Samurajo (japane 侍 (さむらい), samurai), ankaŭ nomata buŝi (japane 武士 (ぶし), bushi), estis ano de la japana militista klaso en ŝoguna reĝimo antaŭ la industria epoko.
Ili heredis militarton kaj estis rigide hierarkiigitaj per pluraj tavoloj de mastro-servistaj rilatoj. Ili respektis antaŭ ĉio honoron, bravecon kaj lojalecon.
Samurajo | |
---|---|
profesio | |
Informoj | |
Eble sama | bushi |
Dum miloj da jaroj de japana historio ekzistis kaj ekzistas diversformaj glavoj—tranĉi- aŭ pik-armiloj. Sed kiam oni ĝenerale parolas pri "japanaj glavoj", tiu ĉi esprimo indikas precipe la glavojn uzitajn de japanaj samurajoj, inter ili taĉi, odaĉi, katano ktp.
La japana vorto "samurai" devenas de la verbo "saburau" signifanta "servi". Ekde la fino de la 12 jarcento ĝis 1868, la samurajoj estris Japanion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Samurajo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.