La Korpomasa indico (KMI, angle mallongigite al ’’BMI’’) estas mezurnombro por taksi la homan korpopezon en kilogramoj rilate al la kvadrato de la alto en metroj.
Ĝin elpensis Adolphe Quetelet. La indico estas ofte diskututa, ĉar ĝi ne kalkulas pri la individua korpokonstruo je graso kaj muskolo. Ĝi donas nur ĝeneralan informon por averaĝaj personoj. Ekz. ĉe korpokultivistoj, ĝi donas misgvidajn nombrojn (tropezon) pri trodikeco, fakte temas pri forta muskolaro.
|
Oni povas uzi la sekvantan formulon por kalkuli la korpomasan indicon:
Mezurunuo de la maso ... kg;
mezurunuo de la alto ... m.
La indicoj de normalpezaj personoj estas 18,5 kg/m² ĝis 24,9 kg/m². Tropezaj personoj havas indicon super 30 kg/m².
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Korpomasa indico, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.