Miĥail Osipoviĉ Eisenstein, (ruse Михаил Осипович Эйзенштейн, 1867 en Sankta Peterburgo – 1921 en Berlino), estis rusa arkitekto kaj civila inĝeniero de baltgermana deveno.
Liaj patraj geavoj estis germanaj judoj, kiuj estis konvertintaj al Ortodoksa Kristanismo, kaj liaj patrinaj geavoj ŝajne estis svedoj. Li gradiĝis el la Instituto de Civila Inĝenierado en Sankta Peterburgo en 1893. Li estis la desegnisto de nombraj konstruaĵoj secesiaj en Rigo (nuntempe en Latvio). Li konstruis kelkajn apartamentajn konstruaĵojn por Ŝtatkonsilisto A. Lebedinskij, kiaj tiuj de Alberta iela 4 (1904), 6 (1903) kaj 13, kaj ĉe Elizabetes iela 10b (1903). Liaj projektoj estis karakterizitaj per ornamaj, bizaraj fenestroj, ofte kun grandaj inkapaj formoj, brilaj brikaj aŭ ceramikaj platoj, vitraj kaj metalaj tegoloj ktp.
Miĥail Eisenstein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1867 en Bila Cerkva |
Morto | 1-an de julio 1920 (52-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Berlino |
Lingvoj | latva |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda |
Familio | |
Infano | Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • konstruinĝeniero |
Pro la Rusia Revolucio Miĥail Eisenstein elmigris al Berlino, kie li mortiĝis en 1921 pro koratako, aĝe 54. Li estis entombigita ĉe la rusortodoksa tombejo de Berlin-Tegel.
Lia filo Sergej Ejzenŝtejn iĝis bone konata soveta kinreĝisoro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Miĥail Eisenstein, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.