Piedtretado estas okupo kaj seksa praktiko ligita al plezuro estigata de perpieda tretado.
Homoj preferantaj la piedtretadon ŝatas se alia homo tretas ilin per siaj piedoj aŭ perpiede puŝas (batas) ilin, aŭ estas kontraŭe: ili mem faras tion ĉi al partnero. Tretado povas okazi kun uzado de piedvestaĵoj aŭ nudpiede.
La piedtretado estas aparta praktiko, tamen ĝi ofte povas esti priskribata kiel maniero de sadmasoĥismo (iam nomata BDSM) aŭ branĉo de piedfetiĉismo. Alia rilata afero estas kraŝfetiĉismo (plezuro pro rigardi homon tretantan aĵojn per siaj piedoj). En kelkaj kazoj ĝi povas malhavi ligon al homa seksumado (ekzemple en sporta agado aŭ kiel perpieda maniero de masaĝo).
Ĉefe praktikado de la piedtretado estas farata de du partneroj: unu estas supre (tretanto) kaj dua estas malsupre (tretato). Plejparte la praktiko daŭras kun virino tretanta viron. Tamen estas ofta ankaŭ piedtretado kun unu viro tretanta alian viron aŭ virino tertanta alian virinon (samseksa tretado). Ekzistas krome maniero kun tretado de ino per piedoj fare de vira partnero, sed ĝi estas pli malofta. Praktikado de peidtretado povas esti antaŭludo sekvata de normala amorado aŭ plenparte sufiĉa sen iu aldonenda agado.
Nuntempe seksuma piedtredado iam havas komercan funkcion kiel unu el pagendaj servoj proponataj de prostituinoj aŭ de erotikaj masaĝejoj (it).
En plimulto da lingvoj mankas aparta vorto aparte signifanta la piedtretadon pro ĝia malofteco. Tamen en kelkaj lingvoj tiu vorto ekzistas kaj estas uzata: ekzemple en la rusa lingvo oni ofte uzas vorton трамплинг [trampling] devenantan de angla vorto trampling signifanta perpiedan tretadon; malsimile al angloj rusparolantoj uzadas la vorton трамплинг nur rilate al sekspraktiko (diference de la vorto топтание [ta(o)ptanije]); pro tio ĉi oni povas priskribi la vorton трамплинг en la rusa lingvo kiel apartan terminon por la piedtretado. Ĉi tiel estiĝas rusa verbo трамплинговать [tramplinga(o)vatj]. Same videblas en la pola lingvo: en pollingva interreto oni foje uzas anglodevenan polan vorton trampling [trampling] krom kutima polligva deptanie [deptanje]. Tamen rimarkeblas ke tiuj ĉi vortoj (aperintaj ĉefe per enreta komunikado) funkcias kiel slangaĵoj kaj povas esti por plimulto da lingvoparolantoj nekonataj aŭ malbonsonaj.
La piedtretado havas kelkajn tipojn:
Aparte oni distingas kelkajn nekutimajn manierojn:
Tretado per piedoj foje estas parto de masaĝa proceduro. Eŭropanoj ofte opinias ĝin ligita al orientaj tradicioj. Perpieda maniero havas gravan rolon en taja masaĝo kiel kuracproceduro (it). Priskribo de pieda masaĝo en banejo de urbo Tbiliso trobeblas en rakonto de rusa verkisto Aleksandr Puŝkin:
|
Multaj formoj de perpieda premmasaĝo havas longan tradicion kaj postulas spertan mastrumadon. Ekzistas kelkaj reguloj pri efektivigo de la proceduro por plej bona rezulto (kiel indas elekti masaĝiston, kiamaniere okazas la agado; ĉiuj reguloj povas dependi de celoj de la masaĝo). En multaj landoj kaj urboj funkcias diversaj kursoj por profesiaj masaĝistoj.
Aparta branĉo estas la tiel nomata erotika masaĝo. Nuntempe multaj fakaj masaĝejoj proponas piedtretadon al la dezirantoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Piedtretado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.