publikigita versio estis patrolita je 25 jul.
2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 25 jul. 2023.
La Muzeo de la Pakistana Aerarmeo (urdue پاک فضائیہ عجائب گھر, pak fazaiya ajaaeb ghar) estas muzeo pri aerarmeo kaj parko kiu troviĝas proksime al Karsaz Flyover laŭlonge de bulvardo Ŝahrah-e-Faisal en urbo Karaĉio, en la provinco Sindo de Pakistano.
Muzeo de la Pakistana Aerarmeo | |||
---|---|---|---|
urdue پاک فضائیہ عجائب گھر, pak fazaiya ajaaeb ghar | |||
angle Pakistan Air Force Museum | |||
Muzeo | |||
Aviadilo F-6, kun la naciaj flagoj de Pakistano kaj de Ĉinio. | |||
milita muzeo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Sindo | ||
Municipo | Karaĉio | ||
Koordinatoj | , 67° 5′ 51″ O 24.87267.097424° 52′ 19″ N, 67° 5′ 51″ O | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
| |||
| |||
Muzeo de la Pakistana Aerarmeo | |||
Vikimedia Komunejo: Pakistan Air Force Museum [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
[[Portalo:Oficiala retejo|Oficiala retejo]] | |||
Plimulto de la aviadiloj, armiloj kaj radaroj estas montritaj ekstere en apuda parko; tamen la muzea konstruaĵo enhavas ĉiujn gravajn batalintajn aviadilojn kiuj estis uzitaj de la Pakistana Aerarmeo. La muzeo eĉ gastigas la aviadilon Vickers VC.1 Viking, uzita de Mahometo Ali Ĝinah, la fondinto de Pakistano kaj de Folland Gnat el la Barata Aerarmeo, kiu batalis en urbo Pasrur en Pakistano dum la Barat-Pakistana milito de 1965. La ekspozicio inkluzivas skalajn modelojn de aviadiloj el la unua mondmilito, la dua mondmilito kaj kelkajn pli modernajn aviadilojn, kune kun fotaj galerioj de preskaŭ ĉiuj la eskadroj de la Pakistana Aerarmeo.
La muzeo estis starigita en 1990 en du neuzitaj hangaroj en izolita parto de la bazo.[mankas fonto] La muzeon poste multe kreskiĝis, kompare al sia malriĉa komenco, en la periodo 1999–2004. La aldonoj inkluzivas manĝejojn kaj kelkajn areojn kie infanoj povas ludi.
La muzeon administras komitato gvidata de la Aera Oficisto kiu komandas la Sudan Aeran Komandon; pri la muzeo respondecas ankaŭ administranto.
Jen kelkaj el la aviadiloj kiuj estas konservitaj en la muzeo:
Krom la Pakistanaj aviadiloj, la vizitantoj povas vidi la kaptitan Folland Gnat de la Barata Aerarmeo, kune kun la Mig 21 de la Afgana Aerarmeo kaj la Antonov An-12 de la Iraka Aerarmeo.
Galerio nome «operacio Swift Retort» gastigas statuon de la tiama komandanto de la Barata Aerarmeo Abhinandan Varthaman, kune kun partoj de la fuzelaĝo kaj vosto de lia aviadilo Mig-21.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Muzeo de la Pakistana Aerarmeo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.