Muzeo Lichtenberg en Urbodomo, germane Museum Lichtenberg im Stadthaus) estas kultura institucio de la berlina distrikto Lichtenberg.
Ĝi troviĝas en konstrukomplekso kun la konservita okcidenta parto de la antaŭa urbodomo de la komunumo Boxhagen-Rummelsburg en Victoriastadt en urboparto Rummelsburg, Türrschmidtstraße 24.
Museum Lichtenberg im Stadthaus | |
---|---|
muzeo | |
Lando | Germanio vd |
Situo | Berlin-Lichtenberg |
Adreso | Türrschmidtstraße 24, 10317 Berlin |
Retpaĝo | http://www.museum-lichtenberg.de/ |
La muzeo disponas pri nur surloke uzebla biblioteko, kolekto de objektoj, aktoj kaj fotoj. La daŭra ekspozicio Kio? Kie? Kiel? Kiu? Ŭoŭ! – Made in Lichtenberg, prelegoj, urbo-promenoj kaj filmprezentadoj apartenas al la ofertoj de la muzeo.
Restis post la Dua Mondmilito nur la remizo kaj la kvinetaĝa okcidenta parto de la antaŭa belega urbodomo de Boxhagen-Rummelsburg. La impona meza konstruaĵo kaj la orienta parto estis detruitaj. Boxhagen-Rummelsburg en 1912 fariĝis parto de la urbo Lichtenberg, do la urbodomo, konstruita en 1901 perdis sian funkcion. Germane ĝi ne plu nomiĝis Rathaus sed Stadthaus.
De 2003 ĝis 2006 estis renovigita la konstrukomplekso, do la duetaĝa brika antaŭa remizo, la kvinetaĝa domo kaj la anguldomo, konstruita en 1960. Oni ligis la remizon kaj la anguldomon per moderna interkonstruaĵo. Entute tio kostis 3,3 milionoj da eŭroj. La muzeo, jam ekzistanta ekde 1990, ricevis en 2006 en ĉi tiu konstrukomplekso novajn oficejajn, arkivajn kaj projektajn ĉambrojn kaj fariĝis pli moderna.
La muzeo disponas ankaŭ pri materialoj rilate al Kulturligo, en kies kadro agadis esperantistoj en GDR.
En 2019 la muzeo kunlabore kun Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio preparis la ekspozicion 10 jaroj Zamenhofparko en la Urbodomo de Lichtenberg kaj la malfermon de la ekspozicio en la 9-a de aŭgusto 2019 en la Konsilantara Salonego de la urbodomo antaŭ publiko el la distrikto Lichtenberg kaj internaciaj gastoj per salutvorto de la urbestro Michael Grunst kaj enkonduka prelego de la ekspozicia aŭtoro Fritz Wollenberg.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Museum Lichtenberg im Stadthaus, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.