La Vagabondo Kantas: Poemaro de Julio Baghy el 1933

La Vagabondo Kantas estas poemaro originale verkita esperantlingve de Julio Baghy.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĝi aperis 60-paĝa en Budapeŝto ĉe Sándor Szalay en la jaro 1933. Ĝi reeldoniĝis kompletigita en 1937.

La Vagabondo Kantas
La Vagabondo Kantas
La Vagabondo Kantas
Aŭtoro Julio Baghy
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Aleksandro Szalay
Paĝoj 60
La Vagabondo Kantas: Recenzoj, Eltiraĵo, Referencoj
vdr

Recenzoj

La Vagabondo Kantas: Recenzoj, Eltiraĵo, Referencoj 
 Baghy estas denaska lirikisto; en liaj poemoj manifestiĝas lia varma koro, senartifika, spontanea, melankolia, pasia poezio en formo perfekta. La volumo enhavas 74 poemojn. 
— 1933, József Major, Oomoto Internacia, junio
La Vagabondo Kantas: Recenzoj, Eltiraĵo, Referencoj 
 Bela plaĉa libreto. La poeto iras de rozoj al papilionoj, de kisoj al spitoj, de travivaĵoj al preĝoj, de malici al konvinko, de vortludo al seriozo, de ironio al satiro, de humoro al kortuŝo, de amo al sarkasmo, de liriko al filozofio ŝajne ke li poezias nature kiel li spiras kaj se tiu verskolekto ne superas antaŭajn, sur pli komunaj temoj pruvas saman arton, lerton.
...Eldonante la libreton la geamikoj de l' aŭtoro certe plezurigis lin, poste la libreto plezurigos multnombran legantaron, inde ĝi tion povas. 
— 1965, Historio de Esperanto, II, p. 802-803.
La Vagabondo Kantas: Recenzoj, Eltiraĵo, Referencoj 
 En la poemoj de la Preter la Vivo (1923), Pilgrimo (1926), Migranta Plumo (1929) kaj La Vagabondo Kantas (1933) lia inspiro fontas el la travivaĵoj el la siberia kaptiteco, el la kompato al la suferantoj, abomeno al la milito, protesta sento kontraŭ sociaj maljustaĵoj. Apud tiuj grandaj temoj, el kies variacioj li elkonstruas preskaŭ religiatmosferan filozofion de ideala homamo, anoncata ofte kun romantika patoso, ne estas fremda al lia liro ankaŭ la kantado de amemocioj, nek la ŝerca subtono aŭ humora pinto. 
— 1966 : Gvidlibro por Supera Ekzameno. Historio, Literaturo. Budapeŝto, p. 115

Eltiraĵo

La Vagabondo Kantas: Recenzoj, Eltiraĵo, Referencoj 
Kovrilbildo de la dua eldono (1937)
La Vagabondo Kantas: Recenzoj, Eltiraĵo, Referencoj 
 Mi estas gaja papilio

Ne kredu min en ama vort'.
De roz' mi flirtas al lilio
kaj sur verben' min trafos mort'

Mielon havas ĉiu floro.
Mi vivas per la kismiel'
kaj post satiĝo sen memoro
mi flugos fine al ĉiel'.

Se la anĝeloj min forpuŝos
pro mia vivo sur la ter',
demonajn lipojn do mi tuŝos

en fund' profunda de l' infer'.
 

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

La Vagabondo Kantas RecenzojLa Vagabondo Kantas EltiraĵoLa Vagabondo Kantas ReferencojLa Vagabondo Kantas Eksteraj ligilojLa Vagabondo Kantas19331937Julio BaghySándor Szalay (presisto)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

RetforumoUsenetVikimedia KomunejoVideoludoReconquistaSantiago do CacémMonda Ekonomia ForumoEsperantujoArgentinoFaktoPandemio de KOVIM-19ISO 8601MisiloPuba montoPapoSud-KoreioEin bißchen FriedenSegorbe-Ciudad (stacidomo)SinteziloGoogle-TradukiloKataluna lingvoSegorbeGermana lingvoSveda kalendaroMuzeo Halo de PilgrimintojPeruo1-Undekeno1995Los-AnĝelesoTono (muziko)Kunordiga kompleksoMunicipoj de Valencia KomunumoIrano1648OstoJunioUnuiĝintaj Nacioj14-a de apriloMoresnet neŭtralaGooglePravonínĈinaj studentaj manifestacioj en 1986RetejoGamelanoFungojPetr TomašovskýSarajevoPollandoArthur BálintFatimida kaliflandoCSSKontraktoDaniel DennettJapanioDenaskaj Esperanto-parolantojHaitioCogito ergo sumBirdojBuŝa seksumado1733Plutono🡆 More