Osso De Cinca

Osso de Cinca estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Bajo Cinca (kies ĉefurbo estas Fraga) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

La loknomo Osso, ĉu etimologie ĉu ne, estas komprenebla kiel Oso, tio estas urso, kaj tial aperas centra urso en la municipaj flago kaj blazono.

Osso de Cinca
Osso De Cinca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22532
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 638  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo , 0° 11′ O 41.6650.1908333333333341° 40′ N, 0° 11′ O [+]
Alto 164 m [+]
Areo 27,655609 km² ( 276 5.5 609 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Osso De Cinca
Osso de Cinca (Provinco Ŭesko)
Osso de Cinca (Provinco Ŭesko)
DEC
Osso de Cinca
Osso de Cinca
Situo de Osso de Cinca
Osso de Cinca (Hispanio)
Osso de Cinca (Hispanio)
DEC
Osso de Cinca
Osso de Cinca
Situo de Osso de Cinca
Alia projekto
Osso De Cinca Vikimedia Komunejo Osso de Cinca [+]
Osso De Cinca
Osso De Cinca
vdr

Geografio

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Bajo Cinca, norde de la teritorio de Zaidín kaj sude de tiu de Belver de Cinca. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas preskaŭ ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca. La municipo enhavas la loĝlokojn Osso de Cinca kaj Almudáfar.

La loĝloko Osso de Cinca (164 msm) estas je 90 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Cinca, en la valo formata de la montoj Encomienda kaj Calavera.

La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-1234, kiu ebligas komunikadon kun Belver de Cinca nordokcidente kaj Almudáfar kaj Zaidín sudoriente, dum trans la rivero Cinca paralele iras la ŝoseo kiu komunikas Ballobar kun Chalamera.

Historio

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝloko Almudáfar. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo.

Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

Dum la 12-a jarcento kaj ĉefe dum la 13-a jarcento diversaj aragonaj reĝoj donis (kaj rericevis) la lokon kaj la kastelon al monaĥejoj, militordenoj kaj senjoroj, inter kiuj menciindas Miguel Pérez Zapata, lia filo Rodrigo Zapata, Berenguer de Bardají, lia filo Berenguer de Bardají kaj en 1610 ĝi apartenis al Luis de Bardají​. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

En 1845, laŭ Madoz, Osso de Cinca havis 80 domojn, du placojn, urbodomon, prizonon, lernejon kaj 473 loĝantojn.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Osso de Cinca: oni malaltiĝis el 871 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 650 loĝantoj.

Aktualo

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco ĉe la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de maizo, sunfloroj, luzerno, plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).

Demografio

Demografia evoluo
1900 1910 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1986 1992 1999 2004 2022
707 805 796 705 871 842 820 765 766 740 746 746 650

Vidindaĵoj

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo mudeĥara kun renesanca pordego.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

Tags:

Osso De Cinca GeografioOsso De Cinca HistorioOsso De Cinca AktualoOsso De Cinca DemografioOsso De Cinca VidindaĵojOsso De Cinca Vidu ankaŭOsso De Cinca ReferencojOsso De Cinca BibliografioOsso De Cinca Eksteraj ligilojOsso De CincaAragonoAŭtonoma Komunumo de HispanioFragaHispanioMalsupra CincaProvinco HueskoUrso

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Vikimedia KomunejoAlĝerio1-a de martoTertremoCulleraCSSGermanioFaktoFaro (Portugalio)VizonoLutreoloNational Review1919Familio (biologio)Fatimida kaliflandoFrancioDosiero-Transiga Protokolo2000Malvola orgasmoPrivacy BadgerĈeĥioInternacia Junulara KongresoNacia domajno de plej alta niveloHago1986Wayback MachineUniversala Tempo KunordigitaEŭropa identecoSennaciismoLotte ZweigKlaĉoLos-AnĝelesoMeksikurboMartoFranca lingvoEnzimoWordPressKathleen FerrierKuboPsikologioRusioAkraoFutbaloGoogleJSTORVideoludoĤususArkitekturoBlua GlobetoISO 4217RetforumoSveda kalendaroVojaĝo al KazohinioWłodzimierz StaniewskiBørsenJosif StalinMonda Tago de la Libro1648VikivortaroSovetunioKonstitucio de UsonoJudojInsulo de la Rozoj🡆 More