Instituto Por La Akcelo De Endanĝerigitaj Lingvoj

Instituto por la akcelo de endanĝerigitaj lingvoj (angle: Living Tongues Institute for Endangered Languages, LTIEL) estas organizaĵo kun sidejo en Salem, Oregono, Usono, kiu science dokumentas endanĝerigitajn lingvojn kaj helpas komunumojn konservi kaj revigligi scion pri siaj etnolingvoj.

La Instituton prezidas du lingvistoj, D-ro Gregory Anderson (lingvisto) kaj D-ro K David Harrison

Instituto por la akcelo de endanĝerigitaj lingvoj
Instituto Por La Akcelo De Endanĝerigitaj Lingvoj
Instituto Por La Akcelo De Endanĝerigitaj Lingvoj
vdr

Unu el la projektoj de la instituto implikas trejni indiĝenajn gejunulojn kiuj ne estas denaskaj parolantoj de la tradiciaj lingvoj de siaj komunumoj por registri kaj dokumenti la lingvojn de siaj maljunuloj, por plibonigi la dokumentadon de tiuj lingvoj kaj "konstrui fieron" inter la parolantoj.

La Instituto partneras interalie kun National Geographic Society (Projekto Enduring Voices) kaj Ironbound Films: The Linguists (dokumenta filmo).

Enduring Voices

Enduring Voices estas projekto por dokumenti la endanĝerigitajn lingvojn de la mondo kaj provi malhelpi lingvan formorton identigante la plej decidajn areojn kie lingvoj estas endanĝerigitaj. Ĝi helpas indiĝenajn komunumojn en iliaj klopodoj revigligi kaj konservi siajn minacatajn lingvojn. Helpe de la projekto Eduring Voices oni hazarde malkovris la lingvon koro, parolata en la nordoriento de Barato, en la subŝtato Arunaĉal-Pradeŝo.

Lanĉite en 2007 per la komuna klopodo de la Living Tongues Institute for Endangered Languages ​​kaj la National Geographic Society, kiuj organizis ekspediciojn al lingvaj "hotspots" (varmegaj lokoj) tra la mondo, ekzemple al Aŭstralio, Bolivio, Orienta Barato. "Hotspots" estas regionoj de la mondo kiuj havas la plej grandan lingvan diversecon, la plej grandan lingvan danĝerigon kaj la malplej pristuditajn lingvojn.

Enduring Voices provas kompreni la geografiajn dimensiojn de lingvodistribuado kaj determini kiel lingva diverseco estas ligita al biologia diverseco.

Literaturo

D-ro Gregory Anderson kunaŭtoris la ĉapitron 48: "Linguistic Human Rights, Living Tongues Institute for Endangered Languages, and the Rise of the Multilingual Internet" en la libro de Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Phillipson, "The Handbook of Linguistic Human Rights". La libro esploras manierojn en kiuj lingvaj homaj rajtoj estas komprenitaj en kaj naciaj kaj internaciaj kuntekstoj kaj prezentas ankaŭ teorie bazitajn studojn de lingvaj homaj rajtoj, klarigante kio estas lingva justeco kaj kiel tiu realigeblas. ISBN:9781119753841 (presita versio) kaj ISBN:9781119753926 (bitlibro).

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de la Instituto: www.linvingtongues.org[rompita ligilo]

Talking Dictionaires (Parolantaj vortaroj)

Tags:

Instituto Por La Akcelo De Endanĝerigitaj Lingvoj Enduring VoicesInstituto Por La Akcelo De Endanĝerigitaj Lingvoj LiteraturoInstituto Por La Akcelo De Endanĝerigitaj Lingvoj ReferencojInstituto Por La Akcelo De Endanĝerigitaj Lingvoj Vidu ankaŭInstituto Por La Akcelo De Endanĝerigitaj Lingvoj Eksteraj ligilojInstituto Por La Akcelo De Endanĝerigitaj LingvojAngla lingvoSalem (Oregono)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Industria revolucioMalvola orgasmoFajroŝirmiloISO 3166-1BildliteraturoIstanbuloSegorbeLingvoVikioISO 8601KuketoPenetro (seksumo)Misiista pozicioEsperanta alfabetoNozemoSan-FranciskoNational ReviewInternacia Fonetika AlfabetoEsperantujoEdukoPrononco de EsperantoMonda Ekonomia ForumoJohn Ronald Reuel TolkienL. L. ZamenhofRetpoŝtoLos-AnĝelesoPetr TomašovskýInfanoDenaskaj Esperanto-parolantojWłodzimierz Staniewski1976LibanoGamelanoLotte ZweigDaŭdeĝingoKonvencio pri la prevento kaj puno de genocidoTaksonomioAlila karbonatoKontraŭvirusilo1995Eŭropa identecoISBNLinus TolkeDiokleciano1805NaftoPuba montoMilena VelbaAl-Andalus3-a de apriloPakistanoVideoludo174622-a de apriloĈinioSarajevo1228Kvadrata kilometroParizoMontanoMaleo (Maldivoj)Familio (biologio)SollanaPlutonoSeksoŜtalo🡆 More