Le Fanatisme ou Mahomet (La fanatikismo aŭ Mahomedo la profeto) estas tragedio de Voltaire verkita en 1736 kaj premierita en Lille la 25an de aprilo 1741 en la teatro de la strato Vieille Comédie, poste en Parizo la 9an de aŭgusto 1742.
Tiu teatraĵo estos tuj malpermesita per Dekreto de la Parlamento de Parizo.
Le Fanatisme ou Mahomet le Prophète | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Voltaire |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | tragedio |
La agado okazas dum la sieĝo de Mekko fare de Mahomedo en 630. Voltaire neniam intencis iĝi historiisto; li konis sin kiel tragediisto. en lia verko, estas frontado inter Mahomedo kaj la maljuna Zopiro, ŝerifo de Mekko, kies du filoj estis forportitaj iam fare de sia malamiko. Nun, Zopiro tenas kaptitaj du sklavojn de la Profeto, nome Sejdo kaj Palmira, sen scii ke ili estas reale liaj propraj gefiloj. Tiu historio - la ŝanĝo de filoj sen scio de la patro preta al venĝo de ilia foresto - estas unu de la plej klasikaj rimedoj de la tragedio, ekde Esĥilo al Verdi. Krome estas filozofia kontraŭstaro inter Mahomedo kaj Zopiro. Mahomedo, kiu sieĝas Mekkon, donas elekton al Zopiro: revidi sian parencaron aŭ defendi sian patrion. Zopiro ne humiliĝas kaj kiel la Kreonto de Sofoklo, preferas sian urbon al sia idaro. Mahomedo, hatanta, konvinkas tiam la junan Sejdon murdi Zopiron, nome sia propra patro: «La amo, la fanatikismo, blindigas sian junecon; li furiiĝos pro troa malforteco.»
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Le Fanatisme ou Mahomet le Prophète, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.