Paralimpiko: Internacia sporta evento por handikapuloj

La Paralimpiaj Ludoj (aǔ Paralimpikoj) estas la Olimpiaj Ludoj por sportistoj kun korpa malkapablo.

La unuaj mondaj sportaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj okazis en 1948 paralele al la Someraj Olimpikaj Ludoj. Ekde la jaro 1960 la Mondaj Konkursoj por malkapabluloj estas regule organizataj kaj ekde 1992 la Paralimpiaj Ludoj estas organize ligataj al la Someraj Olimpiaj Ludoj kaj okazas samloke kiel la Olimpiaj Ludoj tri semajnon poste. La unuaj Vintraj Paralimpiaj Ludoj okazis dum 1976 en Svedio. Krom la Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj okazas ankaŭ sporta evento nomata Surdolimpiaj Ludoj (angle Deaflympics) por surduloj kaj Specialaj Olimpikaj Ludoj (angle Special Olympics) por homoj kun mensa malkapablo respektive retardiĝo.

Paralympic Agitos
emblemo de la internacia paralimpika komitato kaj la emblemo sur la paralimpika flago

Pri la vorto

La esprimo „Paralimpiaj Ludoj“ komence kreiĝis kiel kunmetaĵoj de la esprimoj paraplegio kaj Olimpiaj Ludoj. Por reprezenti ankaŭ sportistojn kun aliaj malkapabloj ol paraplegio, la vorto poste novdefiniĝis kaj nun konsistas el la greka vortero παρά- (para-, "apud") kaj Olimpiaj Ludoj, por esprimi la proksimecon al la Olimpika movado kaj la apudecon de la Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj. La vorto unuafoje oficiale uziĝis dum 1988 en Sud-Koreio okaze de la tiamaj Someraj Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj.

Historio

Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj 
Sinjoro Ludwig Guttmann
Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj 
Oscar Pistorius kuras ĉe trako la 8an de julio 2007

Somere de la jaro 1948 proksime de Aylesbury en la vilaĝo Stoke Mandeville (Anglio) 26 kilometrojn nordokcidente de Londono la unuaj mondaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj komenciĝis samtage kiel la Someraj Olimpiaj Ludoj 1948 en Londono. La germandevena neŭrologo Ludwig Guttmann, kiu gvidis la britian Nacian Centron pri Spinaj Vunditoj en Stoke Mandeville, iniciatis la eventon por ligi la sportajn konkursojn de la malkapabluloj kun tiuj de la nemalkapabluloj. Ok fojojn la konkursoj okazis en Stoke Mandeville.

En 1960 la konkursoj okazis unuafoje ekster Anglio, en Romo, ne paralele al la Someraj Olimpiaj Ludoj sed malmultajn semajnojn poste, kaj unuafoje ne nur por paraplegiaj sportistoj, sed por pli granda grupo de korpe malkapablitaj atletoj. Ĝenerale la konkursoj de 1960, oficiale nomataj "Mondaj konkursoj de paralizitoj" konsideratas la unuaj Paralimpiaj Ludoj. Sekve la Paralimpiaj Ludoj okazas ĉiun kvaran jaron, ĉiam samjare kiel la Olimpikaj Ludoj. Ekde 1976 aldoniĝis Vintraj Paralimpiaj Ludoj, unuafoje okazigitaj en Svedio.

En 1984 la komerca organiza teamo de la Someraj Olimpiaj Ludoj de Los-Anĝeleso rifuzis organizi la Somerajn Paralimpiajn Ludojn, asertante ke la evento "ne respondas al la profesieca reputacio de la Ludoj de Los-Anĝeleso". Sekve la municipo Champagne, antaŭurbo de Ĉikago, pretis organizi la tiujarajn Paralimpiajn Ludojn, sed malmultajn monatojn antaŭ la evento tamen rezignis, asertante ke tro mankas financoj. Sekve la ludoj estis dividitaj: la paraplegiaj sportistoj lastfoje havis siajn konkursojn en Stoke Mandeville, dum ĉiuj aliaj Paralimpiaj sportistoj konkursis en la komunumo Hempstead en Novjorkio.

Ekde la Someraj Paralimpiaj Ludoj 1988 la ludoj regule okazas samloke kiel la Someraj Olimpiaj Ludoj. En interkonsento kun la Internaciaj Paralimpika kaj Olimpika Komitatoj de 1991 tia loka ligo fiksiĝis por ĉiuj konkursoj ekde la jaro 1992. Laŭ tiu interkonsento la Paralimpiaj Ludoj ĉiam komenciĝu tri semajnojn post la fino de la Olimpiaj Ludoj. En la Someraj Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj de 1996 malgraŭ tiu interkonsento okazis embarasiga fuŝo: la organizantoj en Atlanta post la fino de la Olimpiaj Ludoj jam komencis malkonstrui la instalaĵojn, tiel ke la Paralimpiaj Ludoj okazis parte kvazaŭ en ruinoj.

En 2020, unuafoje, la Someraj paralimpiaj ludoj de Tokio estis prokrastitaj al 2021 pro la Kronvirusa pandemio de 2019-2022.

Lokoj

Someraj Paralimpikoj

Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Someraj Paraolimpikoj.
Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj 
germana poŝtmarko pri la "Mondaj konkursoj de la paralizitoj" de 1972 en Hajdelbergo
jaro loko ŝtato
1960 Romo Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Italio
1964 Tokio Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Japanio
1968 Tel-Avivo Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Israelo
1972 Hajdelbergo Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Germanio
1976 Toronto Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Kanado
1980 Arnhem Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Nederlando
1984 Stoke Mandeville, Buckinghamshire kaj Hempstead, Novjorkio Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Britio kaj Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Usono
1988 Seulo Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Sud-Koreio
1992 Barcelona Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Hispanio (Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Katalunio)
1996 Atlanta Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Usono
2000 Sidnejo Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Aŭstralio
2004 Ateno Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Grekio
2008 Pekino Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Ĉinio
2012 Londono Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Britio
2016 Rio-de-Ĵanejro Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Brazilo
2021 Tokio Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Japanio
2024 Parizo Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Francio
2028 Los-Anĝeleso Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Usono
2032 Brisbano Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Aŭstralio

Vintraj Paralimpikoj

jaro loko ŝtato
1976 Örnsköldsvik Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Svedio
1980 Geilo Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Norvegio
1984 Innsbruck Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Aŭstrio
1988 Innsbruck Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Aŭstrio
1992 Albertville -Tignes Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Francio
1994 Lillehammer Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Norvegio
1998 Nagano Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Japanio
2002 Salt Lake City Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Usono
2006 Torino Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Italio
2010 Vankuvero Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Kanado
2014 Soĉio Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Rusio
2018 Pyeongchang Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Sud-Koreio
2022 Pekino Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Ĉinio
2026 Milano- Cortina d'Ampezzo Paralimpiko: Pri la vorto, Historio, Lokoj  Italio


En Esperanto

En eta facillingva unupaĝa artikolo oni skizas la historion de la Paralimpiko ekde la unuaj klopodoj fare de militkandikapuloj en Britio en 1948.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Tags:

Paralimpiko Pri la vortoParalimpiko HistorioParalimpiko LokojParalimpiko En EsperantoParalimpiko ReferencojParalimpiko Vidu ankaŭParalimpiko1948196019761992MalkapabloOlimpiaj LudojRulseĝoSomeraj Olimpiaj LudojSpecialaj OlimpikojSportistoSurdecoSurdolimpikoSvedio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Moresnet neŭtralaMagistroIreno el RomoInsulo de la RozojUniversala Kongreso de EsperantoAngla lingvoSeksumadoEŭropoRokokoC++SirioMediaVikioBaza enspezoPornografioOkcidenta civilizoLotte ZweigArmenojHavanoMalvola orgasmoAraba lingvoTonka faboSSHPentristo1-a de majoLinus TolkeGrapfruktoFaktoBaza legolistoBananoAlma mater1919JunioElektroPeruoProksimaĵoj Valencio1746CDATAKontraktoManuel HalvelikBoksadoAzioUnuiĝintaj NaciojMeksikoSumeroVikicitaroRusa lingvoFingrumadoWłodzimierz StaniewskiAlĝerioVikimedia KomunejoManĝejoj en TjumenoNapoSquantoRoterdamoPubviloSkisaltejo Rhodaer Grund (Erfurto)Plutono1660Leonardo da VinciSamueloPropagando en RusioKatolika EklezioMeksikurboKolombioVortoJudojLudvika1986MuzikoSennacieca Asocio Tutmonda🡆 More