Pokémon (japane: ポケットモンスター [poketto monsutā], de la angla Pocket Monsters = "Poŝaj Monstroj", mallongigo: ポケモン [pokemon]) estas unuflanke serio de rolaj videoludoj por diversaj videoludiloj de Nintendo, kaj aliflanke ankaŭ la nomo de pli ol 809 malsimilaj fikciaj bestoj en tiuj ludoj. Post la apero de la du unuaj ludoj en 1996, el la sama koncepto estis faritaj ankaŭ serioj animeaj kaj mangaaj, kolektkarta ludoj kaj aliaj produktoj. Pokémon estis en 2007 konsiderata kiel la dua plej sukcesa serio de videoludoj pro 155 milionoj da kopioj venditaj.
Pokémon | |
---|---|
Eldoninto | Nintendo |
Pokémon | |
---|---|
plurkomunikila serio | |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Originala nomo | ポケットモンスター |
TAĜIRI Satoŝi elpensis la serion. Lia ŝatokupo, kaptado de cimoj, inspiris lin. Kiel cimojn, la rolulo "pokémon-trejnisto" kaptas sovaĝajn pokémon-ojn. Sovaĝa Pokémono ne havas trejniston. Por kapti kaj iĝi trejnisto de iu Pokémono, la pokémon-trejnisto devas uzi pilkon nomitan angle "pokéball" (japane: モンスターボール [monsutābōru]). Post kaptado, pokémon-oj povas batali kontraŭ pokémon-oj de aliaj trejnistoj. Pokémon-o kiu venkas alian pokémon-on en batalo ricevas spertpoentojn. Se pokémon-o ricevas sufiĉe da spertpoentoj, ĝi atingas supran nivelon de forteco.
La frapfrazo de Pokémon estas en la japana lingvo "ポケモンゲットだぜ! (Pokemon getto daze!?)" aŭ "Gotta catch 'em all" en la Angla lingvo. En Esperanto, tio signifas "Mi ekhavas pokemonon!" kaj "Vi devas kapti ĉiujn" respektive. De 2003 ĝis 2013, la Nordamerika filio de la pokemona kompanio, Pokémon USA, Inc. (poste renomiĝis "The Pokémon Company International"), ne uzis la frapfrazon.
De 1996 ĝis 2018, estis publikigitaj sep generacioj de Pokémon-videoludoj. En ĉiu generacio, novaj Pokémonoj unue aperis, tiel ke la nombro da Pokémonoj kreskis de 151 en 1996 ĝis 809 en 2018.
La unuaj ludoj estas Pokémon Red kaj Blue (Blue estas Green en Japanujo). Ili aperis en la japana lingvo en 1996. En Japanujo ankaŭ aperis Blue, kiu estas versio nur por Japanujo kun pli novaj bildoj kaj sonoj.
La duaj ludoj estas Pokémon Gold kaj Silver kaj poste aperis Pokémon Cristal.
La triaj ludoj estas Pokémon Ruby kaj Sapphire kun refaroj de la unuaj ludoj sub la nomoj, Pokémon FireRed kaj LeafGreen kaj poste aperis Pokémon Emerald.
La kvaraj ludoj estas Pokémon Diamond kaj Pearl kun Pokémon Platinum. Poste aperis la refaroj Pokémon HeartGold kaj SoulSilver.
La kvinaj generacioj estas Pokémon Black kaj White. Post du jaroj aperis Pokémon Black 2 kaj White 2 en la sama regiono de ludado.
En oktobro 2013 aperis du novaj ludoj- Pokémon X kaj Y kun novaj Pokémonoj. Ili estas la unuaj Pokémonaj ludoj por la konzolo Nintendo 3DS. En Novembro 2014, Pokémon Omega Ruby kaj Alpha Sapphire aperis.
La sepaj ludoj, Pokémon Sun kaj Moon, aperis en novembro 2016. La sekvaj ludoj, Pokémon Ultra Sun kaj Ultra Moon, aperis en novembro 2017. Ĉi tiuj ludoj okazas en la regiono Alola.
Pokémon Sword and Shield aperis en novembro 2019, okazanta en la regiono Galar.
Pokémon Scarlet and Violet aperis en februaro 2022, okazanta en la regiono Paldea.
La televidserio Pokémon sekvas la aventurojn de Ash (Satoshi japane). Kiel en la ludoj, Ash volas iĝi Pokémona ĉampiono, kaj tiucele devas kapti diversaj Pokémon-ojn kaj venki diversajn estrojn. Li vojaĝas tra la universo de Pokémon kun siaj geamikoj.
Pokémon Go estas videoludo por man-tenataj elektronikaj iloj, precipe inteligentaj telefonoj kaj tabulkomputiloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pokémon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.