Jacinda ARDERN /dʒəˈsɪndə ˈɑːdɜːn/, nasknome Jacinda Kate Laurell ARDERN, (naskiĝis la 26-an de julio 1980(nun 1980-07-26) en Hamilton) estas nov-zelanda politikisto kaj registarestro de Nov-Zelando ekde la 26-a de oktobro 2017.
La 18-an de januaro 2023 ŝi anoncis ke ŝia lasta tago en la ĉefministra posteno estos la 7-a de februaro 2023. Ŝia posteulo fariĝis sampartiano Chris Hipkins.
Jacinda Ardern | |||||
---|---|---|---|---|---|
Novzelanda politikisto | |||||
Jacinda Ardern en 2020 | |||||
Persona informo | |||||
Jacinda Ardern | |||||
Naskonomo | Jacinda Kate Laurell Ardern | ||||
Naskiĝo | 26-an de julio 1980 (43-jaraĝa) en Hamilton, Waikato, Nov-Zelando | ||||
Religio | agnostikismo • Mormonismo vd | ||||
Lingvoj | novzelanda angla lingvo vd | ||||
Loĝloko | Aŭklando vd | ||||
Ŝtataneco | Nov-Zelando vd | ||||
Alma mater | Universitato Waikato • Morrinsville College • Morrinsville Intermediate School vd | ||||
Partio | Nov-Zelanda Laborista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Ross Ardern vd | ||||
Gefratoj | Louise Ardern vd | ||||
Edz(in)o | Clarke Gayford vd | ||||
Amkunulo | Clarke Gayford vd | ||||
Infanoj | Neve Ardern Gayford vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Laborkampo | politiko • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Ĉefministro de Nov-Zelando | |||||
Dum | oktobro 2017 – januaro 2023 | ||||
Antaŭulo | Bill English | ||||
Sekvanto | Chris Hipkins | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi parolas la anglan lingvon, kaj neflue la maorian lingvon.
Ardern elkreskis en Morrinsville kaj Murupara, kie ŝi trapasis ŝtatan lernejon. Ŝi estis edukata laŭ la mormonisma konfesio, sed forlasis sian religion pro la opinioj de sia eklezio pri samseksemo. Ŝi ekde tiam sinprezentas kiel agnostikulino.
En 1999, ŝi aliĝis al la Universitato Waikato kie ŝi akiris licencion pri komunikado. Aniĝinta al la Nov-zelanda Laborista Partio kiam 17-jaraĝa, ŝi laboris dum la fino de sia studperiodo por Phil Goff kaj Helen Clark, la tiamaj gvidantoj de la partio. Ŝi estis nomumita vic-prezidanto de la junaj laboristoj en 2003 kaj 2004.
En 2006, Jacinda Ardern foriris al Nov-Jorko kie ŝi volontule laboris 6 monatojn ĉe senpaga restoracio kaj ĉe asocio defendanta la rajtojn de laborantoj. Ŝi poste estis dungita en Londono kiel politika konsilisto en la kabineto de Tony Blair, la tiama ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando. En 2008, ŝi estis elektita prezidanto de la Internacia Unuiĝo de la Socialista Junularo, ĉi-kadre ŝi profesie vojaĝis en Barato, Libano, Alĝerio kaj Cisjordanio.
En 2008, Jacinda Ardern reiris Nov-Zelandon kaj kandidatiĝis por la deputitaj balotoj. La laborista partio malvenkis ilin, tamen ŝi iĝis deputito, iĝante 28-jaraĝa la plej juna parlamentano de Nov-Zelando. Ŝi estis nomumita proparolanto de la laborista partio pri junularo kaj adjunkta proparolanto por porinfana justico, postenoj kiujn ŝi okupis ĝis 2011. En 2011 kaj 2014, la laborista partio denove malvenkis la parlamentajn balotojn, sed ambaŭfoje Jacinda Ardern sukcesis deputitiĝi. En februaro 2017, ŝi trifoje estis elektata deputito kaj ankaŭ estis elektata vicestro de la laborista partio, iĝanta la plej juna ano atinginta ĉi-tiun postenon.
La laborista partio tiam ĉeestis la plej malaltan nivelon en la opinienketoj de 20 jaroj, kaj ĝia estro Andrew Little decidis priresponsi kaj demisiis. Jacinda Ardern estis elektata por sukcedi lin, kaj tiel iĝis, du monatojn antaŭ la balotoj, 37-jaraĝe, la plej juna estro de la partio kaj gvidanto de la opozicio en Nov-Zelando. La populareco de la partio kaj de Ardern rapidege kreskis (la gazetaro eĉ parolis pri "Jacindamanio"), kaj fine ĝi venkis la balotojn kaj povis krei koalician registaron kun la nov-zelandaj verduloj kaj la partio New-Zealand First, en kiu Jacinda Ardern iĝis ĉefministro.
Krom la estreco de la registaro, Jacinda Ardern respondecis pri la ministerioj pri nacia sekureco kaj spionado, pri artoj, kulturo kaj heredaĵoj, kaj pri sendefendaj infanoj. La koalicia registaro interalie anoncis jenon:
La 19-a de januaro 2018, Jacinda Ardern publike anoncis sian gravedecon kaj ke ŝi portempe forlasos sian postenon dum 6 semajnoj post la naskiĝo de la bebo, profite al sia vicĉefministro Winston Peters. Ŝi tiel iĝis la dua ina ĉefministro en la mondo kiu akuŝis dum sia ofico, post Benazir Bhutto. La 24-a de septembro 2018, ŝi ĉeestis la ĉiujaran ĝeneralan asembleon de la UN kun sia 3-monataĝa bebo, Neve.
La 15-a de marto 2019 okazis en Christchurch ektremdekstrema atenco, celanta moskeojn kaj islamanojn, kaŭzanta 50 mortintojn kaj multaj vunditojn. Du viroj kaj unu virino estis arestataj de la polico rilate de la atenco. Jacinda Ardern tiam diskursis kvalifikante la atakon kiel "Unu el la plej malhela tago de Nov-Zelando". Ŝi instigis siajn gekuncivitanojn al prioritata "kompatemo por la viktimoj" kaj poste al "la plejeble firma kondamno de la idearo de la homoj [kiuj plenumis la atencon]". Ŝi aldonis ke ĉi-tiuj krimuloj "ne havas sian lokon en Nov-Zelando, kaj fakte ne havas sian lokon ie ajn en la mondo".
En marto 2020, Jacinda Ardern ebligis la laŭleĝigon de aborto, kiu ĝis tiam estis konsiderata kiel krimo en Nov-Zelando
En oktobro 2020, okaze de parlamentaj balotoj, la laborista partio gvidita de Jacinda Ardern havis sian plej grandan sukceson de 1946 kun pli da 49% da voĉdonoj, akirante la absolutan plimulton de parlamentanoj.
La kunulo de Jacinda Ardern estas Clarke Gayford, televida parolisto. La paro renkontiĝis en 2013.
La 19-a de januaro 2018, Jacinda Ardern anoncis sian gravedecon per la sociaj retejoj. Ŝi klarigis ekkoninti la novaĵon kelkajn tagojn antaŭ estiĝi ĉefministro, kaj ke ŝi intencos portempe eksoficiĝi pro patrinecaj ferioj dum junio 2018. Ŝi akuŝis la 21-an de junio 2018 de knabineto, Neve Te Ahora.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jacinda Ardern, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.