Léon COURTINAT (pseŭdonimo Esperido; naskiĝis la 6-an de majo 1894(nun 1894-05-06) en Etroussat (Allier), mortis la 29-an de majo 1973 (79‑jara)) estis franca esperantisto, doktoro jura, direktoro de la franca poŝto kaj redaktoro.
Léon Courtinat | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jean-Marie Courtinat |
Naskiĝo | 6-an de majo 1894 en Étroussat |
Morto | 29-an de majo 1973 (79-jaraĝa) en Vichy |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li fariĝis Esperantisto en 1915 en militkaptitejo en Münster (Germanio), kie li redaktis la hektografitan gazeton Antaŭen Verdsteluloj en 1915 kaj 1916, gvidis kursojn tie kaj poste en Limburga internigejo por francaj kaj rusaj samsortuloj.
Li fondis Esperanto-grupon en Clermont-Ferrand en 1922. Poste li estis helpsekretario de Esperanto-grupo en Lyon. Li estis membro de UEA ekde 1919 kaj delegito de UEA ekde 1922. Li estis ĝenerala sekretario de ILEPTO de 1924 ĝis 1926. Li gvidis kursojn, verkis artikolojn por Heroldo de Esperanto ktp., organizis la francan Esperanto-kongreson en 1925 kaj ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Léon Courtinat, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.