Pravigo De La Rajtoj De Virino

Pravigo de la Rajtoj de Virino (anglalingve A Vindication of the Rights of Woman) estas filozofa kaj politika traktato redaktita de la brita verkistino Mary Wollstonecraft en 1792.

A Vindication of the Rights of Woman
Pravigo De La Rajtoj De Virino
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mary Wollstonecraft
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1792
Ĝenro eseo
Pravigo De La Rajtoj De Virino
vdr
Pravigo De La Rajtoj De Virino
Unua eldono de Pravigo de la Rajtoj de Virino : kun Emfazoj pri Politikaj kaj Moralaj Temoj

Tiu teksto estas iasence la sekvo de Pravigo de la Rajtoj de Homoj (1790).

Enhavo

Ĝi estas tre hibrida teksto, samtempe politika traktato, libro pri ĝentilaj manieroj aŭ eseo pri edukado. Por pridiskuti la situacion de virinoj ene de la tiama socio, Wollstonecraft emfazas la konektojn inter kvar konceptoj : rajtoj, racio, virto kaj devo. Rajtoj kaj devoj estas laŭ la verkistino tute kunligitaj — se oni havas civitanajn rajtojn, tiam oni ankaŭ havas civitanajn devojn. Pri tio ŝi konkludas, ke « sen rajtoj ne povas ekzisti devoj ».

En la libro, unu el la ĉefaj argumentoj de Wollstonecraft estas la apogo de raciema edukado por virinoj, por ke ili kapablu plene kontribui al socio. La verkistino respondas acerbe al moralaj aŭtoroj kiel James Fordyce kaj John Gregory, aŭ al edukadfilozofoj kiel Jean-Jacques Rousseau, kiuj kutime asertas ke virino ne bezonas racieman edukadon : en fama ekstrakto de Émile, Rousseau eĉ sugestas ke oni eduku edzinojn por la plezuro de viroj. Tute kontraŭe, Wollstonecraft persiste asertas, ke edzinoj fariĝu la raciemaj « kunulinoj » de la edzoj. Ŝi rimarkas ke, se iu socio decidas konfidi la edukadon de siaj infanoj al la virinoj, tiam la virinoj devas esti sufiĉe kleraj por transdoni la sciadojn al la venonta generacio. Wollstonecraft opinias ke virinoj estas stultaj kaj malprofundaj : ŝi eĉ priskribas ilin kiel « spanielojn » kaj « ludilojn ». Ŝi tamen asertas, ke tio ne rezultas el natura manko de komprenpovo, sed devenas de la viroj, kiuj malpermesis la altkvalitan edukadon de virinoj. Wollstonecraft volonte plu priskribas la konsekvencojn de tia malpermeso por virinoj. Ŝi poete skribas jenon : « Instruita depost infaneco ke beleco estas la sceptro de virino, la menso modlas sin laŭ la korpo, kaj, turniĝante en sia ora kaĝo, nur strebas al la plibeligo de sia karcero ».

Edukada plano

Tiame, la malfrua 18-a jarcento, virinoj ne rajtis posedi posedaĵon kaj partopreni en la politika areno ĉar ili estis - laŭleĝe. - esence konsiderata frivola, intelekte limigita, emocia kaj neinformita, kaj mankanta la kapablo fari decidojn - simile al la maniero kiel infanoj estas perceptataj hodiaŭ aŭ al la maniero kiel sklavoj de ĉiuj seksoj kaj aĝoj estis perceptitaj en la pasinteco - estas evidente ke la aŭtoro kontraŭstaras ajna ideo, kiu atribuas internan econ, bonan aŭ malbonan, al unu el la seksoj.

Laŭ la aŭtoro la frivolemo kaj malstreĉo de intelekto atribuita al virinoj estis vere obscenaj. Ŝi vokis la virinojn de sia tempo "malestimi la molecon de la menso, la rafinitan sentemon kaj la dolĉecon de niaj obeemaj manieroj, kiuj supozeble estas karakterizaĵoj de la malforta sekso. Mi ŝatus montri (...) ke la unua nobla celo por strebi estas konstrui la karakteron de homo, sen ajna seksa diferenco."

Kiam Wollstonecraft temigis la gravecon akiri edukadon por virinoj ŝi emfazis ke "se nur viroj bonkore rompus niajn ĉenojn, kaj kontentiĝos pri racia amikeco anstataŭ blinda obeemo, ili trovos nin pli atentajn filinojn, pli amajn fratinojn, pli fidelajn edzinojn. , kaj pli prudentaj patrinoj - unuvorte, pli bonaj civitaninoj. Ni tiam povos ami ilin, la virojn, veran amon, ĉar ni lernos nin respekti."

Krom la ĝeneralaj filozofaj argumentoj, Wollstonecraft ankaŭ ellaboras originalan edukadan planon. En la 12-a ĉapitro, « Pri Nacia Edukado », ŝi proponas ke ĉiujn infanojn oni sendu al « kampara taga lernejo » (country day school), kaj ke oni ankaŭ eduku ilin hejme, por « inspiri amon de hejmo kaj de la hejmaj plezuroj ». Ŝi cetere asertas, ke lernanteco devus estis gea, ĉar viroj kaj virinoj, kies edziĝoj estas « la cemento de socio », devus esti « edukitaj laŭ la sama modelo ».

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Pravigo De La Rajtoj De Virino EnhavoPravigo De La Rajtoj De Virino Edukada planoPravigo De La Rajtoj De Virino Vidu ankaŭPravigo De La Rajtoj De Virino Eksteraj ligilojPravigo De La Rajtoj De Virino1792Angla lingvoBritioFilozofioMary WollstonecraftPolitiko

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

EsperantistoHinda arkitekturoFelikso de BurgundioListo de asteroidoj (2001–3000)Rejnlando-PalatinatoPakistano1966OknacojItallingva Svislando1787Programo ArtemisOseta Vikipedio65803 DidimoFondaĵo VikimedioBiblioGoogleSistemo LPermesilo Creative CommonsHistorias impúdicasGenezoArkitekturoVirgulininsulojDair az-ZaŭrĜermolisto de belgaj esperantistoj26-a de martoSomera Olimpiko 1956HesioArcaicam EsperantomAriadna GilŜaltiloAndrás Pál (astronomo)KvinslandoAntikva RomoTheo JamesBigas LunaKantono Morgan (Okcidenta Virginio)Lola26-a de aŭgustoGalaksioCergyNeolitika arkitekturoZborov (Ukrainio)Meksiko8-a de aŭgustoReligioSandviĉo (seksumado)Publika havaĵoNord-IrlandoCambridgeshirePornhubSamsungPuberecoUniversala Kongreso de EsperantoBianca Maria MedaGoogle ChromeSojoGubernio Dair az-ZaŭrHarry S. TrumanAmila tribromoacetatoAinOsnyŜakoWayback MachineOroK.E.P.Listo de asteroidoj (9001–10000)Metilamino🡆 More