Domo de Kartoj (en la angla: House of Cards) estas usona drama televida serio pri politiko, la unua televida serio kiu estis kreita specife por Netflix.
La serio estas refilmigo de brita serio de la sama nomo kiu estis elsendita per la korporacio BBC en la 1990-aj jaroj. La intrigo de la serio sekvas Francis "Frank" J. Underwood, sagacan kaj nehaltigeblan politikiston. Simila al la brita serio, unu el la karakterizaĵoj de la serio estas la rompo de la kvara muro kiu estas efektivigita de la heroo-ĉefrolulo interpretita kaj aktorita de Kevin Spacey.
House of Cards | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | House of Cards |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | televida dramserio, politika suspensa verko, politika dramo, televida serio bazita sur romano |
Reĝisoro | David Fincher |
Aktoroj | Kevin Spacey • Robin Wright Penn • Kate Mara • Corey Stoll • Michael Kelly • Sakina Jaffrey • Kristen Connolly • Constance Zimmer • Mahershala Ali • Michel Gill • Nathan Darrow • Elizabeth Norment • Sandrine Holt • Sebastian Arcelus • Reg E. Cathey • Dan Ziskie • Lars Mikkelsen • Mozhan Marnò • Kim Dickens • Joel Kinnaman • Larry Pine • Gil Birmingham • Elizabeth Marvel • Jayne Atkinson • Kathleen Chalfant • Benito Martinez • Kelly AuCoin • Neve Campbell • Ellen Burstyn |
Muziko de | Jeff Beal |
Amplekso | |
Sezonoj | 6 |
Epizodoj | 73 |
Elsendo | |
Elsendita | 1 feb. 2013 – 2 nov. 2018 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Sekve de akuzoj pri seksĉikanado kontraŭ Kevin Spacey, la aktoro estis maldungita de la serio baldaŭ post kiam produktado komenciĝis sur la sesa kaj fina sezono. Produktado en ĉi tiu sezono rekomencis sen la implikiĝo de Spacey, kaj ĝi aerumis en novembro 2018.
Frank (Francis) Underwood estas demokrata kongresano de la subŝtato de suda Karolino, kiu funkcias kiel la vipo de la plimulta frakcio en la Usona Ĉambro de Reprezentantoj. Post la elekto de Garrett Walker kiel Prezidanto de Usono, Frank atendas esti nomumita ministro pri eksteraj aferoj, sed al sia seniluziiĝo la prezidanto reprenas sian promeson kaj sciigas ke li intencas nomumi alian kandidaton. Frank komencas brutalan vojaĝon de politika intrigo por venĝi, avanci sian pozicion kaj grimpi supren laŭ la politika ŝtupetaro.
Tiucele, Frank utiligas Zoe Burns, junan kaj ambician ĵurnaliston, kiel spionon por likoj. Ili fariĝas seksaj kunuloj. Li ankaŭ uzas Peter Russo, alia kongresanon de Pensilvanio kiu estas drogulo kaj alkoholulo, kiel ilon por akiri informojn kaj reklami politikajn interesojn, kaj ankaŭ aliajn homojn ĉirkaŭ li, inkluzive de la stabestro de la Blanka Domo, la proparolanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, kaj eĉ la Vicprezidanto. Dum liaj intrigoj, Frank estis helpita fare de liaj konfiduloj: lia edzino Claire, kiu samtempe reklamas siajn proprajn interesojn, kaj Doug Stamper, lia stabestro kaj persona konsilisto.
Dum la dua sezono, Frank estas nomumita vicprezidanto. Li seniĝas de Zoe, kaj murdas ŝin. Dum la sezono, li daŭrigas siajn intrigojn kaj subfosas prezidanton Walker. Dum lia oficperiodo kiel vicprezidanto, Frank prenas serion de kompleksaj movoj dezajnitaj por malfortigi la administracion kaj la publika bildon de la prezidanto, ĝis ĝi kondukas al lia eksiĝo, kaj la ĵuro de Frank kiel lia anstataŭanto.
La tria sezono traktas la malfacilaĵojn de Frank kiel Prezidanto de Usono, kiu traktas malpliiĝon de sia subtenprocento en la publiko. Claire deziras sian propran postenon en la administracio, la rolo de Unua Damo al ŝi, kaj ŝi deziras esti nomumita kiel la usona ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Frank provas antaŭenigi lia reformopolitiko America Works (ambaŭsense en la angla Usono Funkcias/Laboras), kiu laŭ lia plano kreos laborpostenojn por milionoj da usonanoj kaj solvos la aflikton en la labormerkato. Ĉi tio malgraŭ la opozicio de membroj de lia partio kaj la respublikanoj.
Samtempe, Frank traktas klopodi solvi la israelan-palestinan konflikton, potencbatalojn kun rusa prezidento Viktor Petrov (similulo de Vladimir Putin) kaj konkurenci en la antaŭbalotoj de la Demokrata Partio. En la sama tempo, Doug Stamper, lia iama stabestro, resaniĝas post grava kapvundo kiun li suferspertis ĉe la fino de la antaŭa sezono kaj provas reakiri la fidon de Frank. Ankaŭ, la rilato de la paro Underwood fariĝas pli kaj pli malfacilaj.
La kvara sezono traktas la antaŭbalotojn en la Demokrata Partio en preparo por la prezidant-elektoj en 2016. Claire forlasas la Blankan Domon kaj alteriĝas ĉe sia patrino kun kiu ŝi ne estas en bonaj rilatoj. Ĵus antaŭ ol la amaskomunikilaro sciigas ilian apartigon, Claire malkovras ke ŝia patrino mortas pro kancero. Frank malsukcesigas la deziron de Claire kandidatiĝi por la Kongreso kiel distrikta reprezentanto en Teksaso kaj en respondo ŝi sabotas lian balotkampanjon likante embarasan foton de lia patro kun la Ku-Kluks-Klano. Subite okazas sinmortiga atenco fare de iama kolego de Zoe Burns kontraŭ Frank, kiu grave vundas lin kaj mortigas Mitcham, lian korpogardiston kaj konfidulon. Dume, anstataŭ la malkompetenta vicprezidento, estas Claire kiu efektive pritraktas diplomatian krizon kun Rusio. Post hepata transplanto, Frank resaniĝas kaj la du decidas kunlabori, por prizorgi Claire por la vicprezidanteco de Usono kune kun Frank kiel prezidanto, kaj la du estas elektitaj al tiuj pozicioj per la Demokrata kongreso.
Nun la batalo ŝanĝiĝas al la prezidant-elektokampanjo dum Claire havas amaferon kun verkisto kiu verkis biografion de Frank. Por gajni punktojn en la konkurenco kontraŭ la Respublikana Kndidato Conway, Frank ordigas atakon kontraŭ la IKO (Islama Kalifata Organizo, ekvivalenta al ISIS) en Sirio, kiu estas implikita en terorisma atako en Usono. Dume, artikolo estas publikigita akuzante lin de konspiro kontraŭ la antaŭa prezidanto Walker por sukcedi lin. Por eliri el la krizo, Frank deklaras militon kontraŭ IKO.
La unua parto de la kvina sezono traktas la balotkampanjon inter Underwood kaj Conway. Frank provas deturni publikatenton de la enketkomisiono starigita en la Kongreso pri liaj agadoj, kaj antaŭenigas la daŭrantan militon kontraŭ la organizo IKO. Kiam li ekkomprenas ke li perdos la elekton, li uzas retpiraton de la National Security Agency (NSA) por krei "falsan flagon" averton pri atako kontraŭ balotcentroj tra Usono. La averto kondukas al la disrompo de la elektoj en Tenesio kaj Ohio, kaj ne permesas al iu ajn el la kandidatoj akiri plimulton inter la elektantaro. Laŭ la Usona Konstitucio, la decido pri la nomumo de la Prezidanto iras al la Ĉambro de Reprezentantoj, kaj la decido pri la nomumo de la Vicprezidanto iras al la Senato. Claire estas elektita vicprezidanto, kaj estas nomumita portempa prezidanto ĝis la prezidant-elektoj estas deciditaj. Reelektoj kiuj decidos la kampanjon okazas en Tenesio kaj Ohio, likoj koncerne la malbonan humoron de Conway rezultigas lian venkon kaj la venko de Underwood.
En la dua parto de la sezono, la administracio estas alfrontita pri eksponado de la korupto, krimoj kaj manipuladoj de Frank kaj liaj partneroj. Li informas la Kongreson pri sia intenco eksiĝi kaj esti anstataŭigita pere sia vicpresidento, lia edzino, Claire kaj petegas ŝin por doni al li prezidentan pardonon [1]. En la sama tempo, "Granda Purigado" estis farita inter la registaroficistoj kaj homoj en ŝlosilaj postenoj, kiuj estas konuloj de la geedza paro, estis eliminitaj politike kaj fizike.
Kiam Claire estas ĵurkonfirmita kiel prezidanto, ŝi distancigas sin de Frank, ordigas la eliminon de la gvidanto de IKO kaj komencas militkampanjon en Sirio. En la finsceno ankaŭ ŝi rompas la "kvara muron" antaŭ la spektantoj kaj sciigas ke nun estas "ŝia vico".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article House of Cards (usona televida serio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.