Programaro Tor: Libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn

Tor estas libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn.

Tor kaŝas la originon de la reta trafiko por enkursigi ĉiujn datumojn senditajn de la uzanto (petojn TTT-ajn, alŝutojn, IRC-an komunikadon, ktp) tra tutmonda reto de pli ol sepmil komputiloj kaj serviloj. Pro tiu enkursigo, la reta observado estas farita preskaŭ neebla.

Tor
Programaro Tor: Libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn

Programaro Tor: Libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn

En la supera ekrankopio, la Tor Browser montras sian ĉefpaĝon -- about:tor
Programisto The Tor Project, Inc
Lasta stabila versio 0.2.7.6
(11-a de decembro 2015)
Lasta testa versio 0.2.8.1-alpha
(4-a de februaro 2016)
Operaciumo Vindozo, OS X, Linukso, FreeBSD, ktp.
Programlingvo C, Python, Rust
Lingvo(j) Multaj
Evoluigstato en evoluo
Programtipo anonima reto
Permesilo BSD
Retejo torproject.org
Programaro Tor: Libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn
Programaro Tor: Libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn
vdr

Tor havas du ĉefajn funkciojn: ebligi la anoniman retumadon de la TTT-ejo (en la Tor-a terminaro, la clearnet [helreto]), kaj ebligi la retumadon de alterna TTT-ejo kiu oni nur povas uzi tra Tor, darknet [malhelreto].

Anonima retumado

La celo de Tor estas malkunigi la identigon kaj la kursigon, kiuj kutime estas kunigitaj. Pro tiu malkunigo, Tor esperas kaŝi la identigojn de siaj uzantoj kaj ties retajn agadojn. Tor estas realigo de la cepa kursigo (onion routing), kiu ĉifras kaj hazarde saltigas la komunikadojn de uzantoj tra tutmonda reto de relajsoj proprietitaj de volontuloj. Tiuj relajsoj uzas la ĉifradon en plur-tavola maniero (tio estas la bazo de la cepa metaforo) por sekurigi la perfektan antaŭan kaŝecon (perfect forward secrecy) inter la relajsoj, tiel Tor donas al la uzantoj privatecon je la lokoj fizikaj de siaj retoj. Krome, por sekreti kelkajn el la enigaj relajsoj (pontaj relajsoj), Tor-aj uzantoj povas eviti la interretan cenzuron se ĝi funkcias nur por bloki la IP-adresojn de la publikaj relajsoj Tor-aj.

Ĉar la IP-adresoj de la uzanto kiu sendas la komunikadon kaj la uzanto kiu ricevas la komunikadon ne ambaŭ estas neĉifradaĵoj (cleartext) je iu ajn salto en la kurso, oni kiu kaŝaŭskultas ĉe iu ajn loko sur la komunikada kanalo ne povas direkte identigi nek la sendanton nek la ricevanton. Krome, je la vidpunkto de la ricevanto, la lasta Tor-a relajso (nomita la eliga relajso [exit node]), estas la sendanto de la komunikado, anstataŭ la efektiva sendanto.

Programaro Tor: Libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn 
Kiel la Tor-a reto funkcias, laŭ la Electronic Frontier Foundation

Malhelreto (la reto .onion-a)

Programaro Tor: Libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj .onion kaj Darknet.

Tra Tor kaj la inkluzivaĵa Tor Browser, oni povas uzi malhelreton, kiu estas TTT-ejo nur uzebla tra Tor.

Vidu ankaŭ

  • I2P — alia malhelreta projekto

Tags:

IRCKomputiloKomunikadoLibera programaroServiloTTT

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

XHTMLVIAFMoresnet neŭtralaHoodwinked!Zagreba metodoKlevlandoArmeo de la Gardistoj de la Islama RevolucioUsona Enlanda MilitoTaja lingvoArmeo de IranoForpafo de bombaviadilo City of Savannah la 5-an de marto 1945Monato (gazeto)TrisulfidoDuolingoKonservativismoGreta ThunbergGazaa SektoroTendenceUrinadoTorkoPlenuma povoĜermolisto de Esperanto-eldonaĵojMezamerikoBulgarioEnciklopedioKonvertiĝo de PaŭloUtiel (stacidomo)Mladá BoleslavGalilejoCisjordanioNikolaj GumilovLiteratura FoiroLibera verkoVikimedia KomunejoCodex BoreelianusKeira KnightleyAŭtokodoj en EŭropoRobin WilliamsMediscienco30-a de martoDorgoșTiberoMerlangoSeptembro de 2011Franca revolucio de 1789ȘeitinLivezile (Alba)Johann LissListo de renomaj personoj de Târgu MureșGroznoAbraham LincolnVikimedioMezepokoFotografioVerda KaboDualila trisulfido.mdNov-Zelando🡆 More