La Vojo estas poemo de L.
L. Zamenhof">L. L. Zamenhof, pri la malfacilaĵoj de la Esperanta movado.
La vojo | |
---|---|
poemo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | L. L. Zamenhof |
Lingvoj | |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 1896 |
La poemo estas verkita en kvaramfibrakoj. En ĉiu okversa strofo, la dua, la kvara, kaj la lasta versoj estas katalektaj, estante nur triamfibrakoj. La nekatalektaj versoj estas dividitaj en du hemistikojn:
tial, tiuj estas iaj aleksandroj, havante silabojn po 12 kun cezuro.
La rimskemo estas ABAB CCĈĈ. Multaj rimoj estas adasismaj (“difinita” / “elektita”, “flankiĝante” / “frapante”, “laciĝas” / “perdiĝas”, “hardita” / “signita”).
La poemo uzas agrokulturajn metaforojn:
La perdo de la semoj aludas al la biblia Parabolo de la semisto.
Laŭ Behrendt, tiuj « vortoj […] havos sian valoron tiom longtempe, kiom oni ankoraŭ devos batali pro agnosko por Esperanto. »
La poemo estis unue presita en la numero junio-julio 1896 de Lingvo Internacia, en kiu Zamenhof aludis al la ĵus venkitaj malfacilaĵoj : « voĉdono en 1894 » kaj ĉeso de La Esperantisto.
La poemo estis muzikigita de Ĝanfranko kaj prezentita kiel unu el la eroj de la samtitola kasedalbumo La Vojo eldonita de la nuova frontiera (« la nova limo ») en 1977.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La vojo (poemo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.