Infana Geedzeco: Edziĝo aŭ edziniĝo de homo antaŭ plenaĝeco

Infana geedzeco aŭ Infana geedziĝo estas formala geedzeco aŭ neformala unio de individuo antaŭ atingado de la aĝo de 18.

La laŭleĝe deviga geedzeca aĝo en multaj jurisdikcioj estas sub 18 jaroj, precipe koncerne knabinojn; kaj eĉ kiam la aĝo estas metita je 18 jaroj, multaj jurisdikcioj permesas pli fruan geedziĝon kun gepatra konsento aŭ en specialaj kazoj, kiel ekzemple dekaĝula gravedeco. En kelkaj landoj, eĉ kiam la jura minimuma geedzeca aĝo estas 18, kulturaj tradicioj ĝuas prioritaton super leĝara juro.

Aĝo de konsento por seksuma juro estas celita por protekti infanojn el seksa perforto kaj seksa ekspluatado, kaj ankaŭ infankontrabandado estas, iagrade, asociita kun infana geedzeco. Infana geedzeco tuŝas al kaj knabojn kaj knabinojn, kvankam la superforta plimulto de la suferantoj estas knabinoj, la plej multaj el kiuj estas en malaltaj sociekonomiaj situacioj.

Infana geedziĝo estas rilatita al infana gefianĉigo kaj malvola frua geedziĝo pro la gravedeco de la knabino. En multaj kazoj, nur unu geedz-partnero estas infano, kutime la femalo. Infanaj geedziĝoj ankaŭ estas motivigitaj pro malriĉeco, novedzinoprezo, doto, kulturaj tradicioj, leĝoj kiuj permesas infanajn geedziĝojn, religiajn kaj sociajn premojn, regionan kutimaron, timo resti fraŭla, analfabeteco, kaj perceptita sentaŭgeco por ke virinoj laboru por mono.

Infanaj geedziĝoj estis oftaj dum historio pro gamo da kialoj, inkluzive de malriĉeco, sensekureco, same kiel de politikaj kaj financaj kialoj. Hodiaŭ, infangeedziĝoj daŭre estas sufiĉe ĝeneraligitaj en kelkaj evolulandoj, kiel ekzemple partoj de Afriko, Suda Azio, Sudorienta kaj Okcidenta Azio, Latinameriko, kaj Oceanio. La incidenco de infangeedziĝo falis en la plej multaj mondopartoj. La landoj kun la plej altaj observitaj indicoj de infangeedziĝoj sub la aĝo de 18 estas Niĝero, Ĉado, Malio, Bangladeŝo, Gvineoj kaj la Centrafrika Respubliko, kun indicoj super 60%. Niĝero, Ĉado, Bangladeŝo, Malio kaj Etiopio estis la landoj kun infanaj geedziĝindicoj pli grandaj ol 20% sub la aĝo de 15, laŭ 2003-2009 enketoj.

Infana geedziĝo havas daŭrantajn sekvojn sur knabinoj, pri ilia sano, eduko kaj socievoluaj perspektivoj. Tiuj sekvoj daŭras bone preter adoleskeco. Unu el la plej multaj ordinaraj mortokaŭzoj por knabinoj en aĝo de 15 ĝis 19 en evolulandoj estis gravedeco kaj infannasko.

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

GeedzecoGravedeco

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Nord-IrlandoZamenhofa TagoHispanosferoRetforumoTTT13-a de martoBoĵuriŝte5-a de martoBrnoDissolvo de SovetunioBaltio1765Krystyna Łuczak-SurówkaTomaso de AkvinoNubo.re2020PopoloAmila trifluoroacetatoZinka bromidoBakteriojCDATAOrganometala ĥemioGoogle ChromeIsraeloAndrás Pál (astronomo)Decembro de 2023TioizopentanoloFutbala Mondpokalo 2022Malvarma milito2023Najrobio31-a de martoSportejoVasilij EroŝenkoTiopentanoloArkitekturo de antikva RomioFaisal Saeed Al MutarAzuritoBrita KolumbioBaskin-RobbinsWilhelm DiltheyLajos Balázs (astronomo)EemshavenGlasnostSofio (nomo)AfganioNorda TeritorioVintroBatanojTiooktanoloBogotoISBNBiblioAŭstralio1927OktobrofestoListo de urboj de OmanoMediaGoblin🡆 More