La Salto Angel (laŭ Jimmie Angel, kiu ĝin remalkovris), kiu troviĝas en la sudoriento de Venezuelo estas kun alteco de 978 metroj (plej alta ŝtupo 805 m) la plej alta akvofalo de la mondo.
Ĉe la aborigenoj la akvofalo havas la nomon Kerekupai-Merú, kiu signifas Falo de la akvo ĝis la plej profunda loko en la pemona lingvo.
Akvofalo de Angel | |
hispane: Salto Angel | |
akvofalo | |
Akvofaloj de Angel | |
Lando | Venezuelo |
---|---|
Ŝtato | Bolivaro (ŝtato) Venezuelo |
Naciaj parkoj | Nacia Parko Canaima Venezuelo |
Tipo de akvofalo | Libere falanta |
Rivero | Río Kerep (aŭ Gauja) |
Situo | Salto Angel |
- koordinatoj | 5° 58′ 03″ N 62° 32′ 08″ U / 5.96750 °N, 62.53556 °U |
Alteco | 979 m |
Malkovrinto | Ernesto Sánchez la Cruz Jimmie Angel remalkovris ĝin en 1933 |
- dato | 1912 |
Situo enkadre de Venezuelo | |
Situo enkadre de Sud-Ameriko | |
Vikimedia Komunejo: Angel Falls | |
La akvofalo estas parto de la tiel nomata Gran Sabana; altebenaĵo de ĉ. 450.000 km². Ĝi estas parto de la Nacia Parko Canaima en la venezuela subŝtato Bolivaro. La akvofalo situas je 5 gradoj, 58 minutoj kaj 2 sekundoj norda latitudo kaj 62 gradoj, 31 minutoj 48 sekundoj okcidenta longitudo.
La venezuelano Ernesto Sánchez la Cruz malkovris la akvofalon kiel unua, sed ĝi famiĝis nur post la remalkovro de la usona piloto Jimmie Angel (1899 - 1956). Pro tio venas la nomo "Salto Angel".
Oni atingas la akvofalojn nur per minimume unutaga vojaĝo de Canaima. Tamen la falo apartenas al la plej ofte vizitataj vidindaĵoj de Venezuelo. Plej interesa estas la vizito dum la pluva sezono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Salto Ángel, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.