Ontiñena estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Bajo Cinca (kies ĉefurbo estas Fraga) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Ontiñena | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22232 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 519 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 0° 5′ O 41.67618570.08917579999999241° 41′ N, 0° 5′ O [+] | ||
Alto | 215 m [+] | ||
Areo | 136,957852 km² (1 369 5.7 852 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ontiñena [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Bajo Cinca, nordokcidente de la teritorio de Ballobar. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas preskaŭ ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.
La loĝloko Ontiñena (215 msm) estas je 75 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la dekstra bordo de la rivero Alcanadre.
La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-131, kiu ebligas komunikadon kun Villanueva de Sigena nordokcidente kaj Chalamera sudoriente trans la rivero Alcanadre paralele al tiu; krome la ŝoseo A-130 komunikas kun Alcolea de Cinca kaj la A-2214 kun Candasnos sude.
La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo.
Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.
Dum la 12-a jarcento kaj ĉefe dum la 13-a jarcento diversaj aragonaj reĝoj donis (kaj rericevis) la lokon kaj la kastelon al la monaĥejo de Sijena en jam 1194 kaj tio estis konfirmita de la papo Inocento la 3-a En 1610 ĝi estis ankoraŭ de la monaĥejo de Sijena. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.
En 1845, laŭ Madoz, Ontiñena havis 130 domojn, urbodomon, prizonon kaj lernejon.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Ontiñena: oni malaltiĝis el 1 883 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 514 loĝantoj.
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco de la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de maizo, sunfloroj, luzerno, plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).
1900 | 1910 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1986 | 1992 | 1999 | 2004 | 2005 | 2022 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1827 | 1883 | 1582 | 1281 | 1135 | 1041 | 875 | 722 | 752 | 751 | 651 | 623 | 621 | 514 |
Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ontiñena, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.