Pablo Emilio ESCOBAR GAVIRIA alinome El Patrón (La Patrono) (1-a de decembro, 1949 – 2-a de decembro, 1993) estis kolombia narkotaĵkomercisto kaj narkoteroristo.
Pablo Escobar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pablo Emilio Escobar Gaviria |
Aliaj nomoj | El Patrón • Don Pablo • El Padrino • El Tutur • El Diablo • El Mágico • El Zar de la Cocaína • El Duro • El Baron • El Doctor |
Naskiĝo | 1-a de decembro 1949 en Rionegro, Kolombio |
Morto | 2-a de decembro 1993 en Medelino, Kolombio |
Mortokialo | pafvundo |
Tombo | Medeĝino |
Lingvoj | hispana |
Loĝloko | La Catedral |
Ŝtataneco | Kolombio |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Roberto Escobar |
Edz(in)o | María Isabel Santos Caballero |
Amkunulo | María Isabel Santos Caballero |
Infanoj | Juan Pablo escobar henao • Manuela Escobar |
Okupo | |
Okupo | droglordo • politikisto |
Estante la estro de la kartelo de Medellín, li estas konsiderata unu el la plej brutalaj, ambiciaj kaj potencaj drogkomercistoj en la historio. Je lia plej alta povo, la revuo Forbes vicigis lin sepa inter la plej riĉaj en la mondo, kun riĉaĵo taksita je 30 miliardoj da dolaroj. Laŭ iuj taksoj, Escobar kontrolis 80% de la tuta kokaino kontrabandita en Usonon.
Pablo Escobar estas en Kolombio ĝis hodiaŭ konsiderata la caro de kokaino kaj simbolo de organizita krima agado. Li akiris grandegan kvanton de riĉeco per kontrabando de kokaino kaj ties kontraŭleĝa vendado.
Escobar subaĉetis multajn registarajn oficialulojn, juĝistojn, politikistojn kaj aliajn. Li ofte ekzekutis nekunlaboremajn oficialulojn, kaj forigis iun ajn, kiu minacis lin. Rezulte de ĉi tiu politiko, miloj da homoj estis mortigitaj kaj murditaj. Korupto kaj timigado karakterizis la kolombian sistemon dum la regado de Escobar. Li havis efikan strategion nomatan "plata o plomo", kiu hispane signifas "mono (arĝento) aŭ plumbo" kaj signifis - akcepti subaĉeton (monon) aŭ esti ekzekutita (plumbo - per la kugloj de pafilo). Interalie Escobar respondecis pri la murdo de tri kolumbiaj prezidentaj kandidatoj, la eksplodo de Avianca-Flugo 203, sur kiu pereis cent sep homoj. La celo de Escobar al tiu operacio estis elimini la kandidaton por ĉefministro, Cesar Guirea, kiu subtenis la ekstradician procezon de drogokontrabandistoj al Usono kaj laŭsupoze estis dum tiu flugo. Alia fama ago lia estis la bombadon de 1989 en sekureca konstruaĵo en Bogoto.
Escobar estis konsiderita malamiko de Usono kaj la kolumbia registaro dum por la homoj de Medellín, aparte tiuj de la ladurboj, li estis konsiderita heroo sian tutan vivon, speco de loka Robin Hood. Escobar estis sportŝatanto, oni raportis, ke li financis la konstruado de futbalaj kampoj kaj financis malgrandajn futbalteamojn en la urbo. Li ankaŭ respondecis pri la konstruado de multaj preĝejoj, kaj li gajnis la simpation inter la loka katolika eklezio. Li multe laboris por kulturi sian socian profilon, kaj disĵetis multan monon al la malriĉuloj, por kiuj li ankaŭ konstruis konstruaĵojn. Por tiuj agadojn li kompreneble akiris multajn ŝatantojn. La loka loĝantaro ofte helpis Escobar gardi kaj kaŝi informojn de la aŭtoritatoj
"Nu... lin oni nomis El Patrón ĉar en Kolombio la personojn kiuj estas posedantoj --aŭ propraĵuloj de entrepreno-- oni alinomas "patronoj". Do, la malriĉaj homoj eknomis lin patrono ĉar li estis alvenanta kun du kamionoj al la malriĉaj kvartaloj kaj al ili disdonis por ke ili havu pli bonan manieron nutriĝi"
"Ni povas diri, ke la plej granda mafiulo donita de la 20a jarcento en la mondo nomiĝis Pablo Escobar... ĉar mi ne konis ĝis ĉi tiun momenton --mi ne scias, ĉu vi ja konas lin-- en kiu lando de la mondo unu sola viro, unu sola krimulo, estis povanta mortigi, estis povanta ordoni, la morton de 427 policistoj."
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pablo Escobar, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.