Terralingua

Terralingua, foje esperantigita Teralingvo, estas internacia ne-registara organizaĵo kiu laboras por savado de la lingva diverseco en la mondo kaj kiu esploras la ligojn inter lingva, kultura kaj biologia diversecoj.

Dum jarmiloj, la diverseco de lingvoj kaj kulturaj tradicioj, forte interplektitaj kun diverseco en naturo, estigis tion, kion Terralingua nomas la biokulturan diversecon. Ĉar la lingva diverseco malpliiĝas, la kulturaj tradicioj enkorpigitaj en la lingvoj - ofte ekzistantaj nur en buŝa formo - ankaŭ estas metitaj en riskon. Kompreni kiel lingvoj influas kaj fasonas niajn pensojn helpas kompreni kion ni pensas kaj kiel homoj en aliaj, tre malsimilaj kulturoj pensas.

Terralingua
ne-registara organizaĵoneprofitcela organizaĵo • organizaĵo laŭ 501(c)(3)
Agareo

Indiĝenaj rajtoj
• biocultural diversity

Retejo Oficiala retejo
Terralingua
Terralingua
vdr

Terralingua postulas ke

  • la diverseco de lingvoj kaj de iliaj variaj formoj estas nemalhavebla parto de la kultura diverseco de la mondo;
  • la kultura kaj biologia diverseco ne nur ligitas sed ankaŭ ofte ne disigeblas;
  • multaj lingvoj kaj iliaj variaj formoj tra la mondo, same kiel biologiaj specoj, nuntempe alfrontas formortiĝan krizon, kiu tre verŝajne montriĝos esti signife ampleksa.

Mapo "La monda biokultura diverseco"

La mapo "The World’s Biocultural Diversity: People, Languages and Ecosystems" (La monda biokultura diverseco: Homoj, lingvoj kaj ekosistemoj) estis preparita kiel kunlaboraĵo inter Unesko, Terralingua kaj la Monda Fonduso por Naturo (WWF). Ĝi montras la interkovran distribuon de la ĉ. 7000 lingvoj en la mondo kaj la ĉ. 866 ekoregionoj t.e. areoj de alta biologia diverseco (plantoj kaj bestaj specioj) kaj iliaj vivejoj kiuj tendencas koincidi kun alta nombro da popoloj parolantaj malsamajn lingvojn.

La plej multaj lingvoj en la mondo, el kiuj multaj riskas formorti, estas parolataj en la arbarkovritaj areoj de la tropikoj, kiuj estas mem minacataj.

En la 21-a jarcento oni devas fari komunajn agadojn por konservi kaj restarigi la integrecon kaj viglecon de la mondaj ekosistemoj, kulturoj kaj lingvoj, tio estas ilia biokultura diverseco. Ĉi tio inkluzivas certigi la daŭreblon kaj evoluon de tradicia ekologiaj scioj kaj la mediaj praktikoj de indiĝenaj, tribaj kaj aliaj lokaj komunumoj. Ĝi ankaŭ postulas kreskigi la daŭran uzadon kaj transdonon de la lingvoj per kiuj ĉi tiu scioj estas transdonata.

Langscape Magazine

Terralingua volas akceli justan, daŭrigeblan mondon ankaŭ per ĝia revuo Landscape Magazine. Tiu revuo uzas la potencon de rakontoj pri naturo, lingvo kaj kulturo por plifortigi klopodojn krei radikalan ŝanĝon en homaj valoroj, kiuj igos subteni la biologian kulturan diversecon kiel ĉefa socia celo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Lingvaj rajtoj

Lera Borodickaja

Living Tongues Institute for Endangerd Languages: www.livingtongues.org/

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de Terralingua: /www.terralingua.org/

Konto de Terralingua en Twitter

Tags:

Terralingua Mapo La monda biokultura diversecoTerralingua Langscape MagazineTerralingua ReferencojTerralingua Vidu ankaŭTerralingua Eksteraj ligilojTerralinguaBiologia diversecoInternacia neregistara organizaĵoLingva diversecoMondo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Giorgio SilferDokuWikiMurpentraĵoGasometro OberhausenParlamento de la Unuiĝinta ReĝlandoStir-helpa sistemoSuda KarolinoVivniveloLibera scioLitovioKőszegZulua lingvoBida melioCiklobutila dusulfidoPola lingvoInternacia VarnumeroMinistro pri eksteraj aferojUkrainioAli ĤameneiDuoktila dusulfidoAraba lingvoPăuleștiUnuiĝintaj NaciojDenaskaj Esperanto-parolantojPilgrimantoj irantaj al preĝejoHejma katoHoodwinked!EsperantoAlessandro ManzoniNajtingalo (birdo)Sanskrito20a jarcentoDucikloheksila dusulfidoXXXTentacionSupra HungarujoHeroinoOnomatopeoj en EsperantoGermana lingvoBabilejoProcelarioformaj birdojTârșolțErotikoEsperanto-gazetoAntaŭromantismoDigesta sistemoPilgrimoj irantaj al PreĝejoTokiponoPetr TomašovskýHavajoDuarangaj seksaj karakterojVikioUwe-Joachim MoritzMediaVikio3-a de apriloTutmonda varmiĝoŜirkria (franĉizo)PafoZagreba metodoYoussef HindiKimrlingva VikipedioFrançois HollandePurpuraSeksa konstitucioMurdproceso de O.J. SimpsonBenetússerErotikaj helpilojSeksumado🡆 More