Samea Lingvaro

La sameaj lingvoj estas lingvaro parolata de la sameoj en nordaj Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio (Kola duoninsulo).

Almenaŭ 33000 sameoj parolas la samean, plej multaj la nord-samean. "La samea lingvo" (konsiderata kiel unu sama lingvo) estas oficiale rekonata kiel minoritata lingvo en Svedio.

Samea Lingvaro
Samea lingvaro
Sámegiella
lingva familio
Finn-samea lingvarofinn-ugra lingvaro
Parolata en Norvegio, Finnlando, Svedio kaj Ruslando
Parolantoj ĉirkaŭ 24,000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Uralaj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en unuopaj komunumoj en Finnlando, Norvegio kaj Svedio kiel agnoskata minoritata lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 smi (pliaj Sameaj lingvoj)
Kelkaj unuopaj lingvoj havas propran enlistaĵon
  Glottolog saam1281
Angla nomo Sámi
Franca nomo langues sames
Samea Lingvaro
Samea Lingvaro
vdr

La samea(j) lingvo(j) apartenas al la Finno-Ugra grupo de la Urala lingvofamilio.

Sameaj vortoj en Esperanto: samea, boaco (samee "boazu" - tiu besto ja ankaŭ dum jarcentoj estas bazo de samea vivo), jojko, tundro.

En Esperanto

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro. Tiukadre la artikolo La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon, de Marie Roué, temas pri la ekologiismaj konceptoj inter Sameoj, nome pri la minacoj kiuj endanĝerigas la paŝtejojn de iliaj boacoj.

Muziko

Aŭdeblis kanto Bajimusas (tegmentopinto) en la samea (Sámi ) dum la Eurovision minorities languages 2022.

Klasifiko de sameaj lingvoj

Ekzistas 11 diversaj sameaj lingvoj (9 estas nuntempe parolataj), kiuj estas grandparte nekompreneblaj inter si. Ili dividiĝas al du ĉefaj grupoj, orientaj kaj okcidentaj sameaj lingvoj. Apudaj lingvoj foje similas unu la alian multe, sed en kelkaj kazoj estas granda diferenco eĉ ĉe apudaj lingvoj. Ses plej grandaj lingvoj havas skribitan formon. La taksoj pri la nombro de parolantoj varias multe. Sameaj lingvoj de okcidento al oriento estas jenaj:


En iuj fontoj estas krome menciata kainu-samea lingvo, kiu estis parolata pli sude en Finnlando kaj Karelio. Tamen multaj sameoj ne parolas la samean.

Ecoj

En la Samea oni kutime ne distingas inter maskla kaj ina pronomoj (kiel ĉe ri de la riistoj). Difina artikolo ne ekzistas, nek distingo inter pluralo kaj singularo ĉe substantivoj. Verboj fleksias malsame laŭ la aganto, ĉu estas mi, vi, aŭ "ri".

Ankaŭ ekzistas specifaj fleksioj por neaj verboj. La nea verbo mem ŝanĝiĝas nur laŭ la nombro kaj persono. La tempon kaj modon esprimas la ĉefa verbo, kiu sekvas.

lulesamea nordsamea signifo
Singularo
iv in mi ne
i it vi ne
ij ii li/ŝi/ĝi ("ri") ne
Dualo
en ean ni ambaŭ ne
ähppe eahppi vi ambaŭ ne
äbá eaba ili ambaŭ ne
Pluralo
ep eat ni ne
ehpit ehpet vi (ĉiuj) ne
e eai ili ne

La Samea enhavas multajn vortojn pri naturo kaj pri boacado. Ekzistas aro da vortoj por "neĝo". Tiel eblas priskribi la aspekton kaj konsistecon de neĝo. Samas pri pejzaĝoj, por priskribi montojn, akvofalojn ktp. En la boacado oni havas multe da vortoj por "boaco", por priskribi aĝon, sekson, koloron ktp. de boaco.

Same kiel ĉe aliaj lingvoj oni enkondukas fremdajn neologismojn en la Samean, kaj dum la 20-a jarcento oni enigis multajn novajn vortojn, laŭ la teknika kaj socia evoluoj. En la Lulea Samea, ekzemple, plejmultaj fremdvortoj ekhavas finaĵon -a: presidentta, departemennta, kultuvrra, studenta, e-poassta ("retpoŝto"), webba ("reto", laŭ la Angla web).

Alfabetoj

Sameaj lingvoj uzas plivastigitan latinan alfabeton. Unuaj provoj skribi la samean estis faritaj jam en fino de 18-a jarcento, sed la evoluon de skriba formo malhelpis manko de unueca ortografio. Nur en 1978 la nord-samea ricevis unuecan ortografion, kiu estas uzata en ĉiuj tri landoj.

Nord-samea: Áá Čč Đđ Ŋŋ Šš Ŧŧ Žž
Anar-samea: Áá Ââ Ää Čč Đđ Šš Žž
Skolt-samea: Áá Ââ Čč Ʒʒ Ǯǯ Đđ Ǧǧ Ǥǥ Ǩǩ Ŋŋ Õõ Šš Žž Åå Ää ( moliga signo ´)
Lule-samea en Svedio: Áá Åå Ńń Ää
Lule-samea en Norvegio: Áá Åå Ńń Ææ
Sud-samea en Svedio: Ää Öö Åå
Sud-samea en Norvegio: Ææ Øø Åå

Kildin-samea lingvo uzas plivastigitan cirilan alfabeton: Аа Ӓӓ Бб Вв Гг Дд Ее Ёё Жж Зз Ии Йй Ӣӣ Кк Лл Ӆӆ Мм Ӎӎ Нн Ӊӊ Ӈӈ Оо Пп Рр Ҏҏ Сс Тт Уу Фф Хх Цц Чч Шш Щщ Ъъ Ыы Ьь Ҍҍ Ээ Ӭӭ Юю Яя Јј Ѣѣ ʼ.

Specimenoj

La Patro Nia:

Nord-Samea

    Áhččámet, don guhte leat almmis.
    Basuhuvvos du namma.
    Bohtos du riika.
    Šaddos du dáhttu,
    mo almmis nu maiddái eatnama alde.
    Atte midjiide odne min beaivválaš láibbi.
    Ja atte midjiide min suttuid ándagassii,
    nugo miige ándagassii addit velggolaččaidasamet.
    Alege doalvvo min geahččalussii,
    muhto beastte min bahás eret.
    Dasgo du lea riika ja fápmu ja gudni agálašvuhtii.
    Ámen.

Lulea Samea:

    Áhttje mijá
    guhti le almen.
    Ájlistuvvus duv namma.
    Båhtus duv rijkka.
    Sjaddus duv sidot gåk almen,
    nåv aj ednamin.
    Vatte midjij uddni mijá bäjvvásasj lájbev.
    Ja luojte midjij suttojdimme ándagis,
    nåv gåk mij aj luojttep mijá velgulattjajda.
    Ja ale mijáv gähttjalibmáj lájddi,
    ájnat várjjala mijáv bahás.
    (Juhte duv le rijkka ja fábmo ja herlukvuohta ihkeven ájggáj.)
    Amen.

Ekzemploj pri vortaj diferencoj inter sameaj lingvoj

vorto/lingvo nordsamea sudsamea lulesamea anarsamea skoltsamea
Kantocigno njukča njuktje sjnjuktja njuhčâ (jesmi) njuhčč
Reĝa aglo goaskin aarhtse, sååjte goasskem kuáskim kuäʹcǩǩem
Nikteo skuolfi vaarhuge, jïjsenledtie guvggo skyelfi, jievjâoppuv tuõddârhõʹppi

Fonto: Samelingva birdovortaro

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Samea Lingvaro En EsperantoSamea Lingvaro MuzikoSamea Lingvaro Klasifiko de sameaj lingvojSamea Lingvaro EcojSamea Lingvaro AlfabetojSamea Lingvaro SpecimenojSamea Lingvaro Ekzemploj pri vortaj diferencoj inter sameaj lingvojSamea Lingvaro ReferencojSamea Lingvaro Vidu ankaŭSamea Lingvaro Eksteraj ligilojSamea LingvaroFinnlandoKola duoninsuloNorvegioRusioSameojSvedio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

EzopoKavaliro en tigra feloKumenoDigestadoPoacojVojaĝo al KazohinioLernejoPruoFingrumadoLucky LucianoSenpenetra seksumadoEŭropa Tenisa Asocio2024IndonezioRusa lingvoBovoEsperanto Koresponda ServoSuna eklipsoSaint-Aignan (Morbihan)KooperativoIliadoOuriqueStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojEdmund HaulerBudho GotamoUnuiĝinta ReĝlandoWayback MachineVeroRasismoInternacia Junulara KongresoPilgrimantoj irantaj al preĝejoMalvola orgasmoAnne FrankUniversala Esperanto-AsocioMaristo LunoJunulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2012Sandrine KottMatthieu RicardOperaciumoKleopatro la 1-a15938 BohnenblustGermanioTerotagoPaseroformaj birdojUrinadoAriana GrandeMichael Jackson18-a de junioEjakuloLingvoVaajakoskiCUMAlbert ŠkarvanThe Home DepotKristaloDaruga lingvoOrbăuAzumanga DaioErogenaj zonojLuzacia NisoBrother BearLandetePolaj filmojRaphael LemkinEsperanto-USASoconzelKatalunioSeksumadoAsocio de Tenisaj ProfesiulojTeknologio🡆 More