Odora kanango (latine Cananga odorata) estas unu el la plej konataj specioj de la Anonacoj, familio de la Magnoliedoj.
Odora kanango | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
“Odora kanango" Cananga odorata Jacq. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La arbo venas el Orient-Azio kaj nuntempe ankaŭ troviĝas en Mez- kaj Sud-Ameriko. La floroj tre bonodoras.
El la floroj oni faras volatilan oleon. La oleo kiu estas entute ekstraktita nomiĝas kananga oleo. Interalie sur la Komoroj, Madagaskaro kaj Reunio la volatila oleo estas frakcie ekstraktita kaj ĉiuj iomete diferencas en odoro. Tiuj frakcioj konatiĝas sub la nomo Ilang-Ilangoleo.
La unua frakcio nomiĝas ekstra, la tri postaj oni numeras per la romiaj ciferoj I, II kaj III. Ilang-ylango III estas la restfrakcio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Odora kanango, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.