La Niña (|l|ɑː|ˈ|n|iː|n|j|ə|, uax ) estas kongrua ocean-atmosfera fenomenono kiu estas la kontraŭparto de El Niño kiel parto de pli larĝa klimata modelo nome El Niño Suda Oscilado.
La nomo La Niña originas el hispana, signife "la knabino", analoge al El Niño signife "la knabo". Ĝi estis ankaŭ nomita en la pasinto kontraŭ-El Niño, kaj El Viejo (signife "la maljunulo"). Dum periodo de La Niña, la marsurfaca temperaturo laŭ la ekvatora Orienta Centra Pacifika Oceano estos pli malalta ol normale ĉirkaŭ 3–5 °C. En Usono, apero de La Niña okazas dum almenaŭ kvin monatoj de La Niña. Ĝi havas etendajn efikojn sur la vetero en Norda Ameriko, eĉ tuŝante la Atlantikan Uraganan Sezonon. La Niña ofte, sed ne ĉiam, sekvas al El Niño.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La Niña, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.