The Last Of Us: Videoludo de 2013

The Last of Us (trad. La lastaj de ni) estas aventura komputilludo kun elementoj de hororo, produktita de Naughty Dog kaj eldonita de Sony Computer Entertainment .

Ĝia premiero okazis la 14-an de junio 2013 por la PlayStation 3 videoludilo. En julio 2014, refreŝigita versio estis publikigita por Sony PlayStation 4 - The Last of Us Remastered, kaj en septembro 2022 refilmigo - The Last of Us Part I por Sony PlayStation 5 . Komputila versio ankaŭ estas en produktado, planita por premiero en marto 2023.

The Last of Us

The Last Of Us: Ludado, Vidu ankaŭ, Referencoj

Disvolvo Naughty Dog
Eldoninto Sony Interactive Entertainment
Distribuo PlayStation Store
Direktoro Bruce Straley
Scenaro Neil Druckmann
Muziko Gustavo Santaolalla
Produktoro Neil Druckmann
Serio The Last of Us
Platformo PlayStation 3
Licenco nelibera permesilo
Ĝenro ago-aventura ludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
The Last Of Us: Ludado, Vidu ankaŭ, Referencoj
The Last Of Us: Ludado, Vidu ankaŭ, Referencoj
vdr

Ago de la videludo okazas ĉefe ĉe la turno de 2033 kaj 2034 en la post-apokalipsa Usono, 20 jarojn post la ekapero de la Cordyceps fungo. La ludanto ludas kiel Joel Miller, kontrabandisto kiu akceptis la taskon de eskortado de adoleskanto Ellie Williams al grupo de homoj de la Lampiroj-organizo. La okazaĵoj estas prezentitaj de la triapersona perspektivo, kaj la ludanto povas uzi pafilojn, improvizitajn armilojn aŭ ŝteliri por mortigi humanoidajn estaĵojn infektitajn kaj mutaciitajn per la fungo, aŭ eviti malamikajn homojn, kiuj perdis sian homaron kaj provas pluvivi ĉiakoste. La ludo ankaŭ havas plurludantan reĝimon, permesante al ĝis ok ludantoj partopreni en kooperaj aŭ konkurencaj ludoj.

Procezo de produktado de la ludo komenciĝis en 2009, baldaŭ post la publikigo de la pli frua ludo de Naughty Dog, Uncharted 2: Among Thieves. Por la unua fojo en la historio, la studio dividiĝis en du teamoj - unu laboranta pri Uncharted 3: Drake's Deception, kaj la alia pri la nova marko, kiu poste iĝis The Last of Us. La ĉefa intrigo de la ludo estas la rilato inter Joel kaj Ellie, al kiu ĉiuj aliaj elementoj estis adaptitaj. La du ĉeffiguroj estas pozitaj fare de Troy Baker kaj Ashley Johnson (ambaŭ esprimante ilin kaj pozante kiel la karakteroj dum la movaj kaptasesioj), kiuj kunlaboris kun direktoro kaj verkisto Neil Druckmann, influante la intrigon kaj personecojn de siaj karakteroj. La muziko estis skribita kaj prezentita fare de Gustav Santaolalla.

La ludo estis sciigita en decembro 2011 kaj estis unu el la plej atenditaj premieroj. Post la premiero, ĝi ricevis ĝeneran aplaŭdon de kritikistoj, laŭdante la rakonton, ludadon, bildojn, sondizajnon, muzikon, karakterizadon, kaj portretadon de virinaj figuroj. Ĝi ricevis averaĝajn notojn de 95.04% kaj 95/100 sur la GameRankings kaj Metacritic, igante ĝin unu el la plej bone aprezitaj komputilludoj en historio. La titolo estis plurfoje nomita majstraĵon kaj ricevis maksimumajn notojn en recenzoj de revuoj kaj retejoj, kiuj temas pri elektronika distro. The Last of Us iĝis unu el la plej venditaj komputilaj ludoj en la historio, trovante 1.3 milionojn da aĉetantoj en la unua semajnfino, kaj pli ol 17 milionojn ĝis aprilo 2018. Ĝi ankaŭ gajnis multajn jarfinpremiojn, inkluzive de pluraj Ludo de la Jaro-premioj de industriaj revuoj kaj portaloj, kritikistoj, kaj premio-ceremonioj. Ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj komputilaj ludoj en la historio.

Pluraj ekspansi-pakaĵoj estis eldonitaj por la ludo, inkluzive de unu rakonto subtitolita Left Behind, kiu konsistas el du apartaj rakontoj. La unua okazas dum la okazaĵoj de la ĉefa ludo kaj rakontas la rakonton de Ellie serĉanta medicinon por la vundita Joel, kaj la dua montras la fuĝon de Ellie kaj Riley el la armea lernejo, dum kiu okazis, interalie, akcidenta mordo de Ellie. La sukceso de la ludo kondukis al amaskomunikila franĉizo kun komikso (2013), daŭrigo (2020) kaj televidserio produktita por HBO, kaj por premiero atendas tabloludo.

Ludado

The Last of Us estas triapersona ago-aventura ludo. La ludanto vojaĝas tra post-apokalipsaj lokoj kiel urboj, konstruaĵoj, arbaroj aŭ kanaloj, progresigante linian rakonton. Kontraŭuloj, kaj malamikaj homoj kaj estaĵoj infektitaj per la fungo, povas esti kontraŭbatalitaj per pafiloj, improvizitaj armiloj kaj man-al-mane. Ili povas ankaŭ esti silente forigitaj. La infektitoj okazas en diversaj stadioj de la malsano (i.a. kurantoj, klakantoj kaj pufantoj). Por la plej granda parto de la ludo, la ludanto kontrolas Joel, kiu prenas la taskon de eskorti adoleskan Ellie trans Usono. En la "Vintro" akto, la ludanto prenas kontrolon de Ellie kaj en la prologo, nelonge super la filino de Joel, Sarah.

En batalo, la ludanto povas uzi longdistancajn armilojn - fusilon, ĉaspafilon, kaj pafarkon - kaj mallongdistancajn armilojn kiel ekzemple pistolo, revolvero, aŭ segita ĉaspafilo . Li ankaŭ povas uzi manbatalajn armilojn - pipojn, lignotabulojn aŭ basbalbatilojn (kiuj disiĝas post kelkaj trafoj) kaj ankaŭ ĵeti botelojn aŭ brikojn por distri, senkonsciigi aŭ ataki la kontraŭulon. Armiloj povas esti riparitaj kaj plibonigitaj ĉe laborejoj post trovado de la ĝustaj iloj kaj rimedoj en la ludmondo. Ekipaĵo kiel ekzemple sukurkestoj, improvizitaj klingoj, molotovaj kokteloj, fumobomboj aŭ najlobomboj povas aŭ esti trovitaj aŭ kreitaj uzante kolektitan materialojn. Aĵoj estas kreitaj en la reala tempo de la ludo; kiam Joel kreas objekton, li devas demeti sian dorsosakon kaj elpreni la materialojn kiujn li bezonas. Dum tiu tempo, li estas vundebla al malamikaj atakoj. Kun la trovitaj suplementoj, la ludanto povas pliigi la sanon de la heroo, instrui al li pli rapidan objektokreadon, pli rapidan resanigon, pli grandan precizecon dum pafado kaj pliigi la grandecon de la aŭskultareo. Sano povas esti regenerita per trovado de manĝaĵojn aŭ uzante sukurilojn.

Dum la ludanto povas okupiĝi pri rekta batalo kun kontraŭuloj, estas ankaŭ eble ataki ilin kaŝe aŭ ŝteliri preter ili por eviti konfrontiĝon. "Aŭskult-reĝimo", reflektanta intensan aŭskultadon kaj konscion pri la ĉirkaŭaĵo, permesas vin detekti malamikojn kaj lumigi iliajn konturojn, eĉ se ili estas malantaŭ muro. La ludo havas kovrosistemon malantaŭ kiu la heroo povas kaŭri por akiri taktikan avantaĝon en batalo. Estas oftaj momentoj sen bezono de ajnaj bataloj, en kiuj la roluloj kutime interparolas. Ekzistas ankaŭ simplaj mediaj enigmoj, ekz. permesi al Ellie, kiu ne povas naĝi, transiri akvoareon aŭ uzi ŝtupetarojn aŭ rubujojn por atingi pli altajn lokojn. Survoje, vi povas kolekti aĵojn kiel leterojn, mapojn aŭ komiksoj, kaj poste vidi ilin en la dorsosako menuo.

La AI-sistemo determinas kiel malamikaj homoj reagas al batalo. Se malamiko detektas la ludanton, ili povas preni kovron aŭ alvoki plifortikigojn, same kiel ekspluati la situacion kiam la ludanto estas malatentigita, elĉerpigis municion, aŭ manbatalas iun. La kunuloj de Joel, inkluzive de Ellie, povas helpi lin en batalo, ambaŭ atakante malamikojn rekte, same kiel ĵetante aĵojn al ili por senkonsciigi ilin, aŭ informante pri la pozicio de malamikoj ne viditaj de la ludanto.

Post kompletigo de la unu-ludanta kampanjo je facila, normala, aŭ malfacila malfacilaĵoj, vi povas komenci la kampanjon en Nova Ludo Plus-reĝimo, kiu konservas ĉiujn plibonigojn de la ludanto kaj armiloj, kaj ankaŭ la aĵojn gajnitajn. Pluvivanto-reĝimo ankaŭ estos malblokita, kiun karakterizas, interalie: duobla kvanto de la sano de malamikoj kaj la damaĝon kiun ili faras al la ludanto, malesto de aŭskulta reĝimo, malpli da municio, aĵoj, suplementoj kaj materialoj troveblaj dum la ludo, kaj malesto de sugestojn dum kaŝa kaj manbatala batalo. Kun la plej nova ekspansio, eĉ pli malfacila reĝimo nomita Grounded estis lanĉita.

Plurludanta ludo

La plurludanta modulo, "Frakcioj", permesas ĝis ok ludantoj ludi sur ŝanĝitaj mapoj de la rakontkampanjo. Vi povas ludi en unu el tri reĝimoj. "Batalo por stokoj" kaj "Pluvivantoj" estas teamaj mortmatĉoj, kun la lasta ne permesanta renaskiĝon. "Pridemandado" estas trovado de la kaŝejo de la malamika teamo, kaj la unua teamo kiu ĝin trovos venkas. En ĉiu reĝimo, la ludanto elektas frakcion - ĉasistojn aŭ lampiroj - kaj provas reteni sian frakcion vivanta kolektante resursojn kaj eliminante kontraŭulojn. Ĉiu matĉo daŭras unu ludan tagon; post dek du "semajnoj", la rakonto finiĝas kaj la ludanto povas elekti frakcion denove.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Last of Us en la pola Vikipedio.

Tags:

The Last Of Us LudadoThe Last Of Us Vidu ankaŭThe Last Of Us ReferencojThe Last Of UsHororoPersona komputiloPlayStation 3PlayStation 4RefilmadoTipoj de videoludojVideoludo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

RetforumoOvogena lano-lakto-porkoNubo.reNATOPanoHenrichshütteNysaSciencfikcioFinnlandoSeksumadoErpornoRuslingva VikipedioLucky LucianoĈefpaĝoIgnác RoskovicsDuketenoEnciklopedio de EsperantoGarjanPolimeroSt AlbansEjakuloBoacoPrivacy BadgerLuaIndonezioRătești (Satu Mare)RoterdamoJohor BahruLa SmorfiaEversDemokratia Respubliko KongoPensioAndrea KerekesKlasika mekanikoTuřTwitterKreditoSámuel Tessedik (pastro, 1742–1820)Gregoria kalendaroŜafgrifoKosmoveturilo11-a de junioLudoBronisław PiłsudskiJulia kalendaroJehuda AmiĥajTeknologioȘugagSupuru de JosJukka PuotilaAliarioTaksonoPakistanoUnuiĝinta ReĝlandoPaseroformaj birdojKristaloJodie FosterKuketoSpektoradegoDuetila ketenoMatthieu RicardGavaroFediversoRusa lingvoBNuptoFritz MachoSorghum bicolor2024KokoInvestadoFenil-hidrazino🡆 More