Islama socialismo estas termino kreita de diversaj islamaj gvidantoj por priskribi pli spiritan, pli religiecan formon de socialismo.
Islamaj socialistoj kredas ke la instruoj de la Korano kaj Mohamedo - precipe la principo de zakat (زكاة), "tio kio purigas", la dono de ekonomia helpo de riĉaj al malriĉaj islamanoj, unu el la "kvin kolonoj de islamo" - estas kongruaj kun principoj de ekonomia kaj socia egaleco. Ili inspiriĝis per la sociala ŝtato en Medino establita fare de Mohamedo. Islamaj socialistoj estas ĝenerale ne tiom socie liberalaj kiel iliaj okcidentaj kolegoj. Tamen kiel ili, islamaj socialistoj trovas siajn radikojn en kontraŭimperiismo. Islamaj socialismaj gvidantoj kredas je demokratio kaj la derivaĵo de politika legitimeco el la publiko, kontraŭe al aliaj islamaj politikistoj kiuj prenas sian ofican legitimecon el islamaj religiaj tekstoj aŭ el asertoj esti la posteuloj de Mahomedo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Islama socialismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.