Servisto De Dio: Homo prienketata de la Katolika Eklezio por ebla kanonizo

Servisto de Dio, aŭ Diservisto, estas titolo per kiu la Katolika Eklezio honoras, post mortem (post la morto), kaj enirigas en pasivan kulton, personojn, kiuj distingiĝis, laŭ vaste publika opinio, per “sankteco de vivo” aŭ “heroeco de virtoj”, kaj rilate kiuj jam komenciĝis la kanona proceso por beatulproklamo.

Temas pri la unua etapo de la proceso por la sanktuldeklaro, kiu tiel procedas:

a) Je dioceza nivelo instaliĝas la kanoniga proceso ĉar unuavide la koncernata persono vere aperas digna je tiu speco de atento. Sekve de tio, la persono estas proklamita Servisto de Dio, do persono kiun la fideluloj povas, krom admiri, ankaŭ imiti kaj preĝalvoki. Ekde tiu momento, la Postulatoro pri sanktiga proceso, nomumita de la episkopo, komencas kolekti dokumentojn kaj atestojn kiuj iamaniere povas helpi la rekonstruon de la vivo kaj sankteco de la Servisto de Dio. Celo de ĉio tio estas la kontrolo pri la onie opiniataj “heroecaj virtoj”;

b) konkludinte, favore al la Servisto de Dio, la unuan etapon, oni atendu el la Papa Kongregacio pri beatigo kaj sanktigo la dekreton kiu rekonas lian heroecan praktikadon de la kristanaj virtoj, aŭ la martiron de la Servisto de Dio. Ĉi-punkte la Servisto de Dio estas deklarita “kultinda”: kaj la kulto al la koncerna servisto de Dio akiras plipublikajn karakterizojn;

c) Fine oni atendas kaj analizas eventualan miraklon, obtenitan pro la propeto al kultindulo. Post tia konstato fare de la ŝarĝitaj kompetentuloj, la Servisto de Dio estas deklarita beatulo: se konstateblas kaj pruveblas, ĉiam antaŭ kompetenta eklezia tribunalo, aliaj mirakloj, la beatulo estos proklamita sanktulo.

La nocio Servisto de Dio estas ankaŭ uzata por priskribi aliaĵojn, kvankam aspekte similsignifajn. Ekzemple, Servisto de la Servistoj de Dio (latine: servus servorum Dei) kiu aludas al la plejalta aŭtoritato en la Katolika Eklezio, do la papo, kiun tiel oni epitetas ekde la tempoj de papo Gregorio la 1-a. Foje per tiu epiteto estas indikata la personulo de la dua Jesaja: en ĉi tiu okazo temas pri Jesuo, la suferanta servisto de Javeo.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Katolika Eklezio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Konstitucio de UsonoKarl Maria von AndlauKrystyna Łuczak-SurówkaUnuiĝintaj NaciojPakistanoGavaroLeonardo da Vinci18571995PentristoListen to WikipediaTavernes de la Valldigna (stacidomo)MerloCarles Puigdemont i CasamajóKontraktoAlandoIberioInternacia komunumoUkraina lingvoC++Fondaĵo VikimedioPlutonoISO 4217HTMLEsperanta alfabetoMoresnet neŭtralaIstanbuloPreĝejo Sankta Mario (Eben)MiličínHispanioHavanoKokoPetr TomašovskýAlahoWłodzimierz StaniewskiRetforumoISO 3166-1PentrartoTono (muziko)Nacia domajno de plej alta niveloBaŝar al-AsadJohor BahruOšupisMapo de Fra MauroAl-ŜababStefánia HalászLektoroArmenojAllMoviePekkaBlua Globeto2000Hejsej-epokoSeksa ekscitiĝoVikimedia KomunejoISBNImmanuel KantSarajevo1805PopoloKuketoReconquistaRusa lingvoL. L. ZamenhofSword Art OnlineCharlie WattsPravonínNovjorkoNord-IrlandoVenezuelo🡆 More