The Little Mermaid (anglalingve por La marvirineto) estas 1989-a usona animacia muzikala fantazia filmo produktita de la animaciaj studioj de Walt Disney kaj publikigita de Walt Disney Pictures.
Bazita sur la dana fabelo samnoma de Hans Christian Andersen, The Little Mermaid rakontas la historion de bela sirena princino, kiu revas iĝi homa. Verkita, reĝisorita, kaj produktorita de Ron Clements kaj John Musker, kun muziko de Alan Menken kaj Howard Ashman (kiu estis ankaŭ kun-produktoro).
La marvirineto | |
---|---|
Originala emblemo de la filmo | |
longa movbilda filmo | |
Originala titolo | The Little Mermaid |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 17-an de novembro 1989 |
Daŭro | 83 minutoj |
Reĝisoro(j) | Ron Clements John Musker |
Produktisto(j) | John Musker Howard Ashman |
Scenaro | Ron Clements John Musker |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Atlantiko |
Muziko de | Alan Menken |
Ĉefrolantoj | René Auberjonois Christopher Daniel Barnes Jodi Benson Pat Carroll Paddi Edwards Buddy Hackett Jason Marin Kenneth Mars Edie McClurg Will Ryan Ben Wright Samuel E. Wright |
Produktinta firmao | Walt Disney Pictures Walt Disney Feature Animation |
Distribuo | Buena Vista Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto |
IMDb | |
La filmo prezentas la voĉojn de Jodi Benson, Christopher Daniel Barnes, Pat Carroll, Samuel E. Wright, Jason Marin, Kenneth Mars, Buddy Hackett kaj René Auberjonois.
Ĝi estis la 28-a animacia filmo de Disney, kaj estis premierita al kinejoj la 17-an de novembro 1989, ricevante grandajn pozitivajn reviziojn, kaj enspezante 84 milionojn da usonaj dolaroj nur enlande dum sia dekomenca publikigo, kaj 211 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde. Post la sukceso de la filmo de 1988 de Disney/Amblin nome Who Framed Roger Rabbit, The Little Mermaid rekuperis iel la reputacion de la animaciaj filmoj de Disney, post serio de kritikaj aŭ komercaj malsukcesoj, kiuj datis el la komenco de la 1970-aj jaroj.
Ĝi ankaŭ markis la komencon de la epoko konata kiel «Disneja Renesanco».
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La marvirineto (1989), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.