Ignostikismo estas la vidpunkto ke la demando pri la ekzisto de Dio estas sensignifa ĉar la terminoj estas klare ne malpruveblaj kaj baze nekompreneblaj.
Por la ignostikano, la deklaraĵo "Dio ekzistas" ne estas propozicio (diraĵo kio povas esti vera aŭ malvera) sed kontraŭe estas sensenca kiel "mizaris la maldikdudelfoj".
La termino ignostikismo estis farita de rabeno Sherwin Wine, fondinto de la Societo por Homarisma Judismo.
Ignostikismo falas sub la kategorio de sendiismo. Ateisto dirus "Mi ne kredas ke Dio ekzistas", agnostikano dirus "Mi ne scias ĉu Dio ekzistas aŭ ne", kaj ignostikano dirus "Mi ne scias kion tio signifas, kiam vi diras 'Dio ekzistas'".
En la citaĵo sub "Dio" en la Gvidilo al Homarisma Judismo, eldonita de la Societo por Homarisma Judismo, ignostikismo estas difinita tiel: "trovanta neniom da signifo en la demando pri Dia ekzisto ĉar nenio pruvebla rezultas de ĝi." Ĉi tiu uzo de la termino "pruvebla" estas konsekvenca kun logika pozitivismo kaj indikas ke la vorto "Dio" estas sensignifa ĉar la preciza difinaĵo de Dio kiel "estaĵo" mankas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ignostikismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.