Sambalpur laŭ odia lingvo ସମ୍ବଲପୁର estas universitata urbego en orienta Barato, en subŝtato Odiŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.
Sambalpur | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 768001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 83° 58′ O 21.4583.96666666666721° 27′ N, 83° 58′ O [+] | ||
Alto | 135 m [+] | ||
Areo | 50,75 km² (5 075 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sambalpur [+] | |||
Sambalpur havis populacion de 183 383 en 2011 (kun la plena aglomeraĵo 269 575) kun legopovo 86%, signife pli alta, ol la landaveraĝo (74%).
Sambalpur derivas sian nomon de la diino Samalej, kiu estas la reganta diaĵo de la regiono. Historie ĝi ankaŭ estis konata kiel "Sambalaka".
Sambalpur situas laŭ rivero Mahanadi 151 metrojn super la marnivelo. Rajgarh troviĝas 77, Rourkela 123, Kataka 229, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 234, Rajpur 243, Brahmapur 254, Puri (Odiŝo) kun maro 267, Kolkato 470, tutlanda ĉefurbo Delhio 1048, Mumbajo 1196 kilometrojn (aere) [1].
En la 13-a jarcento reganto kreis sian propran regnon de Sambalpur. En 1800 la princa ŝtato Sambalpur estis konkerita de Maratha Imperio. Nur kvar jarojn poste la britoj konkeris Sambalpur, kiuj regis ĝis la sendependeco (1947). Intertempe la municipo estis formita en 1883.
La ekonomio de Sambalpur estas baze dependa de la komerco, sed la arbaraj produktoj ankaŭ gravas. La loka bazaro estas fama pri teksaĵproduktoj. Tre proksime la akvoenergia centralo tiris la ŝtalajn kaj metalajn industriojn.
En Sambalpur la oficiala lingvo estas la odia lingvo.
En Sambalpur vivas laŭ religioj plejparte hinduoj (89%), iomete islamanoj (8%) kaj kristanoj preskaŭ (2%).
En Sambalpur universitatoj kaj institutoj funkcias.
Sambalpur estas atingebla laŭ 3 fervojaj linioj kaj 5 gravaj vojoj. Komuna rela-voja ponto helpas la trafikon. La plej grava vojo estas la azia ĉefvojo Mumbajo-Kolkato. Resume 5 stacidomoj funkcias en la urbego. Al la proksimaj lokoj kaj urboj aŭtobusoj trafikas. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Bhubanesvar, en pli proksime ĉe Rajpur enlanda flughaveno troviĝas.
Sambalpur havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1487 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-oktobro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-31 °C.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sambalpur, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.