Mühlethurnen: Komunumo de Svislando

Mühlethurnen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando.

Ĝi havis 1359 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Mühlethurnen
Blazono de Mühlethurnen
Blazono de Mühlethurnen
Blazono de Mühlethurnen
Mühlethurnen
Mühlethurnen
Mühlethurnen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 48′ 50″ N 7° 30′ 27″ O / 46.81389 °N, 7.50750 °O / 46.81389; 7.50750 7° 30′ 27″ O / 46.81389 °N, 7.50750 °O / 46.81389; 7.50750
Nombro de loĝantoj 1359
Areo 2,93 km²
Alteco 573 m super marnivelo
Poŝtkodo 3127
Komunumkodo 0876
Mapo de Mühlethurnen
Mapo de Mühlethurnen
Mapo de Mühlethurnen
Mühlethurnen: Geografio, Najbaraj komunumoj, Trafiko
vdr

Geografio

Mühlethurnen situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Gürbe, meze inter Thun kaj la federacia urbo Berno, kiuj ambaŭ situas en distanco de proksimume 13 kilometroj de la vilaĝo sudsudoriente respektive nordnordokcidente. Tra la komunumo fluas de okcidento al oriento la rojo Mülibach, kiu oriente de la stacidomo alfluas al Gürbe. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mühlethurnen (sur alteco de 549 m s.m.), la kvartalo Bahnhof Thurnen (sur alteco de 546 m s.m. oriente de la stacidomo), la setlejoj Mülibach (sur alteco de 661 m s.m. okcidente de la ĉefvilaĝo), Zil (sur alteco de 565 m s.m. norde de la ĉefvilaĝo), kaj Türlibaum (sur alteco de 573 m s.m. sude de la ĉefvilaĝo). La setlejoj situas ĉiuj okcidcente de la rivero Gürbe, dum la ebenaĵo oriente de la rivero servas al intensiva agrikulturo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,93 km², de kiuj 7,5% estas kovritaj de arbaro, 72,0% servas por agrikulturo kaj 19,5% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mühlethurnen limas en nordo al Kirchenthurnen, en nordoriento al Mühledorf, en sudoriento al Kirchdorf, en sudo al Lohnstorf, kaj en okcidento al Riggisberg.

Trafiko

Tra Mühlethurnen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun kaj la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Kirchenthurnen al Schwarzenburg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 7 kilometrojn norde apud Belp, kie ankaŭ troviĝas la internacia Flughaveno de Berno. En la komunumo troviĝa la stacidomo Thurnen de la trajnlinio tra la Gürbe-Valo de Belp al Steffisburg. Poŝtaŭtolinioj kondukas de la stacidomo de Thurnen al Schwarzenburg kaj al Belp.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mühlethurnen datiĝas el la jaro 1343 kiel Muliturnden. En la 14-a jarcento la berncivita familio von Blankenburg estis bienposedanto en Mühlethurnen. Ĝi donacis la rajtojn en la jaro 1343 respektive 1362 al la Monaĥejo Interlaken. Post la reformacio al tuta teritorio fariĝis havaĵo de la urbo Berno, kiu ĝin atribuis kun la najbaraj vilaĝoj al la tribunalo Thurnen respektive en la 18-a jarcento Mühlethurnen interne de la kampartribunalo Seftigen. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Mühlethurnen estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando. Pro la bona trafika situacio en la dua duono de la 20-a jarcento ĉirkaŭ la stacidomo estiĝis granda nova setlejo, kiu nuntempe estas la ekonomia centro de la Gürbe-Valo.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Tags:

Mühlethurnen GeografioMühlethurnen Najbaraj komunumojMühlethurnen TrafikoMühlethurnen HistorioMühlethurnen Notoj kaj referencojMühlethurnen Vidu ankaŭMühlethurnen Eksteraj ligilojMühlethurnen BildojMühlethurnen20092010Administra distrikto Berno-MezlandoDistrikto SeftigenKantono BernoSvislando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

NudismoVikiversitatoHebrea lingvoDenaskaj Esperanto-parolantojCenzopapaLeviloSeleticeKreismoLa TomatinaDufurfurila sulfidoEsperantoInsuloNederlandoBaratoVikipedio en EsperantoJulio de 2011StromboloTertremoĈeĥa KanadoDetektivo Konan (mangao)1200OklahomoDumetila trisulfidoMadridoAnuslekadoArnoldo de AltenaJudeo (romia provinco)IŝtarBrahmaguptaMatematikoGergely Kovács (politikisto)TriopismoZamenhofa TagoListo de francaj ministroj pri transportojJulia C. IsbrückerAlaskoSirioLimeoAlbert EinsteinDuetila trisulfidoSud-KoreioŜanhajo11-a de apriloGilberto Aparecido da SilvaGaja hipotezoJean-Étienne LiotardPluvmarĉoGermana lingvoCarles Puigdemont i CasamajóProvinco ĤuzestanoIsrael-hamasa milito de 2023Metila sulfidoMarto de 2024CornierHTMLEŭropoKastelo GreziljonoRataje (distrikto Benešov)Brita imperioLa danĝera lingvoVKontakteOrfeosilvioBlogoĈina lingvaroLlanesApafi la 1-aEkonomiko🡆 More