Mühledorf Be: Komunumo de Svislando

Mühledorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando.

Mühledorf Be: Geografio, Najbaraj komunumoj, Trafiko - La mallongigo BE en Mühledorf BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mühledorf.

Ĝi havis 232 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Mühledorf
Blazono de Mühledorf
Blazono de Mühledorf
Blazono de Mühledorf
Historia grejnejo en Mühledorf
Historia grejnejo en Mühledorf
Historia grejnejo en Mühledorf
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 49′ 45″ N 7° 32′ 30″ O / 46.82917 °N, 7.54167 °O / 46.82917; 7.54167 7° 32′ 30″ O / 46.82917 °N, 7.54167 °O / 46.82917; 7.54167
Nombro de loĝantoj 232
Areo 2,28 km²
Alteco 605 m super marnivelo
Poŝtkodo 3116
Komunumkodo 0875
Mapo de Mühledorf
Mapo de Mühledorf
Mapo de Mühledorf
Mühledorf Be: Geografio, Najbaraj komunumoj, Trafiko
vdr

Geografio

Mühledorf situas en la Svisa Mezlando inter la rivero Gürbe en okcidento kaj la lago Gerzensee en oriento, proksimume 11 kilometrojn nordnordokcidente de Thun kaj 20 kilometrojn sudsudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mühledorf (sur alteco de 605 m s.m. en oriento de la komunumo proksime de la lago Gerzensee), kaj la setlejoj Rüsch (sur alteco de 620 m s.m. norde de la vilaĝo Mühledorf) kaj Filgesse (sur alteco de 600 m s.m. norde de Mühledorf), kaj kelkaj izolitaj bienoj. La setlejoj situas krom kelkaj izolitaj bienoj ĉiuj en la kaldrono de la lago Gerzensee, dum la ebenaĵo de la Gürbe-Valo ĉe kies orienta flanko fluas praktike paralele al Gürbe tra la komunumo la rojo Müsche, servas praktike komplete kiel agrikultura surfaco.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,28 km², de kiuj 5,2% estas kovritaj de arbaro, 87,3% servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mühledorf limas en nordoriento al Gerzensee, en sudo kaj sudoriento al Kirchdorf, en sudokcidento al Mühlethurnen, en okcidento al Kirchenthurnen, kaj en nordokcidento al Gelterfingen.

Trafiko

Mühledorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo nr-o 1222 de Krichenthurnen al Mühledorf, kaj la vojo n-ro 1225 de Belp al Kirchdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 7 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Kiesen. Per la poŝtaŭtolinioj al Belp kaj al Münsingen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mühledorf datiĝas el la jaro 1364 kiel Mülidorf. Mühledorf apartenis dum mezepoko al la Baronejo Kramburg kaj estis akirita en la jaro 1373 de la johanita komandorejo Münchenbuchsse. Sub la johanitoj Mühledorf estis administrita en la tribunalo Gelterfingen. Post la reformacio ĝi unue apartenis al la urba tribunalo de Berno, ĝis Berno ĝin atribuis al la vastigita tribunalo Gelterfingen sub la alta jurisdikcio de la kampartribunalo Seftigen. En la 18-a jarcento la tribunalo Gelterfingen alinomiĝis al tirbunalo Mühledorf. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Mühledorf estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Tags:

Mühledorf Be GeografioMühledorf Be Najbaraj komunumojMühledorf Be TrafikoMühledorf Be HistorioMühledorf Be Vidu ankaŭMühledorf Be Notoj kaj referencojMühledorf Be Eksteraj ligilojMühledorf Be20092010Administra distrikto Berno-MezlandoDistrikto SeftigenKantono BernoSvislando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

MediteraneoCirila alfabetoSaint-Aignan (Morbihan)Pernambuka Esperanto-AsocioKosmologio de MartinusBudho GotamoPilgrimantoj irantaj al preĝejoAgreste AlagoanoMuzikoArmeo de la Respubliko de ĈinioKlimatoCUMVibrado (muziko)EzofagoMoresnet neŭtralaCDATAMichael BeckerISO 4217Orașu Nou-ViiGustave EiffelMalvola orgasmoGermania SuperiorHannah ArendtVaginoEnnio MorriconeNordorienta ItalioHartford (Konektikuto)Akcento (muziko)Győző HatárDoctor Esperanto and the Language of HopeAlain ColasOkcidenta arbutoKokoAktoroEŭropa Tenisa AsocioGavaroOrgioNov-ZelandoListo de sendependaj ŝtatojRabindranath TagoreLudoSomera tempoCox (Alakanto)GeografioCharles Schwab CorporationRacșa-ViiSalcburgoTuřZamenhofa TagoListo da Esperanto-vortarojBelorusioBurrianaKataroMaría SumirePermana stimulado de penisoHestiaDentokuracadoVjetnama militoDolarsignoVaajakoskiEnciklopedio de Esperanto - MallongigojTER (trajno)Garjan🡆 More