Kasem Sulejmani: Irana generalo

Kasem Sulejmani aŭ per sistemo DMG Qasem Soleimani (perse قاسم سلیمانی, prononcata laŭ sistemo IFA ɢɒːˌsem solejmˈɒːniː; naskiĝis la 11-an de marto 1957 — murdita la 3-an de januaro 2020) estis irana supera generalo en la Islama Revolucia Gvardio kaj, de 1998 ĝis sia morto en 2020, komandanto de ĝia Unuo Quds aŭ esperante Jerusalema unuo, unuo ĉefe respondeca pri eksterlandaj armeaj kaj kaŝaj operacioj.

En liaj lastaj jaroj, li estis konsiderita la dua plej potenca persono en Irano malantaŭ ajatolo Ali Ĥamenei.

Kasem Sulejmani
Kasem Sulejmani: Irana generalo
Persona informo
قاسم سلیمانی
Naskiĝo 11-an de marto 1957 (1957-03-11)
en Qanat-e Malek, Kerman, Provinco Kermano, Kasem Sulejmani: Irana generalo Imperia Ŝtato Irano
Morto 3-an de januaro 2020 (2020-01-03) (62-jaraĝa)
en Internacia Flughaveno Bagdado, Kasem Sulejmani: Irana generalo Irako
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per aera operaco vd
Tombo Kerman Martyrs Cemetery vd
Religio islamo vd
Lingvoj persaaraba vd
Ŝtataneco Imperia Ŝtato Irano • Irano vd
Familio
Infanoj Zeinab Soleimani • Narjes Soleimani vd
Parencoj Ridha Safieddine vd
Profesio
Okupo militistooficiro vd
Aktiva dum 1979–2020 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Kasem Sulejmani: Irana generalo
Kasem Sulejmani: Irana generalo
vdr

Soleimani komence laboris en konstruado antaŭ ol aliĝi al la Revoluciaj Gvardioj 22-jara en 1979 kaj kunvenigi kaj gvidi kompanion de viroj kiam la Iran-Iraka Milito komenciĝis en 1980. Li rapide atingis pli altan rangon por iĝi komandanto de la 41-a divizio en liaj 20-aj jaroj. Li poste estis implikita en eksterteritoriaj operacioj, kaj en la malfruaj 1990-aj jaroj fariĝis komandanto de la Unuo Quds. Post la 11-a de septembro 2001, iranaj diplomatoj sub lia direktigo kunlaboris kun Usono por batali kontraŭ la talibanoj. Sulejmani ankaŭ disponigis helpon al la grupo Hizbulaho en Libano. En 2012, Sulejmani helpis fortigi la registaron de Baŝar al-Asad, ŝlosila irana aliancano, dum la iranaj operacioj en la Siria enlanda milito kaj helpis plani la rusan militan intervenon en Sirio. Sulejmani superrigardis la kurdajn kaj ŝijaismajn milicojn en Irako, kaj helpis la irakajn fortojn, kiuj avancis kontraŭ la Islama Ŝtato en 2014–2015. Li estis unu el la unuaj potenculoj kiuj subtenis kurdajn armeajn fortojn, provizante ilin per armiloj.

Sulejmani estis vaste populara inter irananoj, kiuj vidis lin kiel "senprudenta heroo kontraŭbatalanta la malamikojn de Irano", kvankam li ankaŭ havis kritikantojn. Soleimani estis persone sankciita de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Unio, kaj estis nomumita teroristo de la registaro de Usono.

Sulejmani estis mortigita pro celita usona dronea misilo la 3-an de januaro 2020 en Bagdado, kio estis ago aprobita de prezidanto Donald Trump. Mult-urba funebro okazis en Irako kaj Irano por la generalo kaj aliaj viktimoj.

Horojn post la entombigo de Sulejmani la 7-an de januaro 2020, la irana militistaro lanĉis misilojn kontraŭ usonaj bazoj en Irako; neniuj usonaj aŭ irakaj vivoj estis perditaj en la atako.

Kasem Sulejmani: Irana generalo Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Tags:

11-a de marto195720203-a de januaroAjatoloAli ĤameneiDIN 31635IFAInternacia Fonetika AlfabetoIslama Revolucia GvardioJerusalemoPersa lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Gheorghe Doja (komunumo)BlokĉenoMedicinoMusavatoVojaĝo al KazohinioHartford (Konektikuto)Genro (biologio)14-a de aŭgustoGustave EiffelRacșa-ViiGrândolaUsenetUnua Hindoĉina MilitoRapidresponda kodoEŭropoKreditoSeksneŭtrala homa triapersona pronomoKoresponda Servo MondskalaMarbatalo (ludo)RoterdamoFrancisco de GoyaMatematikoTitoloHomaranisma Komunlingva Movado Kontraŭ NovliberalismoSoconzelWolfgang HagenauerKurdistana Supra LigoProfesioSenpenetra seksumadoSechereșaTaksonoPoacojKavaliro en tigra feloTzvetan TodorovBaza enspezoSeksoSaluton, Mondo!Dávid EgyediHaile SelassieKosmologio de MartinusBoris ReitschusterŜakoBuŝa seksumadoJackson (Misisipio)Itala Esperanto-FederacioSámuel Tessedik (pastro, 1742–1820)Daruga lingvoLuaHenrichshütteFranca Politeknika LernejoProjekto TohoKristnaskaj kantojLa danĝera lingvoEnnio MorriconeKataroTURUnuiĝinta ReĝlandoGregoria kalendaroEjakuloItalioHannah ArendtAbrahamPetr TomašovskýHyde Park (Londono)Keratokonuso🡆 More