Julius Nyerere: Prezidento de Tanzanio

Julius Kambarage NYERERE (slanga pseŭdonomo: mchonga) (13-a de aprilo 1922 en Butiama (proksime al la orienta bordo de Viktoria Lago); 14-a de oktobro 1999 en Londono) estis tanzania politikisto.

Li estis la unua prezidento de Tanzanio kaj gvidis la landon de 1964 ĝis 1985.

Julius Nyerere
Julius Nyerere: Lernado, Politika vivo, Krome
Persona informo
Julius Kambarage Nyerere
Naskiĝo 13-an de aprilo 1922 (1922-04-13)
en Butiama, Tanganiko, Julius Nyerere: Lernado, Politika vivo, Krome Brita imperio
Morto 14-an de oktobro 1999 (1999-10-14) (77-jaraĝa)
en Londono, Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj anglasvahila vd
Ŝtataneco Tanzanio vd
Alma mater Universitato MakerereUniversitato de EdinburgoUniversitato de Fort Hare vd
Partio TANUPartio de la Revolucio vd
Familio
Edz(in)o Maria Nyerere vd
Infanoj 8
Parencoj Bashiru Ally vd
Profesio
Okupo lingvistopolitikistotradukistoverkistoedukistoinstruisto vd
Verkado
Verkoj Deklaro de Arusha vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Julius Nyerere: Lernado, Politika vivo, Krome
Julius Nyerere: Lernado, Politika vivo, Krome
vdr

Lernado

Li naskiĝis kiel tribestrido de Zanaki-popolo proksime de Viktoria-lago. Li estis lernejano en Musoma (Government Primary School), sukcesante fini la kvarjaran lernprogramon ene de nur tri jaroj, plulernante en Tabora (Tabora Government School). Li ricevis stipendion por studi en Kampala, Ugando ĉe Universitato Makerere kaj finis studadon per diplomo de instruisto.

Reveninte li dum tri jaroj instruis biologion kaj la anglan en Tabora (St. Mary’s Secondary School). En 1949 li ricevis stipendion por universitata studado en Britio (li estis la unua tanganjikia studento en Eŭropo). De 1949 ĝis 1952 li studis ĉe la universitato de Edinburgo kaj finis per magistro en ekonomiko kaj historio.

Politika vivo

En 1954 li fondis Tanganyika African National Union (TANU). En 1960 li iĝis ĉefministro. Post la sendependiĝo de Tanganjikio li elektiĝis kiel unua ŝtatprezidento en 1962. En aprilo 1964 li gvidis la unuiĝon de Tanganjikio kaj Zanzibaro al la nova ŝtato Tanzanio.

En la deklaro de Arusha, 1967 Nyerere skizis la koncepton de afrika socialismo. Kiel ŝtatprezidento li instigis la malprivatigon de bankoj kaj aliaj entreprenoj, li postulis la refondiĝon de socialismaj vilaĝkomunumoj (Ujamaa) kaj reformigis la sistemon de lernejoj.

Kompreninte ke la Tanzania ekonomio ne funkciis li tamen ne volis mem gvidi la landon laŭ sistemo de libera merkato, Nyerere demisiis kiel prezidento en 1985, sed restis prezidento de la partio CCM (Chama Cha Mapinduzi, "La Partio de la Revolucio"). Dum la adiaŭa parolado al sia popolo Nyerere komentis sian politikon de Ujamaa: "Mi fiaskis. Ni koncedu tion."

Julius Nyerere estis - kune kun la jugoslavia prezidento Tito, la egipta ŝtatestro Nasser, la barata ĉefministro Nehru kaj la indonezia prezidento Sukarno - eksponento de la Senalianca Movado.

Ĝis sia morto en 1999 Nyerere aktivis kiel negocianto por paco en Afriko. Danke al lia politiko Tanzanio ne suferis intercivitanan militon.

Krome

Li estis amiko de naturprotektado kaj amiko de germana naturaktivisto Bernhard Grzimek. En 1983 Nansen-premio estis aljuĝita al Nyerere.

Citaĵoj

1976: „Dum malriĉaj nacioj kiel Tanzanio batalas por jenaj ŝanĝoj de strukturoj en la monda ekonomia sistemo, sen kiuj niaj propraj penoj pri disvolvado neniiĝus, ni devas konstati ke la usona ekonomia potenco viciĝas sur la kontraŭa flanko, nome sur la flanko de la daŭrigata ekspluato de niaj landoj.“

1977: „Al la malriĉaj landoj oni diras, ke ili laboru pli streĉe, produktu pli kaj tiam ili kapablus, mem superi sian malriĉecon. … Ni rigardu la kazon de sisalo - antaŭe ĝi estis la plej grava Tanzania eksport-produkto - kaj faru rilaton al la prezo de traktoroj: en 1965 mi povis aĉeti unu traktoron kontraŭ 17,25 tunoj da sisalo, post nur 7 jaroj, en 1972 la sama traktoro kostis jam 47 tunojn da sisalo. … La riĉaj landoj pliriĉiĝas, ĉar ilia ekonomia forto donas al ili pli da ekonomia potenco, la malriĉaj landoj restas malriĉaj, ĉar ilia ekonomia malforto faras ilin marionetoj en la manoj de la aliaj.“

Verkoj de Julius K. Nyerere

(en angla / germana traduko)

  • 1966: Freedom and Unity. A Selection from Writings and Speeches 1952-65. Dar es Salaam.
  • 1968: Freedom and Socialism. A Selection from Writings and Speeches 1965-1967. Dar es Salaam.
  • 1968: Ujamaa. Essays on Socialism. Dar es Salaam.
  • 1973: Freedom and Development. A Selection from Writings and Speeches
  • 1977: Bildung und Befreiung. Texte zum Kirchlichen Entwicklungsdienst 14. Frankfurt.

(tradukoj el la angla en la svahilan)

Fontoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Julius Nyerere LernadoJulius Nyerere Politika vivoJulius Nyerere KromeJulius Nyerere CitaĵojJulius Nyerere Verkoj de Julius K. NyerereJulius Nyerere FontojJulius Nyerere Vidu ankaŭJulius Nyerere Eksteraj ligilojJulius Nyerere13-a de aprilo14-a de oktobro1922196419851999ButiamaLondonoPolitikistoSlangoTanzanioViktoria Lago

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

IRCUnua LibroBlogoPlanlingvoFostoĜermolisto de belgaj esperantistojProvinco SofioFurfurila merkaptanoCanon EOS 5D Mark IIAlternativa rokmuzikoJaroFernão de MagalhãesLibera verkoNiĝeroAbadíaSojoListo de asteroidoj (2001–3000)Leonid BreĵnevAmila tribromoacetato1597Libro de ĤanoĥOswaldo Pires de HolandaVikifontaroFondaĵo VikimedioEteroHauts-de-SeineLa limoj de kreskadoPininfarinaIchetucknee (rivero)Klasikisma arkitekturoTTT-legiloVikivortaroCarles Puigdemont i CasamajóEnciklopedioAfganioĈaĉakGreta ThunbergProjektoj de VikimedioISBNEŭropa Futbal-Ĉampionado 2008Sakramento (Kalifornio)Grand Theft Auto 6KostenecBrnoFluganta SpagetmonstroChuck SmithKartvelioWeb Open Font FormatListen to WikipediaLernejoHimenoInsulo de la RozojKiril PetkovKebekioEsperantoWilhelm DiltheyMarcos CramerKirari Suleman NagarVikicitaroSan-MarinoKomputila terminaloNacia Revolucia ArmeoĈeĥa VikipedioErich Meyer (astronomo)Ordeno de germanaj kavalirojInvado de Rusio en Ukrainion (2022)Sofio (nomo)🡆 More