La Metroo de Doho estas metroa sistemo en Doho, la ĉefurbo de Kataro, kiu ekfunkciis la 8-an de majo 2019.
Metroo de Doho | ||
---|---|---|
automated rapid transit | ||
Komenco | 2019 vd | |
Geografia situo | , 51° 32′ 0″ O 25.351.53333333325° 18′ 0″ N, 51° 32′ 0″ O | |
Lando(j) | Kataro vd | |
Situo | Doho | |
| ||
| ||
Posedata de | Qatar Rail vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Metroo de Doho Doha Metro - مترو الدوحة | |
---|---|
Konstruo de la Ruĝa Linio | |
automated rapid transit | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Doho, Kataro |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 8-a de majo 2019 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 76 km |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de stacioj | 37 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Qatar Rail |
Transportisto | RKH Qitarat |
Ĝi havas tri liniojn kun proksimuma totala longeco de 76 km kaj 37 stacioj. Ĝi estas integra parto de la pli granda Katara Fervoja reto, kiu inkluzivos longdistancan fervojon por pasaĝeroj kaj varoj, ligante Kataron al Golfa Koopera Konsilo, kaj al tramo de Lusail. Kapabla atingi 100 km/h, la Metroo de Doho estos unu el la plej rapidaj senstiristaj trajnoj en la mondo.
La Metroo de Doho estas funkciigata kaj prizorgata por daŭro de 20 jaroj fare de RKH Qitarat, komuna entrepreno formita de Hamad Group (51%) kaj francaj transport-operatoroj Keolis kaj RATP Dev (49%), nome de la sistemposedanto Qatar Rail.
La Metroo de Doho konsistas el tri linioj malfermitaj en fazoj de 2019 ĝis 2020 kun eventuala findato en 2026. La Ruĝa, Verda kaj Ora Linioj elradias el centra vojnodo ĉe Msheireb en urbocentro de Doho.
Linio | Malfermo | Longo km | Stacioj | Finstacioj | Statuso |
---|---|---|---|---|---|
Ruĝa Linio | 8-a de majo 2019 (Al Qassar ĝis Al Wakra) 10-a de decembro 2019 (Hamad International Airport T1, Katara, Qatar University kaj Lusail) | 40 | 18 | Lusail Hamad International Airport T1 Al Wakra | Plene funkcianta. |
Verda Linio | 10-a de decembro 2019 | 22 | 11 | Al Riffa Al Mansoura | Plene funkcianta. |
Ora Linio | 21-a de novembro 2019 | 14 | 11 | Al Aziziyah Ras Bu Abboud | Plene funkcianta. |
Blua Linio | 2025 | 17.5 | 14 | Hamad International Airport T2 West Bay | Konstruata. |
Totalo | 93 | 54 |
La 75 tri-veturilaj senstiristaj trajnunuoj por la metrosistemo estas liveritaj komune fare de japanaj firmaoj Mitsubishi Corporation kaj Kinki Sharyo. La kvar unuaj trajnunuoj estis liveritaj en aŭgusto 2017.
La vagonaroj veturantaj en Metroo de Doho konsistas el tri veturiloj kun malsamaj klasoj. Unu veturilo estas por ora klaso (16 sidlokoj) kaj familia klaso (26 sidlokoj), kaj du veturiloj estas por ordinara klaso (po 88 sidlokoj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Metroo de Doho, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.