Seksa Konstitucio

Seksa konstitucio estas aro de bazaj proprecoj rilataj al seksumado kaj reproduktado de organismo.

Parolante pri seksa konstitucio oni ordinare aludas al seksa konstitucio de homo. Biologoj, bestkuracistoj kaj zooteknikistoj povas paroli pri seksa konstitucio de bestoj. Tiu ĉi artikolo priskribas seksan konstitucion de homo.

La konstitucio konsistas el kelkaj komponantoj: genetika, edukada, seksa sperto, konstitucio de partnero.

La genetiko de konstitucio estas la plej stabila kaj plej grava parto de konstitucio, kiu dependas nek de edukado, nek de partnero.

Divido

Oni dividas la seksan konstitucion de homo kutime en 4 ĉefajn grupojn:

  • Malforta konstitucio.
  • Meza konstitucio.
  • Forta konstitucio.
  • Maloftaj konstituciaj variantoj kaj patologia konstitucio.

Tiu divido estas nur konvencio. La spektro de konstitucioj de diversaj individoj estas kontinua. Multaj fakuloj dividas la konstitucion en pli ol 4 gradojn, eĉ ĝis 9.

Virinoj kaj viroj kun malforta konstitucio havas malmultan aŭ nenian intereson pri seksumado. Ili povas seksumi 1-2 fojojn semajne aŭ malpli. Okazas, ke ili tute ne seksumas dum monatoj aŭ jaroj kaj ne bezonas seksumadon aŭ apenaŭ bezonas ĝin. Virinoj kun malforta konstitucio ofte ne kapablas orgasmi.

Virinoj kaj viroj kun forta konstitucio estas tre seksemaj: sekso ludas tre gravan rolon en ilia vivo. Viroj kaj virinoj kun forta konstitucio bezonas sekson ĉiutage, ofte eĉ multfoje dum tagnokto. Virinoj kun forta konstitucio kutime orgasmas dum ĉiu koito, ofte multfoje. Virinoj kun forta konstitucio kutime ne bezonas kaj ne volas daŭran antaŭludon dum seksumado. Ju pli forta estas la konstitucio de viro kaj virino, des malpli granda estas ilia inklino al seksaj perturboj. Ankaŭ la fekundeco de viro kaj precipe de virino forte dependas de la konstitucio: ju pli forta estas la konstitucio, des pli rapide venas la gravedeco dum seksa vivo (vidu la tabelon 2).

La seksologoj komencas la esploradon de paciento determinante la konstitucion, ĉar la plimulto de la reagoj al seksaj problemoj dependas antaŭ ĉio de la konstitucio.

Tipaj karakterizoj de konstitucio

Tabelo 1. Ĉe viroj (pri maloftaj konstituciaj variantoj temos poste, vidu "Specifikeco de vira kaj virina konstitucio"):

malforta meza forta
vekiĝo de seksemo post 14 jaroj 12-14 jaroj 9-11 jaroj
unua ejakulo post 15 jaroj 13-15 jaroj 10-12 jaroj
masturbado malofta aŭ nenia ofta nur en juna aĝo ofta
seksaj disturboj oftaj maloftaj neniaj
hararo virina tipo aŭ lanugo vira tipo vira tipo kaj ne nur puba
femura indekso < 1,92 1,92 – 1,98 1,99 aŭ pli

Tabelo 2. Ĉe virinoj:

malforta meza forta
menstruoj regulaj 15 jaroj aŭ pli malfrue 12-14 jaroj 9-11 jaroj
vekiĝo de seksemo 14 jaroj aŭ pli malfrue 11-13 jaroj 8-10 jaroj
unua orgasmo post 30 jaroj aŭ neniam 16-30 jaroj 11-15 jaroj
masturbado neniam malofta ofta
ekgravedo post komenco de seksumado 3-10 jaroj 2 monatoj - 2 jaroj tuj
gravedo danĝero de rompo, ofte grava toksikozo malgrava toksikozo aŭ normala normala
seksaj disturboj oftaj maloftaj neniaj
hararo lanugo aŭ nenia virina tipo vira tipo
femura indekso 1,88 – 1,96 1,97 – 2,00 > 2,00

Memkompreneble, tiuj karakterizoj estas nur tipaj, eblas devioj de certaj karakterizoj. Tamen ili estas sufiĉe forte kunligitaj. Kutime la karakterizoj de individuo situas en du najbaraj kolumnoj, foje en unu kolumno. Se ili estas disĵetitaj en tri kolumnoj, verŝajne la viro aŭ virino devas pridiskuti la sanon kun kuracisto.

Antropometriaj karakterizoj

Kiel videblas en tabeloj, frua aŭ malfrua seksa maturiĝo estas grava por determini la konstitucion. Ĉe la komenco de seksa maturiĝo, ŝanĝiĝas la hormona spegulo de organismo. La seksaj hormonoj ŝanĝas multajn korpajn, fiziologiajn kaj psiĥologiajn signojn de organismo. Ekzemple evoluas duagradaj seksaj signoj: hararo sur pubo, kreskas la mamoj ĉe knabinoj k.t.p. Rilate al antropometrio gravas, ke la seksaj hormonoj ĉe ambaŭ seksoj fermas la zonojn de kresko ĉe tubformaj ostoj kaj tiel ĉesigas ilian kreskon. Tio kaŭzas certajn tipajn korpajn proporciojn ĉe plenkreskuloj de diversaj seksaj konstitucioj.

Femura indekso

Femura indekso (en multaj eŭropaj lingvoj trohantera indekso) [1] estas rilato inter la staturo (alteco) kaj longeco de la gambo ĝis la femura artiko. Viroj kaj virinoj kun forta konstitucio havas pli longan trunkon rilate al la gamboj (vidu tabelojn 1 kaj 2).

Angulo de rektigo de la kubuto

Oni tenas la brakojn etenditaj antaŭen kun kunmetitaj manplatoj kaj provas interproksimigi la kubutojn kiom eble plej multe. Jen la tabelo pri la pozicio de la kubutoj:

Konstitucio Malforta Meza Forta
Ĉe viroj kontaktas estas proksimaj restas rektaj
Ĉe virinoj kontaktas forte kontaktas malforte aŭ proksimas restas (preskaŭ) rektaj

Angulo de rektigo de la gambo

Forta: 175-180 gradoj, oni starante ne povas tute rektigi la gambojn, ĉar la genuoj iomete elstaras.

Meza: 180-185 gradoj, oni povas stari kun rektaj gamboj.

Malforta: pli ol 185 gradoj, oni povas "pli ol rektigi" la gambojn kaj staras kun genuoj iomete kavaj.

La anguloj ĉe genua artiko estas apenaŭ distingeblaj per okuloj. Tamen estas interesa la sekvanta testo. Starantan viron aŭ virinon oni frapas milde sur genua artiko de poste. La personoj kun malforta konstitucio falas aŭ ege perdas la ekvilibron ĉar la rektigaj muskoloj ĉe staro ne estas tensiitaj. Por savi ekvilibron ili bezonas certan tempon por reago.

Mitoj kaj eraroj

Kelkaj libroj kaj interretaj fontoj asertas, ke ekzistas dependeco inter seksa konstitucio kaj rilata longeco de piedaj fingroj. Tamen tiu opinio ĝis nun ne havas certan sciencan konfirmon.

Konstitucio en paroj

Laŭ diversaj pritaksoj nur el 10 ĝis 30 procentoj de paroj havas konstitucion taŭgan unu al alia. Do estas gravega problemo, kiel kunvivi kun diversaj konstitucioj. La malpli aktiva partnero kutime enuas pro troa (el propra vidpunkto) aktiveco de la edz(in)o aŭ kunul(in)o. Precipe la daŭra malkontento de la pli aktiva partnero kaŭzas tension en rilato, kiu povas eĉ konduki aŭ kontribui al rompo. La solvo ofte ne estas facila. La plej akceptebla solvo por ambaŭ kutime estas masturbado de la pli aktiva partnero fare de la malpli aktiva. Tiu solvo ofte taŭgas ankaŭ ĉe multaj aliaj seksaj problemoj, ekzemple diversa daŭro de atingo de orgasmo.

Specifikeco de vira kaj virina konstitucio

Laŭ konstitucio kaj orgasmokapablo la distribuo de viroj kaj virinoj estas tre diversa. La orgasmokapablo (forte rilata al la konstitucio) ĉe virinoj estas multe pli malofta ol ĉe viroj. Laŭ diversaj pritaksoj, el 16% ĝis 30% da virinoj estas frigidaj (ne kapablaj senti orgasmon). Nur ĉirkaŭ 1% da viroj ne kapablas seksumi pro manko de erekto eĉ en juna aĝo aŭ ne kapablas atingi orgasmon. Aliflanke, relative multaj (laŭ diversaj pritaksoj de 1% ĝis 4%) da virinoj estas tiom hiperseksaj, ke ili bezonas dekojn aŭ eĉ centojn da orgasmoj por kontentiĝi. Tiom hiperseksaj viroj praktike ne ekzistas. Tial la intencoj, konsiloj de amikinoj kaj "fakuloj" en diversaj forumoj "trovu viron kun sama temperamento" ne estas realigeblaj. Ĉe plej seksemaj virinoj la kontento post koito daŭras nur kelkdekojn da sekundoj, poste eĉ post centoj da orgasmoj revenas la seksa ekscitiĝo kaj la virino ne povas kontentiĝi. Tiu stato estas genetike difinita, ne estas kuracebla kaj tiaj virinoj suferas sendepende de ĉeesto aŭ manko de seksumado. La frigideco estas iam sanigebla per (kutime prudenta kaj daŭra) hormona pritrakto.

Genetiko de la seksa konstitucio

La genetika komponanto de la seksa konstitucio estas la plej grava komponanto. Tamen la genetiko de la seksa konstitucio ne estas bone esplorita. Sendube, multaj genoj estas rilataj, precipe en seksaj kromosomoj X kaj Y.

Ŝajnas, ke la heredeco ĉe virinoj similas al tio ĉe lupa faŭko kaj lepora lipo: ne ekzistas difekta geno, la ekstremajn situaciojn kaŭzas neordinare malfavoraj kombinaĵoj de laŭnormaj genoj. La diferenco estas tia, ke ĉe lupa faŭko kaj lepora lipo la diferenco inter seksoj ne estas signifa, sed tiu meĥanismo de heredeco ĉe seksa konstitucio estas tipa nur por virinoj. Sekve la rolo de X-kromosomo estas grava. Tiu meĥanismo kaŭzas ankaŭ, ke okazoj de ekstremaj situacioj ĉe virinoj - frigideco unuflanke kaj hiperseksemo aliflanke - estas genetike neeviteblaj.

Eksteraj ligiloj

1. http://yqyq.net/69116-Seksual_naya_sovmestimost_partnerov_Tipy_polovoiy_konstitucii.html (en la rusa).

2. http://www.bestreferat.ru/referat-73163.html (en la rusa).

Literaturo

100. Vasilĉenko G.S., Agarkova T.E., Agarkov S.T. kaj aliaj: Seksopatologio. Eldonejo "Medicino", Moskvo 1990 (en la rusa).

Tags:

Seksa Konstitucio DividoSeksa Konstitucio Tipaj karakterizoj de konstitucioSeksa Konstitucio Antropometriaj karakterizojSeksa Konstitucio Konstitucio en parojSeksa Konstitucio Specifikeco de vira kaj virina konstitucioSeksa Konstitucio Genetiko de la seksa konstitucioSeksa Konstitucio Eksteraj ligilojSeksa Konstitucio LiteraturoSeksa KonstitucioOrganismoReproduktadoSeksumado

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

TerotagoAristoteloProcelarioformaj birdojFinnlandoMilena VelbaSten JohanssonFrancisco de GoyaCLeviloErotikaj helpilojNordorienta ItalioBankoBaskin-RobbinsAtal Bihari VajpayeeUniversala Kongreso de EsperantoAzerbajĝanoSaluton, Mondo!EjakuloListo da Esperanto-vortarojVivciklo de programareldonoBraveheartModelo de IsingVaajakoskiISBNMonda loĝantaroFluganta SpagetmonstroNudismoMia najbaro TotoroHalterlevoHonduroTeogonioAnusa seksumadoSomera tempoIslamoHistorio de Pitkarna InsularoDufenila ketenoSámuel Tessedik (pastro, 1742–1820)SportoBaza enspezoSalcburgoFediversoTemplo de KopenhagoKlasika mekanikoSonoRublovo-Arĥangelskaja linio (Moskvo)Nacia Revolucia ArmeoBudho GotamoWilhelm HegelerLingvistikoFritz MachoCarolin WeemeyerJodie FosterSeksoMoskvoEzopoIrlanda lingvoUsona departemento pri laboroLaure Patas d’IlliersNeforgesuminoEsperanto-Asocio de BritioHeidelbergKoreio15938 BohnenblustProjekto Toho🡆 More