Tantra aŭ tantrika masaĝo estas speco de erotika masaĝo en formo de rito, disvolvita laŭ la ideologio de neotantro en medioj de Nova Epoko en kiu la sentemo de la viro kaj la forteco de virino estas centraj.
Multaj problemoj inter viroj kaj virinoj rilatas al manko de komunikado kaj manko de reciproka deziro.
La masaĝo inkluzivas diversajn masaĝajn teknikojn kun elementoj de jogo, bioenergio kaj seksa terapio en kombino kun bonfarto ligita al profunda malstreĉiĝo kun terapia alfrontiĝo.
La kliento aŭ ricevanto de la masaĝo ludas pasivan rolon kiu konsistas el la akceptado de la masaĝo kaj sindono al la sento kaj re-malkovro de emocioj. La procezo kombinas senton de bonfarto kun profunda malstreĉa terapio, ĉar homoj venas por trakti aferojn de memfido, inkluzive de seksaj problemoj kaj rilataj problemoj.
Laŭ Tantric Massage Association Berlin, tantra masaĝo baziĝas sur konceptoj de Wilhelm Reich, Karl Jung, Carl Rogers kaj Alexander Lowen (bioenergio), Osho kaj Mantak Chia.
La energio, kiu estas liberigita per tantro, nomiĝas kundalini kaj estas natura seksa potenco. La dākinī reprezentas la saĝecon kaj la spiriton de la praktikantoj. La masaĝo estas sensa ekzemple kiam la jonio aŭ la lingamo ricevas perditan kareson de la manplato kiu kvazaŭ superflugas tre subtile.
Aliaj fontoj de inspiro inkluzivis la laboron de la teologo kaj genro-esploristo Joseph Kramer kiu kreis la tn. "lingamo-masaĝon" kaj Annie Sprinkle, unuu el la plej famaj fakaj prelegantoj pri sekseco en Usono kaj Eŭropo, Ambaŭ disvolvis formon de spirita, erotika korpolaboro, kiu baziĝas sur dao-tantrikaj fundamentoj kaj ĉefe okupiĝas pri spirado-ekzercoj kaj masaĝo-laboro, de kiu la 'jonio-masaĝo' (la ina versio de lingamo-masaĝo).
Ĝi ofte estas masaĝo kun plumoj, silko, odoroj, oleoj ktp en certa ordo. Kiel regulo, la genitala areo ankaŭ estas detale tuŝita kaj masaĝita, sed ĝi ne estas necesa. Ĝi ebligu ke homoj spertu sian korpon kiel sensa instrumento kaj sentu sian korpon kiel tutecon: korpo, sekseco, sentoj, kaj animo.
Tantra masaĝo inkluzivas tutan aron da formoj, de erotikaj ĝis sensaj kun spiritaj ritoj. Okcidenta tantra masaĝo ne estas multe spirita. La kialoj por voli tantran masaĝon povas esti, ke iu delonge ne plu konis intimecon kaj volas esti denove tuŝita aŭ havis negativajn spertojn en sia partnera rilato, sed ankaŭ ordinara scivolemo, ekscitiĝo kaj plezuro estas kialoj por deziri tantran masaĝon, kiu nomiĝas masaĝo, sed kiu tamen ne estas kutima knedada masaĝo. Temas pli pri karesoj kaj longaj, glitantaj strekoj, tuŝante la tutan korpon. Ĝi estas holisma, ĉar ĝi ne nur koncentriĝas sur la korpo, sed ankaŭ efkias mense. Iuj seksologoj regule diskrete rekomendas tantrajn masaĝojn, ĉar parolado ĉesas ie kaj estas bone, ke iu persone spertas kio mense blokas kaj kio liberigas, ĉar vortoj kaj pensoj ne devas partopreni.
La filmeto de la germana televido WDR (vidu eksteraj ligiloj) donas enrigardon pri seminario de profesia tantra masaĝo, la motivoj de la homoj, kiuj vizitas ĝin kaj la multajn riĉigajn spertojn - sed ankaŭ defiojn, kiujn oni povas sperti tie.
Sur la retejo de la germana societo pri tantromasaĝoj spekteblas intervjuo kun kelkaj filmitaj etosomomentoj (vidu sub eksteraj ligiloj).
Laŭ difino de la germana ligo de profesiuloj de tantra masaĝo (TMV) en tantra masaĝo ne temas pri seksa servo en la senco ke la roloj de la donanta aktiva persono kaj la ricevanta pasiva persono estas klare apartigitaj.
Tamen post la komenco de la #MeToo-movado, estis raportoj de seksperfortoj kaj misuzoj en rilato al tantraj masaĝoj. La manko de klaraj kontraktoj kaj taŭga edukado kaj trejnado (precipe ĉirkaŭ konsento, limoj, traŭmoj kaj potenco kaj uzo de seksa energio), povas kontribui al seksa miskonduto ankaŭ en tantrismaj rondoj.
Ĉi tiu artikolo baziĝas tute aŭ parte sur materialo el ruslingva Vikipedia artikolo Tantra masaĝo, 3 aprilo 2016.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tantra masaĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.