SOAP estas protokolo, konstruita sur HTTP aŭ SMTP kiu permesas kontakti objektojn sur serviloj pere de XML.
SOAP estas angla mallongigo de Simple Object Access Protocol – "simpla protokolo por atingi objekton". La prononco de SOAP en la angla estas [sop] (kaj ĝi signifas sapo).
SOAP | ||
---|---|---|
komputila retkomunika protokolo • serio vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | SOAP: Simple Object Access Protocol • SOAP 1.1 • SOAP 1.2 vd | |
Ĝi estas protokola specifaĵo por interŝanĝi strukturhavan informon dum la implementado de retservoj en komputilaj retoj. Ĝi dependas de la XML informaro por sia mesaĝa formato, kaj ordinare dependas de la aliaj aplikaĵ-nivelaj protokoloj, plej notinde Hiperteksta Transporta Protokolo (HTTP) aŭ Simpla Mesaĝa Transporta Protkolo (SMTP) por mesaĝa negocado kaj transsendado.
SOAP povas formigi la fundan nivelon de retserva protokola stako, provizante bazan mesaĝadan kadron por retaj servoj. La XML-bazita protokolo konsistas el tri partoj:
SOAP havas tri ĉefajn karakterigojn: etendeblon (sekurigo kaj WS-enkursigado estas inter la etendaĵoj evoluigataj), neŭtralecon (SOAP povas esti uzata per ia transporta protokolo kiel HTTP, SMTP, TCP, UDP aŭ JMS) kaj sendependecon (SOAP permesas ĉian programan modelon).
Kiel ekzemplo el ĉio, kion SOAPaj procedoj povas fari, aplikaĵo povas sendi SOAPan mesaĝon al servo, kiu ebligis retservojn kiel landmerkada premia datumbazo- kun la argumentoj por serĉo. La servo redonas XML-formigitan dokumenton kun la rezultataj datumoj, ekz. premioj, lokoj, trajtoj. Ĉar la datumo redoniĝis en normigata maŝin-legebla formato, ĝi povas poste integriĝi rekte al la petanta aplikaĵo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article SOAP, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.