La sud-korea ŭono aŭ sud-korea vono (koree 대한민국 원, mallonge 원, en ĉinaj karaktroj 大韓民國 圓) estas la nacia valuto de Sud-Koreio.
Unu ŭono estas dividita je cent ĉonoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KRW. Valuta simbolo estas la signo ₩, majuskla litero W dufoje horizontale trastrekita.
sud-korea ŭono | |
---|---|
valuto • vono | |
Ŝtato: | Sud-Koreio |
Subdivido: | 100 ĉonoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | KRW |
Mallongigo: | ₩ |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 1102 KRW 1 eŭro = 1546.4496 KRW (la 6-an de novembro 2010) |
La valuto antikvas kaj jam antaŭ jarmiloj estis uzata en Koreio. Nur ekde la Dua Mondmilito kaj la sekva divido de la ŝtato al norda kaj suda partoj kadre de la Malvarma Milito ekzistas sud-korea kaj nord-korea ŭono. Ili havas la saman tradician nomon 원, la saman valutan simbolon ₩ kaj la saman nomon de centono (ĉono), sed la sud-korea valuto en internacia komerco havas senkompare pli altan valoron ol la nord-korea.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sud-korea ŭono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.