Salar de Talar estas 46-kvadratajn kilometrojn granda salebeno (sekigita sala lago) situanta en la alta parto de la nordaj ĉiliaj Andoj, ĉe alto de 3.950 m.
Ĝi estas parto de aro de salaj lagoj kaj salaj ebenaĵoj ĉe la antaŭmontetoj de vulkana ĉeno laŭ la orienta flanko de la multe plej granda Salar de Atacama.
Salar de Talar | ||
---|---|---|
salebeno • akvokolekta areo [+] | ||
Situo | Antofagasta, Ĉilio | |
- alteco | 3 933 m [+] | |
- koordinatoj | , 67° 41′ 0″ U -23.98333333-67.6833333323° 59′ 0″ S, 67° 41′ 0″ U [+] | |
Akvokolektejo | 501,2 km² (50 120 ha) | |
Areo | 46 km² (4 600 ha) [+] | |
Salar de Talar | ||
Vikimedia Komunejo: Salar de Talar [+] | ||
La salan ebenaĵon limas okcidente Caichinque kaj oriente Cerro Medano. Tiu lasta estas monto kun apartaj grizaj kaj brunaj koloroj, kiuj bele kontrastas al la brila blanko de la surfaco de la salebenaĵo. Granda lafa fluo de la vulkanaro de Caichinque kreis du partojn, kiuj eniras en la Salar de Talar.
La klimato en la regiono estas arida kun meza jara pluvkvanto de ĉirkaŭ 150 mm. Salar de Talar estas parto de la seka centra anda regiono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Salar de Talar, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.