Krok: Mita bohemia reganto

Krok estas mita figuro de la ĉeĥa historio, juĝanto aŭ vojvodo (princo) de tribo de ĉeĥoj, la patro de princino Libuše kaj ŝiaj fratinoj Kazi kaj Teta.

Kiam la legenda figuro estis vivonta, ne estas klare, en kroniko de Hájek estas indikate, ke li transmetis al Vyšehrad sian sidejon en la jaro 683, sed tio estas neniel dokumentita.

Krok
Josef Mathauser - Princo Krok kun la filinoj (Kazi, Teta, Libuše)
Josef Mathauser - Princo Krok kun la filinoj (Kazi, Teta, Libuše)
Antaŭulo Prapatro Čech
Sekvanto Přemysl la Plugisto kaj Libuše
Persona informo
Morto 30-an de novembro 708 (0708-11-30)
Religio slava religio vd
Familio
Infanoj Libuše (princino)TetaKazi vd
Profesio
Okupo gentestroduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Krok: Kroniko de Kosmas, Plua evoluo de la mito, Rilataj artikoloj
Krok: Kroniko de Kosmas, Plua evoluo de la mito, Rilataj artikoloj
vdr

Kroniko de Kosmas

Verŝajne la plej malnovan mencion pri Krok (sed Kosmas en sia latine verkita kroniko nomas lin Crocco) ni trovos en la III-a ĉapitro de Kroniko de Kosmas. Post tio, kiam Kosmas estas priskribinta alvenon de prapatro Čech, li estas priskribanta en la tria ĉapitro manierojn de la plej malnova ĉeĥa popolo. Li rakontas, ke la unuaj loĝantoj de Bohemio unue vivis tre simple, ili ne konis alkoholaĵon, geedzecajn ligojn, privatan posedaĵon eĉ ne armilojn. Post certe ne difinita tempo poste "la utila turniĝis en malon" kaj inter la popolo komencis aperi maljustaĵoj kaj envio. Laŭ Kosmas oni tiam havis "nek juĝanton nek princon". Tiutempe ekstaris la viro de nomo Krok:

Krok: Kroniko de Kosmas, Plua evoluo de la mito, Rilataj artikoloj 
 Inter ili leviĝis la viro, de nomo Krok; laŭ lia nomo estas konata burgo, jam de arboj surkreskinta, en arbaro ĉe vilaĝo Zbečno. Tio estis viro en sia aĝo absolute perfekta, riĉa je havaĵoj landaj kaj en siaj juĝoj pripensema kaj inĝenia. Kunkuradis al li, kiel abeloj al abelujoj, homoj ne nur el propra lia dinastio, sed eĉ el la tuta lando ĉiuj, por ke li prijuĝu ilin. Tiu ĉi eminenta viro ne havis virajn idojn, sed li naskigis tri filinojn, al kiuj la naturo donis nemalgrandajn trezorojn de saĝeco, ol kiajn ĝi donas al viroj. 
— Kroniko de Kosmas

Tio estas ĉio, kion Kosmas diras pri Krok mem. En plua ĉapitro poste Kosmas priskribas la tri filinojn de Krok: La plej aĝa estis Kazi, kiu eminentis en kono de kuracherboj kaj orakoloj - "super bordo de rivero Mže (hodiaŭ Berounka) apud vojo, tra kie oni iradas en finojn de regiono de Bechyně trans monto, kiu nomata estas Oseka," onidire homoj post la morto de Kazi amasigis tumulon, kiu ĝis hodiaŭ (komprenu en la tempoj de Kosmas) estas videbla; kie Kazi havis sidejon, la kronikisto ne indikas. La meza estis Teta, kiu "enkondukis superstiĉeman sciencon kaj lernis al preĝdeĵoraj ordenoj" – tiu konstruigis burgon Tetín "sur pinto de kruta roko ĉe rivero Mže (komprenu Berounka)". La tria estis Libuše (ĉe Kosmas Lubossa), la filino de "aĝo plej plej juna, sed de saĝeco plej aĝa", kiu "konstruigis burgon ĉe arbaro, kiu tiriĝas al vilaĝo Zbečno, kaj laŭ sia nomo ŝi nomis ĝin Libušín“.

Post la morto de Krok sen plua precizigo la popolo elektis Libušon kiel sia juĝanton: "Kaj ĉar ŝi laŭvere prognozis multe da estontaj aferoj, la tuta tiu tribo kunvenis post mortigo de ŝia patro al komunuma konsilo kaj destinis ŝin al si kiel juĝanton."

Plua evoluo de la mito

Pli postaj kronikistoj evoluas la miton en pluajn detalojn: Ekzemple ozdější kronikáři Václav Hájek z Libočan priskribas, ke post la morto de prapatro Čech la regado estis proponita al lia frato Lech. Sed tiu rifuzis kaj kiel reganton li rekomendis Krokon, onidire la reganton de la potenca dinastio. Krok akceptis la bastonon kaj ĉapon de Čech kaj havis sidejon ĉirkaŭ la jaro 670 en Budeč. Sed foje li sendis mesaĝistojn, por ke ili trovu pli sekuran lokon kaj tiuj poste sur la dekstra bordo de Vultavo malkovris rokan promontoron inter profundaj arbaroj. La konstruigita burgo sur alta roko pli poste ricevis nomon Vyšehrad.

Rilataj artikoloj

  • Krak

Referencoj

Tags:

Krok Kroniko de KosmasKrok Plua evoluo de la mitoKrok Rilataj artikolojKrok ReferencojKrok683KaziLibuše (princino)MitoTetaĈeĥoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SvogeSaint-Laurent (Côtes-d'Armor)Rowan AtkinsonOseta VikipedioKleopatro la 1-aGlasnostSvislandoVal-d'OiseIrlanda lingvoAŭstralia Ĉefurba TeritorioEl columpioPugoTuringioTritikoMarcos CramerArkitekturo de romantismoHauts-de-SeineJosé Raúl CapablancaCrocus City Hall-atako4-a de apriloSaint-Ouen-l'AumôneFluganta SpagetmonstroGreta ThunbergAruŝoLos-Anĝeleso25-a de martoPublika nudecoNATOPokémon16221990-aj jarojBéla FenyvessyĈaĉakMonakoSofio (nomo)BarabankiKornico3-a de aŭgustoGrandcerboBaratoDuolingoRejnlando-Palatinato26-a de martoEŭropoDubajoOntarioAmila trifluoroacetato178018-a de martoVasilij EroŝenkoIRCListo de asteroidoj (2001–3000)Alexander DubčekProvinco SofioPrivacy BadgerKoreioKenjoTyler (Teksaso)GodeĉWeb Open Font FormatPolitiko de ArmenioDua MondmilitoUEAKuketoEsperanta literaturoPuberecoZamenhofa Tago🡆 More