Johann Georg LENZ (naskiĝinta la 2-an de aprilo 1748 en Schleusingen, mortinta la 28-an de februaro 1832 en Jena) estis germana mineralogo, mineja konsilisto kaj profesoro pri mineralogio ĉe la Universitato de Jena.
Johann Georg Lenz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1748 en Schleusingen |
Morto | 28-an de februaro 1832 (83-jaraĝa) en Jena |
Lingvoj | germana |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Okupo | |
Okupo | mineralogo • universitata instruisto |
Originante el modestaj cirkonstancoj li studis ekde 1765 unue teologion en Jena. En 1770 li doktoriĝis pri filozofio kaj iĝis privata docento samloke. Inspirite per la mineralogia sistemo de Abraham Gottlob Werner li aliorientiĝis je mineralogio kaj komencis multon publici kiel fidela ano de la skolo de Werner. Li administris ankaŭ la kolekton de Johann Ernst Immanuel Walch ĉe la Universitato de Jena kaj iĝis duka inspektisto. En 1785 li iĝis mineja sekretario, en 1788 adjunkto ĉe la filozofia fakultato de Jena, en 1794 eksterorda kaj en 1810 orda profesoro. En 1803 Lenz nomumitis mineja konsilisto.
Lenz uzis unuafoje en 1806 por la fare de Johann Wolfgang von Goethe malkovrita mineralo la nomon Goethit. La nomdono eblis danke al perado de Ludwig Wilhelm Cramer laŭ propono de paroĥestro Heinrich Adolf Achenbach kaj de la monta majstro Johann Daniel Engels, ambaŭ el Siegen. Ili estis proponintaj la nomon Goethenit. Friedrich Wilhelm Riemer persvadis Lenz fari etan nomkorekton.
Lenz estis fondinto de la klubo Mineralogische Societät en Jena kaj eldonis kune kun Johann Friedrich Heinrich Schwabe ties jarlibrojn (ses volumoj inter 1802 kaj 1811 kaj du volumoj "Neue Schriften der Societät" 1823, 1825). Inter 1829 kaj 1830 li vojaĝis kiel scienca akompananto la ekspedicion de generalo Imanuel kune kun Adolph Theodor Kupffer kaj Édouard Ménétries al Centra Kaŭkazio kaj la regiono de Elbruso. En la 14.7.1804 li iĝis sub la akademia nomo Arĥagato la 2-a ano de Leopoldina-akademio. Ekde 1818 li estis koresponda membro de la Bavaria akademio en Munkeno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Johann Georg Lenz, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.