One Piece

One Piece (japane: ワンピース , signifanta Unu Peco en la angla) estas japana mangao verkita de la mangaisto Eiichiro Oda kaj ekeldonita en Japanio en 1997 (la japanlingvaj ĉapitroj aperis unuafoje en la ĉiusemajna magazino Shōnen Jump).

El ĝi originis samtitola animeserio lanĉita en la jaro 1999, fare de la firmao Toei Animation.

One Piece
Originala titolo One Piece
ワンピース
(Ŭan Pis)
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Ĝenro Komedio, ago, aventuro, fantazio
Por kiu Ŝonen
Mangao
Aŭtoro Eiichiro Oda
Publikiginto Ŝueiŝa
Magazino Shonen Jump
Aperdatoj 19-a de julio 1997
Volumoj 108
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Kōnosuke Uda
Studio(j) Toei Animation
Televidaj retoj Fuji TV
Aperdatoj 20-a de oktobro 1999
Epizodoj 1101 (En elsendo)
One Piece
v • d • r

Eiichiro Oda planis, ke la serio daŭrus kvin jarojn; ĝi tamen fariĝis ege populara kaj multe transpasis liajn atendojn, kaj la personoj iĝis karaj al li mem, do li ne volis finigi la intrigon tiel rapide. En julio 2018, okaze de la 21-jariĝo de la serio, Oda rivelis ke la mangao atingis 80 elcentojn el la tuta intrigo. En 2019, li diris ke la mangao finiĝus en iu momento inter 2024 kaj 2025. En junio 2022, Eiichiro Oda anoncis, ke la mangao havus unu-monatan paŭzon dum li pretigas la detalojn de la fina intrigarko.

Intrigo

La ĉefpersono, gaja junulo nomata Monkey D. Luffy, volas iĝi la plej granda pirato. Sed li manĝis la diablan frukton gom gom (ゴムゴムの実 [gomu gomu no mi]), kiu igis lin gumhomo perdinta naĝkapablon. Sonĝade kun la celo trovi la trezoron de Gol D. Roger, la Pirata Reĝo, li aliĝis al piratoj kiel Roronoa Zoro, Nami, kaj aliaj.

Tiu ŝipanaro volas trairi la Grandan Linion (偉大なる航路 [grand line]), unu el la plej danĝeraj lokoj el la tuta mondo, por trovi la grandan trezoron de la iama Pirata Reĝo, nome One Piece.

Personoj

Ŝipanaro de la Pajla Ĉapelo

  • Monkey D. Luffy (モンキー・D・ルフィ [monki di rufi])

Sejuo: Mayumi Tanaka

Luffy estas la kapitano de la ŝipo, kaj kune kun sia teamo, li komencis aventuron por trovi la trezoron, kiun la pirato Gold Roger kaŝis ĉe la Granda Linio kaj tiel iĝi la Pirata Reĝo. Li estas gaja kaj senzorga knabo kaj havas tre kuriozan kapablon: li povas plilongigi ĉiujn partojn de sia korpo, ĉar kiel infano li glutis la frukton gom gom (unu el la multaj diablaj fruktoj, kiuj donas eksterordinarajn potencojn al tiu, kiu manĝas ilin, interŝanĝe por ne plu povi naĝi).

  • Roronoa Zoro (ロロノア・ゾロ [roronoa zoro])

Sejuo: Kazuya Nakai

Zoro estas granda skermisto kies kapablo kun la glavo estas konata ĉie en la mondo. Li estas inteligenta, trankvila kaj prudenta. Li havas misteran karakteron, kaj tre malĝojan kaj traŭmatan pasintecon: lia amiko Kuina mortis kiel infano kaj de tie, Zoro komencis iĝi la plej bona skermisto en la mondo. Li estas granda amiko de Luffy.

  • Nami (ナミ [nami])

Sejuo: Akemi Okamura

Antaŭ jaroj, Nami atestis la morton de sia adoptpatrino. La murdinto, Arlong, forkaptis ŝin post tiu okazaĵo. Feliĉe ŝi sukcesis eskapi kaj aliĝis al la piratgrupo de Luffy, por batali kontraŭ homoj kiel Arlong. Ŝi tre kapablas prepari strategiojn kaj fari mapojn.

  • Usopp (ウソップ [usopu])
One Piece 
Virino faranta rolkostumadon de persono Nami

Sejuo: Kappei Yamaguchi

Usopp ne havis facilan infanecon; sia patro foriris en piratŝipo kaj sia patrino mortis pro malsano. Usopp vivis kun la espero, ke lia patro revenus kun io por resanigi ŝin, sed tio neniam okazis. Poste, iuj piratoj venis al lia vilaĝo kaj detruis ĝin. Post tiu ĉi malfeliĉo li renkontis Luffy-on, kaj kune ili sukcesis restarigi pacon kaj helpi amikon de Usopp, kiu estis minacita de Kuro, malica pirato.

  • Sanji (サンジ [sanji])

Sejuo: Hiroaki Hirata

Li estas la kuiristo de la ŝipo kaj konsideras manĝaĵon kiel sanktaĵon, ĉar li preskaŭ malsatmortis kune kun sia amiko Zeff. Li estas altklasa batalanto kies piedbatoj estas sensaciaj.

  • Tony Tony Chopper (トニートニー・チョッパー [toni toni ĉopa])

Sejuo: Ikue Ōtani

Li estas boaco kiu apartenas al la teamo de Luffy. Li povas transformi sian korpon kaj estas tre utila en bataloj. Kiel Usopp, li estas iom malkuraĝa.

En Esperanto

La unuaj kvar ĉapitroj de la animeo ricevis Esperantajn dublon (per eksterscena voĉo) kaj subtekstigon. La unua epizodo estis lanĉita la 27-an de aprilo 2012, la dua aperis du tagojn poste. Du jaroj poste, la tria epizodo estis publikigita, dum la kvara aperis post alia jaro, en 2015. Origine publikigitaj en elŝut-gastiga retejo, VK kaj Jutubo, kaj poste forigitaj, la kvar epizodoj reaperis en 2017. La voĉan tradukon faris Aleksej Surnin. La unua epizodo estis voĉlegita sur anglalingva dublo, dum la aliaj tri estis bazitaj sur la japana. Eĉ se la iniciato ŝajne akiris malmultan rekonon, ĝi signifas la unuan provon esperantigi japanan animeserion.

Aliaj informoj pri la Esperanta versio

  • Jaro - de 2012 ĝis 2015
  • Reĝisoro - Aleksej Surnin (Lexquiorra)
  • Tradukintoj - Aleksej Surnin (epizodoj 1-3), Francisko Vitor (epizodo 4)

Referencoj

Tags:

One Piece IntrigoOne Piece PersonojOne Piece En EsperantoOne Piece ReferencojOne Piece19971999Angla lingvoAnimeoJapana lingvoJapanioMangaoShōnen Jump

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Kapriola kaproEsperanto-blogoEnterpriseGiuseppe GaribaldiSidnejoEusFenetila alkoholoBloggerAmy KárolyiRetroakronimoBaza legolistoTetraetilamonia bromidoCharles LaisantDelovoj centr (Centra ringo de Moskvo)Tago de rikoltoPrivata revelacioArmeo de IranoTetraetilamonia jodidoVaraminAbu Bakr (mansa)John Islay FrancisEtilena karbonatoLanmespiloLa LéchèreElizabeto la 2-a (Britio)Moskva-SitiTerorisma atako en BeslanoMongkutFlago de IrakoÁguilas-El Labradorcico (stacidomo)Listo de asteroidoj (8001–9000)Clara SchumannZUN (videoludaj artistoj)MértolaĤasmosaŭroL. L. ZamenhofLinus TolkeAarwangenHeidiNowy SączSeksa pozicioPopol VuhAlmassora5-a de junioSennacieca Asocio TutmondaISO 3166-1Linea taksonomioFinnlandoRichard WagnerZentrumsparteiBarrancosHamdan bin Raŝid Al MaktumBiboptemoLuksemburgo (Belgio)Gyula Kiss (haŭtkuracisto)ContactSona ondoBeja (Portugalio)La Unión (Murcio)Pariza baseno🡆 More