo estas tutmunda kaj tuŝas iom post iom ankaŭ multajn landojn mezriĉajn kaj malriĉajn, ĉefe en urbaj medioj. La hegemnio pliiĝis je ritmo tre priokupanta. La nombro de infanoj kaj adoleskuloj tuŝitaj de la obezeco pliiĝis je pli ol 10 fojoj, de 11 000 000 (dek unu milionoj) en 1975 ĝis 124 000 000 (cent dudek kvar milionoj) en 2016.
La dikaj kaj trodikaj infanoj tendencas resti trodikaj en plenkreska aĝo kaj havas pli da probablojn eksuferi je pli fruaj aĝoj netransmisieblajn malsanojn kiel la diabeto kaj korvaskulajn malsanojn. Trodikecon, obezecon kaj rilatajn malsanojn oni povas grandskale eviti. Tiukadre, oni devas konsideri grandan prioritaton al prevento de la infana trodikiĝo, kombinante pli taŭgajn manĝokutimojn kun pli da ekzercado en la kazoj de infanoj tro pretaj al sidlokaj kutimoj.
Laŭ ĝiaj kaŭzoj, la obezeco estas klasifikebla en la jenaj tipoj:
La kaŭzoj, kiuj kondukas kun malmulta movemo al tropezo:
Individuaj kaŭzoj
Sociaj kaŭzoj
Ankaŭ la psikaj sekvoj de trodikiĝo estas gravaj; ofte okazas fizikaj kaj ekonomiaj damaĝoj al la tuŝitaj personoj, ĉar trodikuloj ne estas tolerataj en la socio. Usona statistiko montris, ke tropezuloj lukras averaĝe malpli kaj havas malpli da ŝanco por geedziĝi ol normalpezuloj.
Se temas pri genetika kaŭzo, la sanigo estas preskaŭ neebla. Se temas pri alia kaŭzo, oni devas serĉi la radikojn de la dikiĝo, kiuj kuŝas ofte ĉe malbonaj kutimoj pri nutrado. La patientojn kun korpaj kaŭzoj helpas la simpla informado kaj instigo al pli sana nutrado, moviĝo.
Se la dikiĝon kaŭzas psikaj aferoj, povas helpi familio, amikoj, fine psikologo.
Karnitino estas la ŝlosilo en la batalo kontraŭ trodikiĝo. Ĝi estas natura substanco, kiun enhavas homaj muskoloj, kaj transportas grason el subhaŭtaj energi-rezervoj al fizike streĉataj muskoloj kaj tie la grasoj transformiĝas al energio, kiu konstruas la muskolan ĉelon. Tiel ĉi karnitino helpas kontraŭ obezeco, kaj ankaŭ kontraŭ kormalsanoj.
Obezeco derivas de la latina obesitas, kio signifas "fortika, grason, aŭ plumpa". El tiu ēsus estas la perfektiva participo de edere (por manĝi), kun ob (super) aldonita al ĝi. The Oxford English Dictionary (La Oksforda Angla Vortaro) dokumentas ĝian unuan uzokutimon en 1611 fare de Randle Cotgrave.
La antikvgreka medicino rekonas obezecon kiel medicina malsano, kaj registras ke la antikvaj egiptanoj vidis ĝin laŭ la sama maniero. Hipokrato skribis ke "Trograseco estas ne nur malsano mem, sed la mesaĝisto de aliaj". La hinda kirurgo Suŝruta (6-an jarcenton a.K.) rilatigis obezecon al diabeto kaj kormalsanoj. Li rekomendis fizikan laboron por helpi kuraci ĝin kaj ĝiajn kromefikojn. Por la plej granda parto de homa historio la homaro luktis kontraŭ manĝa malabundeco. Obezeco estis tiel historie rigardita kiel signo de riĉaĵo kaj prospero. Ĝi estis ofta inter altaj oficialuloj en Eŭropo en la Mezepoko kaj la Renesanco same kiel en antikvaj orientaziaj civilizoj.
Kun la komenco de la industria revolucio estis ekkomprenite ke la armea kaj ekonomia povo de nacioj estis dependa de kaj la korpgrandeco kaj la forto de iliaj soldatoj kaj laboristoj. Pliigi la mezaveraĝan korpomasan indicon de kio nun estas konsiderita subpezo al kio nun estas la normala intervalo ludis signifan rolon en la evoluo de industriigitaj socioj. Alto kaj pezo tiel ambaŭ pliiĝis tra la 19-a jarcento en la evoluinta mondo. Dum la 20-a jarcento, ĉar loĝantaroj atingis sian genetikan potencialon por alto, pezo komencis pliiĝi multe pli ol alteco, rezultigante obezecon. En la 1950-aj jaroj kreskanta riĉo en la evoluinta mondo malpliigis infanmortoftecon, sed kiam korpopezo pliiĝis koraj kaj renaj malsanoj iĝis pli oftaj. Dum tiu tempoperiodo asekurentreprenoj konstatis la ligon inter pezo kaj vivdaŭro kaj pliigix superpagojn por la dikuloj.
Multaj kulturoj dum historio rigardis obezecon kiel rezulto de karakterdifekto. La obezaj aŭ dikaj roluloj en greka komedio estis nesatigebluloj kaj figuroj de mokado. Dum kristanaj tempoj manĝaĵo estis rigardita kiel enirejo al la pekoj de pigro kaj volupto. En moderna okcidenta kulturo, tropezo ofte estas rigardita kiel nealloga, kaj obezeco estas ofte rilata al diversaj negativaj stereotipoj. Homoj de ĉiuj aĝoj povas renkonti socian stigmatizadon, kaj povas esti celitaj fare de ĉikanantoj aŭ evititaj de memstaraj kunuloj. Obezeco denove estas kialo de diskriminacio.
Publikaj perceptoj en okcidenta socio koncerne sanan korpopezon devias de tiuj koncerne la pezon kiuj estas konsideritaj idealaj - kaj ambaŭ ŝanĝiĝis ekde la komenco de la 20-a jarcento. La pezo kiu estas rigardita kiel idealo fariĝis pli malalta ekde la 1920-aj jaroj. Tio estas ilustrita per la fakto ke la meza alteco de Miss America gajnintoj pliiĝis je 2% de 1922 ĝis 1999, dum ilia mezuma pezo malpliiĝis je 12%. Aliflanke, la opinioj de homoj koncerne sanan pezon ŝanĝiĝis en la kontraŭa direkto. En Britio la pezo ĉe kiu homoj konsideris sin esti obezaj estis signife pli alta en 2007 ol en 1999. Tiuj ŝanĝoj verŝajne ŝuldiĝas al kreskantaj indicoj de obezeco kondukantaj al pliigita akcepto de ekstra korpograso kiel normala.
Obezeco daŭre estas vidita kiel signo de riĉeco kaj bonfarto en multaj partoj de Afriko. Tio fariĝis precipe ofta de kiam la HIV epidemio komenciĝis.
Inter tre konataj kazoj menciends jenaj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trodikeco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.