Slovaka Ŝtato: Klientoŝtato de Nazia Germanio en centra Eŭropo (1939–1945)

La tn.

nomata Slovaka ŝtato, slovake Slovenský štát, estas nomo de ŝtata formacio, kiu ekzistis en la jaroj 1939 – 1945. Eblas renkontiĝi ankaŭ kun nomo La unua Slovaka Respubliko. La oficiala nomo ekde akcepto de konstitucio la 21-an de junio de 1939 sonis Slovaka Respubliko.

Slovaka ŝtato
 Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio
 Dua Pola Respubliko
19391945 Ĉeĥoslovaka Respubliko 
Pola Popola Respubliko 

Slovaka Ŝtato: Estiĝo, Rilato al Germanio, Politiko

Slovaka Ŝtato: Estiĝo, Rilato al Germanio, Politiko

historia lando • klienta ŝtatodiktatorecolando
Geografio
Slovaka Ŝtato: Estiĝo, Rilato al Germanio, Politiko
Ĉefurbo:
Areo:
38 055 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 655 053 (en la jaro 1940)
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
Slovak koruna (1939–1945) • slovaka krono Krono slovaka
Estiĝo:
Pereo:
8-an de majo 1945 (kapitulacio)
Antaŭaj ŝtatoj:
Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Dua Pola Respubliko Dua Pola Respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Ĉeĥoslovaka Respubliko Ĉeĥoslovaka Respubliko
Pola Popola Respubliko Pola Popola Respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Akso Berlino-Romo-Tokio

Slovaka Ŝtato: Estiĝo, Rilato al Germanio, Politiko
vdr
Slovaka Ŝtato: Estiĝo, Rilato al Germanio, Politiko

Slovaka ŝtato konsistis el ses departementoj en urboj Bratislavo, Nitra, Trenčín, Banská Bystrica, Ružomberok kaj Prešov.

Estiĝo

Slovaka ŝtato estiĝis post perforta apartigo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1939, kiam el Ĉeĥio (post forŝiro de limteritorioj nomata Sudetoj, kiuj fariĝis konsisto de Germanio) fariĝis Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj el Slovakio fariĝis Slovaka Ŝtato. Ĝi estiĝis la 14-an de marto de 1939 en la teritorio de hodiaŭa Slovakio (post antaŭa interparolo (interkonsento aŭ minaco) de Hitler kun Jozef Tiso kaj Ferdinand Ďurčanský la 13-an de marto de 1939 en Berlino.

De komence Slovaka ŝtato estis estiĝinta sen regionoj, kiuj apartenis post la unua viena arbitracio al Hungario kaj ankaŭ sen malgrandaj teritorioj de Spiš, kiujn okupis Pollando en aŭtuno de 1938.

Hungario agnoskis la novan Slovakan ŝtaton tuj la sekvan tagon, sed la 23-an de marto de 1939 ĝi komencis ataki Slovakion kun la celo konkeri pliajn teritoriojn. Sed Germanio spite al la tn. „Ŝirma Kontrakto“ ne helpis Slovakion kaj post hungara ultimato Slovakio estis devigita konsenti kun plia redukto de sia teritorio favore al Hungario.

La estiĝo de tiu ĉi Slovaka ŝtato estas konsiderata pozitive kaj negative, sed ĉiuokaze tio estis certa historia turnopunkto.

Rilato al Germanio

Slovaka ŝtato estis sub granda influo de la nazia Germanio, kun kiu estis subskribita la tn. „Ŝirma Kontrakto“ (Germanio estis „ŝirmanto“ de Slovakio) kaj kiu ankaŭ akiris majoritatan rajton por establi siajn armeajn taĉmentojn en la tn. ŝirmzono laŭlonge de la limo al Protektorato Bohemio kaj Moravio.

Slovakaj armitaj fortoj ankaŭ en septembro de 1939 partoprenis atakon kontraŭ Pollando kaj Slovakio tiel akiris reen la teritorion en Spiš, kiun Pollando kelke da monatoj antaŭe ekokupis preninte ankaŭ pluajn regionojn en Spiš kaj norda regiono Orava, kiuj en intermilitaj jaroj apartenis al Pollando.

Politiko

Reganta politika partio estis Slovaka popolpartio de Hlinka (slovake Hlinkova slovenská ľudová strana – mallongigo HSĽS) frunte kun Jozef Tiso, ekde la 26-a de oktobro de 1939 prezidento de la unua Slovaka Ŝtato. Sekve de fortiĝanta kontraŭfaŝisma rezistmovado faŝismo en Slovakio pluekzistis nur dank‘ al la nazia Germanio. La unua Slovaka Ŝtato devis alfronti al slovaka nacia ribelo, eksplodinta la 29-an de aŭgusto de 1944.

Pereo

La ŝtato pereis en printempo de 1945 per iompostioma liberigado de Slovakio per la soveta Ruĝa Armeo komune kun Rumana armeo kaj Ĉeĥoslovaka armea korpuso, definitive poste la 4-an de aprilo de 1945 pro konkero de Bratislavo, ĉefurbo de la unua Slovaka ŝtato.

Post la milito Ĉeĥio kaj Slovakio denove reunuiĝis kaj reekzistis Ĉeĥoslovakio, kiu post komunista puĉo en februaro de 1948 nomiĝis Ĉeĥo-Slovakio kaj en la jaro 1960 ĝi akceptis nomon Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko.

Vidu ankaŭ

Tags:

Slovaka Ŝtato EstiĝoSlovaka Ŝtato Rilato al GermanioSlovaka Ŝtato PolitikoSlovaka Ŝtato PereoSlovaka Ŝtato Vidu ankaŭSlovaka Ŝtato1939194521-a de junioSlovaka lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Pilgrimantoj irantaj al preĝejoNovjorkoRSSKerojDávid Egyedi25-a de majoGepatra lingvoTurulung-ViiMaristo LunoGranda Ursino (konstelacio)Listen to WikipediaPornhubNordokcidenta ItalioErogenaj zonojVikioOnomatopeoj en EsperantoFelix EpsteinBerlino1733ŜuldoKumenoPenisoJunulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2012IndonezioSomera tempoAnusa seksumadoLugano orienta (komunumaro)UrinadoVaajakoskiUsonoTitoloHejma kato1937Edmund HaulerOrașu Nou17-a de septembroSorghum bicolorErika LustKlasika FilologioFuncheira (stacidomo)KuklandoKia koincidoMutualismoDordogne (rivero)AdvokatoSamseksemoVojaĝo al Kazohinio17-a de apriloGyőző HatárKecelDuketenoHistorio de Pitkarna InsularoBlogoBankoSerĉilo-optimumigoIsraeloCDATA11-a de junioTabelvortoSporto18-a de junioGyörgyi KopekinPropilbenzenoKlarkoIljinskaja (Rublovo-A. linio)Baza enspezoKonvertiĝo de PaŭloPruoBankrotoNudismo🡆 More