Roger BERNARD (proksimuma prononco , naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1907, mortis la 10-an de aŭgusto 1997) estis franca esperantisto, stilisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Roger Bernard (slavisto). |
Roger Bernard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1907 |
Morto | 10-an de aŭgusto 1997 (90-jaraĝa) |
Lingvoj | franca • Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • verkisto |
La patro de Roger Bernard esperantiĝis iom antaŭ lia naskiĝo. Li estis sekretario de la grupo en Saint-Denis, sed forlasis sian aktivecon pro transloĝiĝo.
Roger Bernard esperantiĝis en 1931 por partopreni en la 24-a Universala Kongreso en 1932 en Parizo. Li aktivis en la Pariza esperantista kabaredo kaj verkis multajn kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de la "Bolanta kaldrono" (1933-1939) kaj de "La tri koboldoj" (1949-1956), animita de Raymond Schwartz. Li tradukis por la antaŭmilitaj Esperantaj radio-dissendoj de la Franca radio (la esperantistoj disponis pri unu horo semajne) teatraĵojn de Jules Romains, Paul Géraldy, Charles Vildrac, Georges Courteline kaj aliaj. Por la 42-a Universala Kongreso en Marseille en 1957 li tradukis Topaze de Marcel Pagnol laŭ instigo de Gaston Waringhien, kiu poste tamen ne estis prezentita. Laŭ instigo de la reĝisoro de la antaŭmilita Esperanta teatrogrupo, Marc Darnault, li poste tradukis La Ŝipego Tenacity de Vildrac. Sekvis tradukoj el Jean-Paul Sartre. En 1964, li ludis etan rolon en la esperantlingva filmo de Jacques-Louis Mahé, Angoroj.
En la 1930-aj jaroj li partoprenis en la traduko de La mizeruloj (Victor Hugo), sed Literatura Mondo ne povis ĝin publikigi. Flanke menciindas ke li lerte tradukis ankaŭ plurajn kanzonotekstojn de Édith Piaf, ekzemple la faman kanzonon La vie en rose.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Roger Bernard (esperantisto), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.